18.3.12

Charles Bukowski: Laĉo (prozpoemtraduko)

Mia sportŝuo kun laĉo, desegnis Cezar en la maniero de Andy Warhole


Charles Bukowski
Laĉo


Ino,
plata pneŭmatiko,
malsano, sopiro;
timoj, kiuj baras al oni
la vojon; timoj, kiuj tiel
fermtenas la buŝon,
ke oni povas studi ilin
kiel figurojn sur ŝaktabulo...
Ne estas la grandaj aferoj,
kiuj enfrenezejigas
homon. Morton oni
ja atendas, murdon,
inceston, rabatakon,
fajron, inundon...
Ne. Kio enfrenezejigas onin,
tio estas la seninterrompa serio
de etaj tragedioj...
Ne la morto de
amata homo,
sed laĉo
disŝiranta, se oni jam sen tio
tro malfruas...
La hororo en tiu ĉi vivo,
tio estas la pelmelo el
banalaj aĵoj kaj aferoj,
kiuj estas ĉie kaj kiuj
pli rapide povas ruinigi onin
ol kancero -
Numeroŝildoj aŭ impostoj
aŭ la forpreno de la stirlicenco por la aŭto
aŭ dungado aŭ maldungado,
doni batojn aŭ devi akcepti ilin
aŭ konstipiĝo,
punpaga bileto,
rakito aŭ griloj aŭ
musoj aŭ termitoj aŭ blatoj
aŭ muŝoj aŭ kaputa ĵalu-
zio aŭ ne plu havi benzinon
aŭ tro da ĝi;
La defluejo fermŝtopita kaj la
domvartisto ĉiam ebria;
la prezidanto zorganta
por nenio, kaj la guberniestron
mankas klapo en la kapo;
la lumŝaltilo derompiĝas,
sur la matraco oni kuŝas kiel sur
histriko,
$ 105 por sparkilo, karburilo kaj
benzinpumpilo ĉe Sears Roebuck,
kaj la telefonfaktura dato por la pago
estas jam pasinta kaj la ekonomio
estas en senventeco kaj la ĉeno
de la gargara klozeto deŝiriĝis,
kaj ĉiuj lumoj
senlumas - la koridora lumo,
la antaŭa lumo, la malantaŭa
lumo, la intera lumo; estas
pli tenebre ol en la infero
kaj duoble tiom multekosta.
Kaj al tio ĉiam denove
akaroj kaj enkreskintaj
piedungoj kaj homoj,
kiuj insistas pri tio esti
viaj amikoj.
Tio kaj eĉ pli terura:
gutantaj akvokranoj, Kristnasko
kaj Sankta Nikolao, blua hungara salamo,
9 tagojn pluvo, avokado por
50 cendoj kaj
violkolorita
hepata kolbaso.

Aŭ barakti sin tra la rondoj
kiel kelnerino ĉe Norm's en
duobla skipo, aŭ malplenigi litpelvojn,
lavi aŭtojn, aktori kiel bus-
kondukisto aŭ forpeni de oldaj avinoj
la retikulon kaj ĝin lasi
stari kriĉante sur la
perono, kun rompita
manartiko kaj 80 vivjaroj;
subite rimarki en la retrospegulo 2
policlumojn,
kaj sangomakulojn en la
kalzono;
dentdolorojn kaj $ 979 por
dentponto kaj $ 300 por
orodento; kaj Ĉinio kaj
Ruslando kaj Usono kaj longa hararo
kaj mallonga hararo kaj tute neniu
hararo, kaj barboj kaj ne-vizaĝoj
kaj abunda amaso da cigaredopapero,
sed neniun "pot" aŭ nur poton
por pisi en ĝin kaj eble
ankoraŭ aldone grasventron.

Ĉiu centa disŝirita laĉo
ree metas viron,
inon aŭ kion ajn en la

frenezulejon. 
 
Do, memgardu,
se vi kliniĝas
la sekvan fojon. 

tradukis Donjo & Cezar  

17.3.12

Populara germana ŝercpoemo: La bovino / poemtraduko

T-bovino


Populara germana ŝercpoemo 
La bovino

Kaj bovino en hirunda nest'
kaj ties sep kapridoj
gajegis en jubila fest',
ekflugis eĉ  sen bridoj.
Pantoflojn prenis la azen',
rondflugis sur la  domo,
kaj se ne estas pura ver',
jen 'stas mensogo, homo.

tradukis Donjo & Cezar
laŭ germana ŝercpoemo 

  

Volksmund
Die Kuh

Eine Kuh, die saß im Schwalbennest
mit sieben jungen Ziegen,
die feierten ihr Jubelfest
und fingen an zu fliegen.
Der Esel zog die Pantoffeln an,
ist über's Haus geflogen;
und wenn das nicht die Wahrheit ist,
so ist es doch gelogen. 

16.3.12

Erich Mühsam: La revoluciulo (poemtraduko) / dediĉita al la germana socialdemokratio)

Nuntempa historia gaslanterno en Dresdeno, Germanio

Erich Mühsam
La revoluciulo

Dediĉita al la germana socialdemokratio,
ekestis jam en la jaro 1907


Estis revoluciulo,
jen lanternopurigulo;
paŝis li en rekta far'
kun la revoluciar'.

Kriis li: "Revolucio!"
Lia ĉap' laŭ pozicio
al maldekstra flank' enventis.
Tre danĝera li sin sentis.

Sed la revoluciuloj
paŝis strate laŭ anguloj,
kie li purigis mem
gaslanternojn jam kun em'.

Gaslanternojn de la strato
ŝiris ili sen kompato
el la stratpavim' kun bru'
por la barikadkonstru'.

Nia revoluciulo
kaj lanternopurigulo
de l'  ŝatata lum' en fon'
kriis: "Halt'!" kun plenda ton'.

"Se la lumoj ne plu restus,
homoj ja sen lumo estus.
Lasu ilin, petas mi!
Mi ne irus plu kun vi!"

Sed la revoluciuloj,
ridis nur pri la postuloj.
Ĉe l' krakad' la purigist'
fuĝis, ploris kun insist'.

Tiam restis li do hejme,
verkis libron tiuteme:
Kiel ja revoluci'
kun lanternpurig' dum ĝi.


Jen la germana originalo: 


Burĝa revolucio en Dresdeno, 1848


PS: Bakunin, la granda rusa anarkiisto, kiu timis neniun kaj nenion, rekomendis kiel aktiva partoprenanto de la burĝa revolucio en Dresdeno en la jaro 1848, ke oni uzu la gaslanternojn de Dresdeno por la barikadokonstruo. Sed tio tute ne plaĉis al kelkaj tiamaj revoluciuloj. Dresdenanoj, kiuj estas tre artŝatantaj kaj malfermaj al moderna tekniko, rigardis tion jam tiam eĉ en tiu speciala kazo kiel grandan sakrilegion, ke oni detruu la utilajn kaj belajn gaslanternojn. Mi supozas, ke Mühsam certe uzis tiun konatan anekdoton pri Bakunin por verki sian spritan kaj ridigan poemon dediĉitan al la germana socialdemokratio.  (cez)  

7.3.12

Karikaturo + poemo: Benedetti : Doktoro, ĉu mi bonfartas? / Cezar: Ĉe kuracisto Zamenhof



Cezar
Ĉe kuracisto Zamenhof

(por karikaturo de la desegnisto Eder Benedetti)

"Doktoro mia, kuracisto!
Ĉu estas nur inflam' laŭ listo?
Jubile mi la tagojn startas.
Doktoro, ĉu mi bone fartas?

Mi krevos tuj pro energio.
Sukcesas al mi simple ĉio.
Subite plenas mi de ĝojoj,
kurante saltas mi sur vojoj!"

Doktoro Zamenhof rigardas:

 "Jen verda koro sankte ardas."
Kun ĝojo la doktoro diras,

 ke ne malsano lin inspiras.

"Amik' vi estas tute sana,
serĉado plia estus vana.
Ne estas ja malsan' laŭ listo.
Vi iĝis nur esperantisto!"


PS: Por mi tio estas la plej bona karikaturo, kiun kiam ajn iu faris pri Zamenhof. Amiko Eder, kiu tiam ankoraŭ estis tute novbakita esperantisto,  kiam li desegnis tion, tuŝas per genia intuicio  la esencon, la internan kernon de Esperanto. Esperanto estas pli ol nur simple lingvo. Ĝi estas eksterordinara: Ĝi estas saniga, ĝojiga kaj homafabla lingvo.  Ĝi staras flanke de la homoj kaj estas kreita por subteni la pacstrebadon en la mondo. Esperanto ne estas inkubo, estigita pere de  militista megalomano, sed ĝi estas la preciza malo de ĝi. Esperanto estas sereniga, ĝi spiras la spiriton de granda homafabla viro, kiu ne nur kiel esperantisto, sed ankaŭ kiel okulkuracisto helpis al homoj, do ankaŭ al klientoj, kiuj tute ne konis Esperanton. Sed ĝuste de ili li estis nomata en sia loĝkvartalo en Varsovio: "La bona doktoro".  Li do ankaŭ ekster Esperantio estis vera heroo, tiel kiel alia neforgesita granda okulkuracisto, kiel Albrecht de Graefe.

Certe Zamenhof estis bonega homafabla okulkuracisto, neniu  dubas pri tio. Nur nokte post farita laboro kiel okulkuracisto, li permesis al si la lukson traduki en Esperanton, la lukson verki amason da leteroj al aliaj esperantistoj ktp. , per kio li ankaŭ decide subfosis sian propran sanon. Sed pro tio, ĝuste pro lia pasia energio,  li sanigis ne nur okulojn, kio jam tute sufiĉis por esti agnoskata kiel bona homo. Li faris eĉ pli ol tion. Li sanigis eĉ mensojn, kaj tion antaŭ ĉio kiel esperantisto, kiel homarano, kiu postlasis al ni lingvon, kiun ni uzu kaj evoluu por krei pacon. Lia plej granda espero estis, ke la muroj inter la nacioj kaj homoj falu, ke ni ĉiuj pli bone interkompreniĝu surbaze de la komuna lingvo Esperanto kaj, ke ni tial ne plu partoprenos kun  huraaj krioj en militoj, kiuj damaĝas lastfine al ni ĉiuj, ĉar ili nur malhelpas la progreson de la homaro. 

Nia plej granda malamiko ne estas aliaj popoloj aŭ la naturo, sed bedaŭrinde ofte ni mem. Kaj tio, kvankam utopioj pri pli bona kaj pli justa vivo jam ekzistis, kiam la grekoj ankoraŭ konkeris kun Aleksandro la tiam konatan mondon. Ĉu ni ĉiam nur sonĝos pri iuj feliĉaj insuloj, kiuj ekzistas post sep valoj kaj sep montoj? Ĉu ni iam estos pli progresintaj ol certa Robinzono (do en vero Aleksandro Selkirke), kiu vivis fortranĉite de ĉiuj aliaj sur insulo kaj ne havis kontakton al la ceteraj homoj tutmonde? Nu, mi esperas tion, tiel, kiel Zamenhof, eĉ sciante, ke mi mem certe mortos sen vidi la sopiratan planedon de l' paco. Sed ni ja scias tion: Se unu homo revas, tiukaze estas nur revo, sed, se multaj revas la saman revon, eble iam ĝi fariĝos tamen realeco. Sed ankaŭ utopio bezonas la unuan paŝon. Se mi ne ekpaŝas, kaj aliaj same pensas, kiu do krom ni? 
Ankaŭ Esperanto estas en certa senco tia utopia projekto, sed jam nun ege vivanta afero, tiel, kiel ĉiu bona utopio, kiu estas ĝis la kompleta realigo eterna defio al ĉiuj tiuj, kiuj sentas respondecon en si.

6.3.12

Cirko - fenomeno de l' kulturo (kolekto de Cezar)

Turboklaŭno

Iru en la cirkon! 

Iru en la cirkon. Ĝi estas grandega ronda pelvo, en kiu ĉio turniĝas en cirkloj. Seninterrompe. En ĉiamaj periodoj. Iru en la cirkon. Solviĝu de viaj kvaranguloj, de viaj geometraj fenestroj, kaj vojaĝu en la landon de la turniĝantaj cirkloj. Trarompu la limojn, kresku, strebu al libero – tio estas tiel homa! La rondo estas liberigo. Ekzistas nek komenco nek fino. (Fernand Leger.)  


CezAR
La artistoj de l'cirko Ĉindrara

Je la unua de majo je la 20-a horo,
malfermiĝos apud la vagonaro
ĉe la malnova stacidomo
je plia fojo la tendo 
de l'Cirko Ĉindrara.

Komenciĝos kurioza
cirkospektaklo tiel ankoraŭ
neniam vidita en la tuta mondo.

En la arenon paŝos
Sinjorino Vernon Lenor,
Elinjo Muelista,
Igor Mondovasta,
Blua Rivero-Ensemblo +
Realalergiaj Reagoj je Dua Fojo.

Krome la bolŝoja solodancistino Diamanta,
Botelorgeno Ŝrik,
aŭguristino Madame de Liberec,
Fabeloj el Sako,
Ek + Tuj + la tri fratoj Nigra Blanka.

Plue "Transtraten Kapitan' Blusvir"
kun sia dancamikaro "Blinda Konfido",
la nekutima grimacopentristo Maskoŝranko,
la Figura Teatro Konkordo,
Dancurso Esperanto,
la muzikema ĉevalo Hujn
kaj klaŭno Ŝrapneli.

Bonvolu enveni,
kun kaj sen infanoj,
kun kaj sen geavoj,
kaj kun kaj sen bopatrino!
 
Antaŭ la cirkokomenco


 
Ankaŭ ni havas la rajton pri ripozo!

Klaku ĉi tie: kelkaj fotoj de Cezar  




Hans-Georg Kaiser
Zirkusbeginn

Das kennen wir alle:
Der Zirkus ist gekommen!
Schon steht das riesige Zelt,
überall erstrahlen die Lichterketten,
und auf der Spitze des Zeltes
leuchtet verlockend der Name des Zirkusses.

Hinter der Balustrade hört man schon
das Trompeten eines Elefanten.
Aus einem Wohnwagen der Zirkusartisten
ertönt eine sentimentale Mundharmonika.

Wir stehn schon in den Reihen und
schieben und stossen uns vorwärts.
Dann sitzen wir zwischen Stangen und Masten,
und zwar so, dass wir alles sehen können,
weil der Zirkus das schönste
aller Schauspiele ist.

Die Atmosphäre ist erregend.
Das Orchester probiert gerade einen
lebhaften lateinischen Rhythmus,
und von der Manege geht der
typische Zirkusgeruch aus.

Wir werden nun einen Moment lang
ein wenig sentimental, wie der Poet Rilke:
"Wer sind jene Vorüberstreifenden,
die vielleicht noch etwas flüchtiger sind
als wir selbst?"

Doch da beginnt schon die Vorstellung.



Cezar
Cirkokomenco

Tion ni spertis ĉiuj:
La cirko estas veninta!
Jam staras la grandega tendo,
ekbrilas ĉie la lumĉenoj,
kaj sur la pinto de la tendo
lumas logante la nomo de la cirko.

Post la balustrado oni aŭdas jam
la trumpetadon de elefanto,
el karavano de la cirkartistoj
elsonas sentimentala buŝharmoniko.

Ni jam staras en la vicoj kaj
ŝovas kaj puŝas nin antaŭen.
Tiam ni sidiĝas inter la stangoj kaj mastoj,
kaj tiel, ke ni bone povas vidi ĉion,
ĉar la cirko estas la plej bela
el ĉiuj vidoludoj.

La atmosfero estas ekscitiga.
La orkestro elprovas iun viglan
latinan ritmon kaj de la maneĝo
eliras la tipa cirkodoro.

Ni nun fariĝas dum momento
iomete sentimentalaj, kiel la poeto Rilke:
"Kiuj do estas tiuj pretervagantoj,
kiuj eble ankoraŭ iom pli fuĝemas
ol ni mem?"

Sed tiam la prezento jam komenciĝas.





Rigardo malferma

Mi estis hejme en haventegionoj, sur jarfoiroj kaj en cirkotendoj, kie la pensoj malfermas por ŝangeblecoj kaj migrado, kie oni turnis la rigardojn al la foro. (Peter Weiss)

Al la kulturo apartenas ankaŭ imago pri la cirkarto, pri la movado de la homa korpo, pri la movoj kaj agoj de la homa korpo en ejo. Ĉion ĉi prezentas la cirko. Al niaj kulturimagoj apartenas ankaŭ la ekzotiko. Kaj la publiko identigas la cirkon en plej vasta senco kun la ekzotiko. Ĝi estas ero de la kulturo, kiu verŝajne havas tute nekonatajn radikojn en la homa konscio. (Christoph Meckel).




Vi vidas la vizaĝon de klaŭno, sed kion plu?

Precizeco kaj severo dum la laboro

Por mi la cirko estas lernejo pri precizeco kaj severo ĉe la laboro. Mi deziras al mi havi animon, kiu same tiel svingiĝas kaj noblas kiel la korpoj de la klaŭnoj kaj akrobatoj. (Jean Cocteaux)

Kial en cirko nenio maleblas

Cirkartistoj unuigas du ecojn, kiuj jam unuope estas maloftaj, sed kiuj kune ebligas, ke nenio maleblas: aŭdaco kaj diligento. (Felix Salten)





Cezar
Tri klaŭnoj, unu kiel prezidanto

Unua klaŭno: Sinjoro prezidanto! Sinjoron prezidanto! Bonvolu tuj enkarcerigas tiun homo! Tion esti tre danĝeran homo!

Prezidanto: Kial li estu danĝera?

Dua klaŭno: Li diras, ke li volas esti la unuan direktoron en tiu ĉi cirko! Haha!

Prezidanto: Kio? Nekredeble! Ĉu li ne konas la regularon de nia entrepreno!? Krome scias ja ĉiu, ke ni ne havas direktoron kiel aliaj cirkoj, sed nur prezidanton. Kaj tiun nur por la plenumado de diversaj taskoj. Sed, se vi ĉi tie plu tiel kverelas pri la posteno de la prezidanto, do bonvolu transpreni la postenon. Tuj! Mi estus feliĉa!

Dua klaŭno (ridas): Hahahaha, sinjoron prezidanto, tion esti ja nur bonan ŝercon, ni ja ne voli forpreni la belan postenon de la sinjoro prezidanto, hahaha....

Prezidanto: Ĉe l' Satano! Ĉu posteno bona? Ke mi ne ridu! Mi estas jam dek jarojn ne pli ol „utila idioto“ en tiu granda cirko, kaj mi fieras pri tio! Sed spite al la impresa nomo de prezidanto sub miaj mesaĝoj mi havas nun multege da laboro. Cent kaj kvindek da mesaĝoj po tago, kiuj respondendas! Mi ne troigas! Kaj tio estas nur eta parto de miaj taskoj! En vero mi ja ne estas prezidanto, amikoj, sed ega ŝvitanto!

Unua klaŭno: Ĉu vere? Tion esti ja terura, se la sinjoron prezidanto devi labori tiom multe! Mi ĉiam pensi, ke la prezidanton, voila, ĝui la belan vivon kaj la akrobatoj, rajdistoj, ĵonglistoj, la domptistoj kaj la kasistino ktp...farus la ŝvitigan laboron, ĉu ne?

Prezidanto: Faras! Ba! Sed tion scias ja ĉiu, ke tio ĉe ni estas alia!

(La klaŭno unua elprenas naztukon.)

Unua klaŭno: Tion estas ja ploriga! (Ekploras)

Dua klaŭno (rikanas): Tion estas ja ridiga, Haha! (Laŭte ekridas)

 

Muzikklaŭno  


pentris Cezar





Cezar
Klaŭn' Esperanto

Klaŭn' Esperanto,
la gajperiganto,
vestas sin ĝoje
kravate per banto.

Klaŭn' Esperanto
kun sia lekanto
migras survoje
kun ĝojo kaj kanto.

Klaŭn' Esperanto,
en pensoj giganto,
saltas eĉ foje
pulece - pro vanto.





Cezar
La ploroj de l' klaŭno

Ili ĉiam nur fajfis, aplaŭdis, kriaĉis.
Ili tute ne atentis la plorojn de l' klaŭno.

Ĝuste tiam, kiam li komencis plorsingulti,
ili krude laŭte ekridis.
Mi demandis min tute konsternita:
Kio faris ilin tiom sen-sentaj.





Klaŭno kiel kontraŭaŭtoritata figuro

La klaŭno, se li estas kontraŭaŭtoritata figuro, prezentas la malon de la homo, kiu posedas potencon, kiu estas aŭtoritata kaj regas la mondon. La klaŭno montras la absurdecon de la kutimaj imagoj de normala homo, kiu provas regi la mondon. Kaj fine la klaŭno tamen kapablas pli ol ĉiuj, kiuj ĉirkaŭas lin: Li do prezentas sin en la areno, kvazaŭ li ne scius kiel ludi la violonon, kaj fine li estas ĝuste tiu, kiu scias ludi ĝin. (Walter Matthias Diggelmann)


La magio de maneĝo 

trovas en la cirkobildoj sian genian respeguliĝon. La mondo de la cirkartistoj ekde la antikva epoko ĝis nun logis kaj logas pentristojn. La plej famaj estis adorantoj de la cirko, Picasso, Beckmann, Dix, Hegenbarth Leger, Chagall, Dali, Miro; Maserel, por nomi nur kelkajn el ili. (Cez)
                              

Sangantaj frandaĵoj 

Kiam ni post la paŭzo sidis denove sur niaj lokoj, la maneĝo estis ĉirkaŭataj per feraj kadroj. Du potencaj leonoj paŝis en la kaĝon kaj post ili la aliaj reĝoj de l' forto. „Cezar! Herkulo! Agamemnono, Odiseo, Hektoro, Kambizo! Ĉi tien! Vite, vite! Ah, mon cher.“Kaj tiam denove germane kun franca akcento: Havu la bonecon, amiko mia.“ Mademoiselle Claire, ho, vi, plej kruela fianĉino! Kun levita brako, kun minacanta afableco ŝi subigas la volon de siaj furiozaj sklavoj. Ŝia blanka kolo logas kiel dolĉaĵo, ŝia brila kolo estas ja la idealo de ŝiaj ege blekantaj adorantoj. „Ah, messieurs! Hektoro! Agamemnono, Kambizo! Manĝon! S'il vous plait. Kaj ŝi serve donas al ili sangantajn frandaĵojn.

(el: „En la cirko“ de Else Lasker-Schüler, elektis kaj tradukis Donjo)

La cirko finiĝis!







Kion la cirko donis al mi?

Mi ne scias precize, kion la cirko donis al mi. Krom tio, ke mi vidis en ili homojn, kiuj kun beleco riskas sian vivon por la plezuro de siaj proksimuloj, kaj mi pensas, ke tio jam estas multo. (Maksim Gorki)








Letero al Anjo 

Cirko estas kiel la greka teatro, praformo de la homa kulturo kaj plu ekzistanta. El la cirko eliris ŝajne ĉio, kio formas nian nunan sinprezentan kulturon. Kion ni havas, kion la cirko ne havis kaj ne havas? La cirko estas la sankta lando de ĉiuj honestaj artistoj, kiuj ne volas trompi la publikon, kiuj donas ĉion por feliĉigi homojn. Mi pensas, ke la cirko estas plu tre subtaksata en sia signifo por la artoj. La francoj sciis tion, kaj ankaŭ la rusoj havi(a)s grandiozajn cirkojn. Por mi la cirko krome estas miraklolando, sekretoplena ejo, la lando de l' fantazio kaj de la klaŭnoj, senfine riĉa lando pri preskaŭ ĉio, kio movas homajn korojn. Pensu ankaŭ pri la malfermaj buŝoj de la infanoj en cirkoprezento, ili estas tie kiel ensorĉitaj. Ili miras, ja ili miregas, kaj la plej bona, kion arto povas fari, esti mirigi homojn. Miro estas la nomo de fama hispana pentristo, la nomo estas programo por tio, ke la arto mirigu la homojn, se homo sin miras, li lernas vidi, fariĝas scivola. Homo, kiu ne plu miras pri io estas nur plu obtuza besto. Homo, kiu lernis miri estas jam mem artisto en sia koro, li vidas la mondon el alia multe pli riĉa perspektivo. Mi lernis tion inter aliaj de la natursciencisto Goeto, ke en ĉiu ero estas la tuta mondo, ke la mondo estas senfina en ĉiu direkto, kaj tio estas ja mirinda. ĉu? Mi donacis al mia nepo glason kun lupeo, tra kiu li povas observi siajn ŝatatajn fajroformikojn kaj aliajn insektojn, kiujn li serĉas en la arbaro kaj ĉie, tiu lupeo kostis 3 eŭrojn, sed la knabo ŝatas tiun lupeon pli ol multekostajn aŭtojn, fervojojn ktp.... tiel tio estas, li eklernis, ke miri estas la pleĵ granda ĝuo. Vidi la mondon el alia perspektivo, tiel kiel en la cirko. Esplori, elprovi, sin elprovi, komune ĝoji, jen la cirko, tuta mondo por si mem, malgranda universo - kaj senfina vojaĝo.

Via Cez! 

Am I a turkey? Ĉu mi estas meleagro?
  Bush: Ne forgesu tion, ankaŭ
politiko kaj balotoj estas cirko!" 

5.3.12

Heinrich Heine: Kie? (poemo)

Heinrich Heine


Henriko Heine
Kie?


Kie la migrul' kun laco,
kie laste kuŝos mi?
Ĉu sub palm' en sud' en paco?
Ĉu ĉe Rejno sub tili'?

Ĉu dezerte min sen ordo
entombigos fremdular'?
Ĉu mi kuŝos ĉe la bordo,
en la sablo do ĉe mar'?

Almenaŭ ja palpebrumos
ĉie la ĉiel' de Di'.
Kaj mortintolampoj lumos,
steloj, nokte super mi.

tradukis Cezar

PS: Tiu ĉi poemo estis trovita en la postlasaĵo de Heine.- Ekde 1901 ĝi kiel epitafo de Heine legeblas sur la tombo de Heine en la tombejo Montmarte.



Heine-epitafo

Heinrich Heine
Wo?


Wo wird einst des Wandermüden
Letzte Ruhestätte sein?
Unter Palmen in dem Süden?
Unter Linden an dem Rhein?

Werd ich wo in einer Wüste
Eingescharrt von fremder Hand?
Oder ruh ich an der Küste
Eines Meeres in dem Sand?

Immerhin! Mich wird umgeben
Gotteshimmel, dort wie hier,
Und als Totenlampen schweben
Nachts die Sterne über mir. 

4.3.12

Nasredino: Ursoĉasado (8/202)


Ursoĉasado

Iutage la reĝo ordonis Hoĝaon al si kaj komandis, ke tiu ĉasu ursojn. Hoĝao pro timo tre eskcitiĝis, sed ne restis al li alia eblo krom obei.

Kiam li revenis en la vilaĝon, iu demandis lin: „Kiel estis la ĉasado?“

Simple bonege“ respondis Hoĝao.

Kiom da ursoj vi mortigis?“

Neniun!“

Kiom da ili vi ĉasis?“

Neniun!“

Kiom da ili vi vidis?“

Neniun!“

Sed diru foje, kial tiukaze la ĉasado estis bonega?“

Ĉar“, respondis Hoĝao, „ neniu urso estas pli ol sufiĉe, se oni devas ĉasi urson.

Nasredino 9

Karikaturo: Sur sola insulo

"Bonvolu, mi petas, ankoraŭfoje imiti la zumadon de fridujo."

CezAR: La artistoj de l' cirko Ĉindrara + ligo al cirkokolekto de Cezar

Nova cirkolibro 

CezAR
La artistoj
de l' cirko Ĉindrara 

Je la unua de majo je la 20-a horo,
malfermiĝos apud la vagonaro
ĉe la malnova stacidomo
je plia fojo la tendoeniro
de l' Cirko Ĉindrara.
Komenciĝos kurioza
cirkospektaklo tiel ankoraŭ
neniam vidita en la tuta mondo.

En la arenon paŝos
Sinjorino Vernon Lenor,
Elinjo Muelista,
Igor Mondovasta,
Blua Rivero-Ensemblo +
Realalergiaj Reagoj je Dua Fojo.


Krome la bolŝoja solodancistino Diamanta,
Botelorgeno Ŝrik,
aŭguristino Madame de Liberec,
Fabeloj el Sako,
Ek + Tuj + la tri fratoj Nigra Blanka.

Plue "Transtraten Kapitan' Blusvir"
kun sia dancamikaro "Blinda Konfido",
la nekutima grimacopentristo Maskoŝranko,
la Figura Teatro Konkordo,
Dancurso Esperanto,
la muzikema ĉevalo Hujn
kaj klaŭno Ŝrapneli.

Bonvolu enveni,
kun kaj sen infanoj,
kun kaj sen geavoj,
kaj kun kaj sen bopatrino!


PS: Bonvolu legi kaj rigardi ankaŭ  mian kolekton pri la cirko! 

2.3.12

Günter Kunert: La centra stacidomo" rakonto (kun foto de C.Wilda)

    Hier veröffenlicht mit Erlaubnis der Fotografin C.Wilda.(H-G. Kaiser) 
    Ĉi tie publikita kun la permeso de la fotografistino C.Wilda. (Cezar)


Günter Kunert
Centra stacidomo



Je suneca mateno certa persono trovas interne de loĝejo oficialan skribaĵon: ĝi kuŝas sur la matenmanĝa tablo apud la taso. Kiel ĝi venis tien, tio ne estas certa. Apenaŭ malfermite, ĝi atakas la leganton per postulo:

Ordonas la oficiala skribaĵo sur griza ĉifoneca papero:

Je la 5-a de novembro en la aktuala jaro matene je la oka vi devas aperi en la sinjora necesejo de la centra stacidomo pro via ekzekuto,
Por vi estas antaŭvidata la kabino 18. Ĉe neobeado de tiu postulo survoje de dekreto de la adminstracia servo povas esti ordonata puno. Ni rekomendas leĝerajn vestojn por povi garantii senĝenan procedon.

Iom pli poste la koncernato aperas ĉe siaj amikoj. Trinkaĵojn kaj manĝajojn li rifuzas, sed li urĝe postulas konsilon, tamen li rikoltas nur seriozan kaj signifoplenan kapneadon. Decidan konsilon aŭ helpoferton li ne ricevas.

Sekrete oni certe sentas sin malŝarĝita, kiam la pordo klake fermiĝas post tiu homo kun nur limigita plua vivo, kaj oni demandas sin, ĉu ne estis jam tro, ke oni efektive malfermis la pordon. Ĉu valoris la penon preni mi ne scias kiom da ŝarĝo sur sin pro ulo, de kiu atendeblos en la estonteco tiom malmulte?

Tiu viro iras nun mem al advokato, kie oni proponas al li skribi proteston, sed en ĉiu kazo li plenumu la fiksitan tagon (5-a de novembro), por eviti reprezaliojn. Sinjora necesejo kaj centra stacidomo sonas ja tute eltenebla kaj prudenta. Nenio estas tiom varmege manĝata kiel kuirita. Ekzekuto, ĉu? Verŝajne preseraro. En vero temas eble pri „ekzekucio“. Kial ne? Tute imagebla trovas tion la advokato, ke oni postulas de freŝe instalita kliento, ke li venu al ekzekucio. Atendu. Konfidu! Oni devas konfidi! Konfido estas la plej grava.

Hejme la viro, kiu estas ordonita al la sinjora necesejo ruliĝas sen dormo sur siaj malsekiĝintaj littukoj. Plena de akra envio li aŭskultas la petolan zumadon de muŝo. Ĝi vivas! Ĝi ne havas zorgojn! Kion tiu muŝo sciu pri la centra stacidomo?! Oni ja mem scias nenion pri tio... Meze de la nokto li sonorigas je la pordo de la najbaro. Tra la luketo algapas lin okulo, senesprima, ĝis la sonoriganto kapitulacas kaj la fingron prenas de la sonorila butono.

Ĝustatempe je la oka matene li enpaŝas je la 5-a de novembro la centran stacidomon, tremetante de frosto, en kurtmanika sportĉemizo kaj tola pantalono, la plej leĝeran, kiun li posedas je tiaj vestaĵoj. Tie kaj tie oscedas senokupa pakaĵportisto. Oni balaas la plankon kaj ŝprucadas ĝin per likvaĵo.

Tra la respeguliĝanta vakuo de la sinjora necesejo resonas liaj solecaj paŝoj. La kabinon 18 li malkovras tuj. Li ŝovas moneron en la seruron de la pordo, kiu malfermsvingiĝas, kaj enpaŝas. Sovaĝe ekfuriozas en li la certo, ke nenio okazos. Tute nenio! Oni volas nur ekzekucii ion, nenion pli! Tuj ĝi finiĝos, kaj li povos iri hejmen denove. Konfido! Konfido! Eŭforia sento grimpas supren en lia gorĝo. Ridetante li fermriglas la seruron kaj sidiĝas.

Kvaronon de horo poste envenas du necesejoviroj, malfermas per kopia ŝlosilo la kabinon 18 kaj eltiras la leĝere vestatan kadavron, por porti lin en la brikoruĝajn profundojn de la centra stacidomo, pri kiu sciis ĉiu, ke ĝin neniam atingas aŭ forlasas trajno, kvankam sur ties tegmento ŝvebis ofte la fumo de laŭdiraj lokomotivoj.


Tradukis Donjo, Cezar & Frank

(Klubo Karapaco)



29.2.12

Cezar: Aĉeti liberon (prozpoemo)

Aĉeti liberon

Cezar
Aĉeti liberon

Bonvolu, unufoje liberon,
jam artifike enpakitan,
kiel eble plej malkaran
en poŝoformato,
sed kun elektra torĉo
kaj sanktula aŭreolo.

Ĝi ne dolorigu
kaj ne faru problemojn
al mi, se mi havas ĝin.
Krome ĝi ne kontraŭdiru ion.

Ĝi ne tranĉu en la fingrojn
de la pugno en mia pantalonpoŝo kaj
mi devas havi la rajton redoni ĝin,
se ĝi ne plu plaĉas al mi.

Bonvolu do, unufoje libereton
je kreditkarto,
aŭ prefere eĉ
partopage.

Dankon,
sinjoro vendisto,
mi tre ĝojas.
Ĉe vi efektive ĉio
aĉeteblas.




PS: Vikipedio pri libero

28.2.12

Cezar: La ŝajnblindulo (poemo)

Jen vidu, la suno!
Eltondaĵo de Cezar: 
Jen, rigardu, la suno!

Cezar
La ŝajnblindulo


Jam longe iris la blindulo
kun akompano laŭ postulo.
Esperas ĉiu pri bonfart',
eĉ ŝajnblindul' de l' trompa art'.

Ŝajnigis li, ke li blindiĝas,
ĉar invalida stat' prestiĝas.
Subtenis lin la grumbla ŝtat',
ĝis disrompiĝis la beat'.

Kontrolvideo lin observis,
dum li trafike vigle vervis.
Li iris tute sen baston'
sen akompan' tra aŭtozon'.   


PS Bonvolu legi pri tiu temo ankaŭ la artikolon pri la ŝajntrompisto en Romo, tia viro efektive ekzistas, kaj li donis al mi la ideon por la  poemo.  

Moderna vivo: Ŝajnblindulo en Romo mistifikis oficistajn blindulojn, sed kial?



Ŝajnblindulo en Romo mistifikis oficistajn blindulojn, sed kial?


Ne malmulte miris la urbaj instancoj en Romo pri nekutime impertinenta fripono.Tiu en la lastaj jaroj ŝajnigis progresantan blindiĝon kaj enkasigis pro tio plurajn centtmilojn da eŭroj kiel agnoskata handikaptito kaj eĉ por blindula akompananto. Sed nun la instancoj helpe de observadaj kameraoj povis konvinkiĝi, ke li mistifikis ilin jam dum jaroj. Filmregistradoj montras kiel la viro moviĝis tute libere en la kaoso de la roma ĉefurba trafiko, kiel li promenis sen akompano tra la urbo kaj ĉe poŝtejo regule transprenis  sian malhoneste akiritan invalidan renton. La instancoj volas rehavi la monon eĉ kun la interezoj  - estas pli ol kvarcent mil eŭroj. Nun la malkaŝita ruzulo devas serĉi alian enspezfonton, eble li nun eĉ devas labori, se la oficistoj havas la eblon devigi lin al tio. La agrablaj tagoj de la ŝajnblindulo nun certe estos finitaj dum certa tempo, kaj eble nun alia persono, kiu tute rajtigite kaj nepre bezonas la ŝtatan subtenon, iom pli rapide ricevos la renton, kiun la trompisto tiel impertinenete enpoŝigis  ĝis nun. 

Ĉar mi havas je dispono nur informon de la sciiga informagenturo dpa pri tiu kazo, mi ne povas scii, kiujn kaŭzojn havis la viro efektive agi tiel, sed ni ja scias, ke ankaŭ malsato kaj povreco faras homojn eltrovemaj. Ni nepre ne forgesu, ankaŭ ne en ĉi tiu kazo, ke unuavice la klasosocio estas respondeca por tio, ke ekzistas senhejmuloj, povruloj kaj multaj ĉiuspecaj trompistoj. Neniu estas nur pro pura ĝojo fripono aŭ sen tegmento sur la kapo, ĉiam ekzistas kaŭzoj, pri kiuj  la tielnomata "moderna socio" ne tiel volonte esprimas sian eksplicitan opinion. 

En vere justa socio la sama trompisto eble estus la plej honesta homo, kiu imageblas, ja eble eĉ kursgvidanto pri vera vivarto en la domo de la societo "Ĝentileco gravas". Iun kaŭzon tiel delikte agi, li certe havis. 

Estas ĉiam la cirkonstancoj, kiuj faras el honestulo krimulon, speciale en socio, en kiu estas tiom da malbonaj ekzemploj por tio, ke homo per honesta laboro eĉ ne povas enspezi sian modestan porvivon, dum aliaj pigruloj kaj "senlaboremuloj"  havas tiom da mono, ke ili eĉ ne povus disipi ĝin en tiu kazo,  se ili facilanime volus fari tion. 

Decida kaŭzo por ĉiuj krimoj en la mondo estas ĉiam la maljusta socio mem. Krimuloj kaj murdistoj estas nur tre esceptokaze mensmalsanuloj kaj frenezuloj, do tute alie ol tion volas enflustri al ni enuigaj kaj devotaj kriminalfilmoj. La radiko por ĉiu krimo estas la maljusta kapitalista socio, kiu dorlotas kaj gardas riĉulojn kaj samtempe subigas povrulojn kaj konscie kreas senlaborecon, por ke la senlaboruloj tiel estu obeiga avertosigno por ĉiuj aliaj, kiuj ankoraŭ havas laboron. Tute laŭ la devizo de la konfuciema iama prezidanto Mao: "Punu unu homon kaj eduku per tio cent da ili." (cez)

PS: Mia sekva poemo estas apudprodukto de la okupiĝo pri la tiel nomata trompisto: "La ŝajnblindulo"
 

K. Valentino: Jen la viv' de l' kavalira band' (kanto)


Karlo Valentino
Jen la viv' de l' kavalira band'



(teksto kaj melodio de la bavaro Valentino)

Kiraso de kavaliero
Mi fotis la kavalieran kirason en la parko de Wörlitz,
en gastejo. (cez)

En arbar' en Izartal,
fidu min, en tiu val'
loĝis kavalira band'
sen respekto por la land'.

Refreno:
Jen la viv', jen la viv, jen la viv' de l' kavalira band',
jen la viv', jen la viv' de l' kavalira band'.

Mezepoka kavalir'
estis fervestita vir'.
Tial ofte ties sort'
estis fulmdevena mort'...

El siteloj kaj sen fin'
ili drinkis do de l' vin'
kaj bieron ĝis la fal'
sub la tablon en la hal'...

Kaptis iun nazkatar',
li pro medicina rar'
spitis al la gripa dram',
kraĉis, sputis kiel lam'...

Rajdis iam kavalir',
riskis multon tia vir'.
Post ĉevala hopa salt'
flaken falis li el alt'...

Kunibert la kavalir'
surĉevale pro inspir'
rajdis kun rigard' al fin'
por ne devi turni sin...

Kaj la kavalira dam',
Stanjo, palis jam pro am'.
Sed, se naŭzis ŝin servist',
ŝi flankvidis kun rezist'...

Ĉiu kavalira in'
senfidela montris sin.
Sed ne plendis kavalir',
kokris ŝin ja mem la vir'...

Nun la kavalira band'
ne plu vivas en la land'.
Nur en noktoj aŭ koŝmar'
plu fantomas tiu ar'.

tradukis Cezar

27.2.12

Popularscienco: Glacimonto kvazaŭ kantanta sonas kiel grandega gongo

Glacimonto kvazaŭ kantanta

 Glacimonto kvazaŭ kantanta sonas kiel grandega gongo

Balenoj ne estas la solaj kantantaj gigantoj, kiuj naĝas en la sudpolusa maro. Laŭ la eltrovo de esploristoj el la urbo Bremerhaven glacimontoj produktas impresajn sonojn profunde basajn. Tiuj sonoj havas certan similecon kun la sonoj de grandega gongo.

Tiuj gongosimilaj sonoj eble ekestas per tio, ke la akvo estas premata tra la multaj tuneloj, kanaletoj kaj fendoj en la glacimonton, kiu tiel estas eksvingigata. Tion spekuladas la esplorista teamo de Kristiano Muelisto [Christian Müller] de la Fielax- societo kun limigita respondeco kaj de la Alfred-Wegener-Instituto por Polus- kaj Maresploroado en Bremerhaven. Tio povas okazi, se la giganta glacimonto balanciĝadas, sin turniĝadas aŭ ŝanĝas la rapidecon.

La sonoj estis registritaj de kvar mezurad-stacioj instalitaj proksime de la germana antarktika esplor-stacio Novmajer [Neumayer] borde de [i]Dronning Maud[/i]-lando. En la tempo de julio ĝis novembro de la jaro 2000 sonregistriloj ĉiam denove notis svingojn, kiuj ofte daŭris kelkajn horojn. Foje la baza svingado estis 5 hercoj kun ĝis 30 supraj sonoj, foje ĝi similis pli al kakofonio. Dufoje la svingojn antaŭiris tertremoj.

de la iama Ĝangalo-redakcio, laŭ la germana korespondanto Hans-Georg Kaiser (Cezar) 

26.2.12

Heinrich Heine: Frenezemo (poemtraduko)

Frenezemo


Heinrich Heine
Frenezemo

Stultaĵojn mi faris, stultaĵojn dum vag'.
Stultaĵojn plu mi eĉ faras.
Mi faris ilin dum nokt' kaj tag',
la noktaj eĉ pli barbaras.

Mi faris ilin sur ter' kaj mar',
ekstere, krome hejme.
Mi faris multajn kun mensa klar',
kaj tiujn plej stulteme.



Heinrich Heine
Narretei


Torheiten begangen, Torheiten gemacht,
ich mache deren noch immer.
Ich hab sie gemacht bei Tag und Nacht,
die nächtlichen waren weit schlimmer.
Ich hab sie gemacht zu Wasser und zu Land,
im Freien wie im Zimmer.
Ich machte viele sogar mit Verstand,
die waren noch viel dümmer.

Heinrich Heine: Kun obstin' tra l' anim' (en vero sen titotolo)

Tri ruĝaj rozoj


Heinrich Heine 

Kun obstin' tra l' anim'
iras tintilado.
Sonu, kanto kun inklin'
monden en beato.

Iru son' ĝis la dom',
kie floroj ludas.
Se jen kreskas roz' en fon',
diru: Mi salutas!

tradukis Cezar


PS: Senpene mi estus povinta komenci la poemtradukon per: "Kun sublim' tra l' anim'' , sed mi ne faris tion, ĉar la rimoj en mia traduko ne estas puraj, tio estas mia intenco, ĉar ankaŭ la rimoj en la originalo de Heinrich Heine ne estas puraj. Certe tio estis lia speciala intenco. Laŭ mia opinio la eltrovema poeto volis pruvi, ke malpuraj rimoj ne nepre devas esti malpli taŭgaj ol puraj. La samo validas por E-o. La E-poezio estus mizere malriĉa, se ĝi limigus sin nur je puraj rimoj. Eĉ la plej bela tintilado per puraj rimoj ne povas kaŝi la fakton, ke la homoj denove kaj denove eksperimentas pri diversaj rimeblecoj. La vivo ja ne estas tiel pura kiel pura rimo kaj ankaŭ ne vitroperla ludo en ebura turo, sed batalo, kontraŭdiro, eterna ŝanĝiĝo. 

En kantoj la eksperimentemo rilate malpurajn rimojn estas eĉ multe pli granda ol en poemoj. Je la unua rigardo tio estas perpleksiga, sed muzikistoj ja tre konscias pri tio, ke la muziko ne ĉiam povas konsisti nur el harmonioj. La ĵazo estas genia esprimo de nia tempo! La homara instinkto rafini kion ajn, montras sin ankaŭ en la liriko.  

Nu, kaj kion diri pri Heine mem en tiu rilato? Li estas jam delonge morta, sed plu ege moderna homo, ĉar li ĉiam iris ĝis la ekstremo, ĉu kiel poeto, ĉu kie filozofo, ĉu kiel politika homo, ĉu kiel amanto. 

Heine estas pro sia verko eterne ridetanta juna Dio, spite al tio, ke li estis dum sia tuta vivo plej ofte tre malsana. Li amegis la germanan lingvon, sed batalis por la progreso de la homaro. Ke li estis eĉ amiko de Karl Marx, estas unu el tiuj nekredeblaj hazardoj en la historio, kiuj perpleksigas nin. Li ne ĉiam konsentis "la doktorojn de la revolucio", kiel li mem nomis la amikojn Marx kaj Engels, kaj se oni hodiaŭ legas  pro kiuj kaŭzoj, oni ekkomprenas, ke krom Bakunin la unua kaj plej sprita kritikanto de la aŭtoritata komunismo estis Henriko Heine. La imagoj de Heine pri justa demokrata socio, en kiu la individuo kaj la artoj ne estos subigataj, en kiu la materio kaj spirito fine formos unuecon, estas ankoraŭ nun grandioza ideo kaj agadoplano, Heine tute klare esprimis, ke primitiva komunismo estus nenio alia krom plua barbareco. La filozofo Heine, kiu unue esprimis eksplicite la bazan demandon de la filozofio, ĉu pli gravas aŭ la materio aŭ la spirito, respondis ĝin tiel, ke nek tiu flanko nek tiu ĉi pli gravas, sed ke ili formu fine harmonion. Ambaŭ partoj estu same gravaj, la materio kaj la spirito. Ĉar li konis la homojn, li eĉ timis, ke oni post granda revolucio eble eĉ rulumos cigaredojn el liaj poemfolioj.  Li certe iom troigis pri tio, ĉar ankaŭ la aŭtoritataj rusaj komunistoj tre ŝatis "sian kamaradon" Heine, sed la rusan maĥorka-cigaredon el gazetpapero li tamen bone antaŭdivenis. Liaj timoj pri venonta kultura barbareco estis pli ol nur rajtigitaj, kiel pruvis post lia morto Stalino kaj Hitler kaj multaj aliaj "saĝaj gvidantoj" de la popoloj kun ties amasaj  humilaj servistoj kaj lakeoj, ĉar sen ilia helpo tiuj novaj diktaturoj ne povintus ekzisti. (Cezar)



Heinrich Heine

Leise zieht durch mein Gemüt
liebliches Geläute.
Klinge, kleines Frühlingslied,
kling hinaus ins Weite.

Kling hinaus, bis an das Haus,
wo die Blumen sprießen,
wenn du eine Rose schaust,
sag, ich lass sie grüßen.

25.2.12

Karikaturfoto: Ansero kaputa

Renft: Anser-Elinjo (Gänselieschen)
Ansero kaputa

Donjo & Cezar: Vespera manĝo dikigas, ĉu vere?

rondo familia


Donjo & Cezar
Vespera manĝo dikigas, ĉu vere?

Tiu, kiu vespere manĝas, plipeziĝas pli rapide, jen averto, kiun oni ofte aŭdas. Ĉu tio estas nur antaŭjuĝo aŭ vero? Germana proverbo tekstas: „Matene manĝi kiel imperiestro, tagmeze kiel reĝo kaj vespere kiel almozpetanto.“ La konsilo ekestis pro la pripensado, ke malfrua manĝado pro la sekva nokta ripozo ne plu ebligas forbruligi kaloriojn en energion. Oni argumentas tiel, ĉar la metabolo dum la nokto estas malrapidigita.

Sed la dietasistanto kaj nutrada manaĝero, sinjorino Sabine Voskuhl, klarigas, ke tio ne signifas, ke ni nokte prenas al ni pli da kalorioj el la nutrado ol dum aliaj tagopartoj. Krome ŝi diras: „Ĉu ni ĝuas nian dimanĉan manĝon aŭ ĉiun alian manĝon matene, tagmeze aŭ vespere estas sufiĉe egale al nia korpo. Kio gravas, tio estas nur la kvanto de la kalorioj, kiujn ni manĝas kaj trinkas dum la tuta tago.“

La horloĝa tempo do ne havas influon pri ebla pezpliiĝo. „Ne „kiam“ gravas manĝrilate, sed „kiom“. Hispanoj, francoj, italoj averaĝe ne estas pli dikaj ol la germanoj -kaj ili manĝas tamen plej prefere vespere. Decida estas la energibilanco, jen la diferenco inter akceptitaj kaj foruzitaj kalorioj. Nia pezo dependas de tio, kiom da kalorioj ni prenas dum tuta tago al ni, kaj kiom da kalorioj ni perdas ree per moviĝo, do per sporto, laboro ktp. Do tiu, kiu volas pli sveltiĝi aŭ ne volas plu plidikiĝi, vespere ne devas rezigni pri bona manĝo aŭ manĝi kiel „almozpetulo“, sed tia homo devas multe pli atenti pri tio, ke li forbruligas sufiĉe grandan parton de la akceptitaj kalorioj per movoj. (Se glaso akceptas tro akvo, ĝi superfluas). Kompreneble la kvanto de permesebla manĝo dependas tre de tio, en kiu profesio oni laboras. Stratlaboristo aŭ profesia sportisto povas kaj devas manĝi pli ol iu ajn oficisto, kiu dum la tuta tago sidas ĉe skribtablo sen multe moviĝi ĉe tio. Tio validas ankaŭ por libertempaj senlaboruloj, kiuj sidas dum la tuta tago seninterrompe ĉe komputilo. 

24.2.12

B.Traven: La nokta vizito en la vepro, La nokta vizito (5/14)



   
B.Traven
La nokta vizito en la vepro

La nokta vizito

5/14

Estis iuvespere inter la deka kaj la dekunua, kiam mi levis miajn okulojn de libro pri la civilizacio de la texcocos. Ne, por esti preciza, mi estis devigita levi miajn okulojn; ĉar mi havis la senton, ke iu estas en la sama ĉambro kun mi, kaj ke mi estas observata de certa tempo. 

Kiel mi venis al tia sento, tio estas sufiĉe stranga. Mia aktiva, mia aganta senso estis plene okupita pri la libro, kiun mi legis. Male al tio mia neaktiva senso, tiu nekonscia, zorgeme akceptis kaj firmtenis la okazaĵojn, kiuj deruliĝis dum mia legado. Tiu nekonscia senso, en tiu kazo efikanta kiel protekta instinkto, fariĝis pli forta dum ĉiu sekundo kaj montris nepridubleblan urĝon deflankigi mian atenton de la libro, kaj atentigi min pri io, kio povus esti danĝero por mi. Almenaŭ senpera danĝero ne estis, kion mi sentis atentofrape klare en mia subkonscio, kaj kio instigis min percepti ankaŭ la vokadon de la neaktiva senso kiel frapadon de tro streĉitaj cerboĉeloj, kiuj sopiris trankvilon. Sed la malaktiva senso montriĝis fine tamen kiel la pli forta, kaj per lasta forta atako ĝi disrompis mian koncentradon kaj mia aktiva senco obeis al la obstina voko. 

Mi turnis la kapon. En la mezo de la ĉambro staris indiĝeno. Neniu dubo, li staris tie de certa tempo. Lia rigardo fiksiĝis al mia vizaĝo kaj li atendis taktoplene kaj pacience pri tio, ke mi ekparolu al li. 

En tiu sekundo mi estis kapabla montri ĝuste la linion, ja eĉ la vorton, kiun mi legis en tiu momento, kiam la viro enpaŝis la ĉambron. 

Evidente la viro estis grimpinta supren sur la ligna ŝtuparo, kiu kondukas al la verando kaj enpaŝis senbrue. 

Ne estas tie la kutimo enpaŝi iun domon, eĉ se ĝi estus kiom ajn primitiva, se oni ne antaŭe faris sin rimarkebla per saluto aŭ voko kaj la enloĝanto ne diris: „Pase!“ Envenu! La plimulto de la domoj, kaj ĉiuj indigenaj ne havas pordon. Kaj, se ili havas tiun, ĝi estas fermata per basto aŭ ŝnuro. Se oni irus eĉ nur ĝis la malferma pordo sen anonci sin per brueto, oni pelus la enloĝantojn ofte en la plej hontindan embarason, ĉar la kabanoj plej ofte havas nur unu ĉambron. Tiu viro certe kelkajn fojojn vokis por turni mian atentemon al si. Ĉar mi estis sinkinta tiom profunde en mian studadon, mi ne aŭdis tion, kaj li, kiu vidis min legi ĉe la malferma fenestro, venis tiam hezitante en la domon, ĉar li devis paroli kun mi pro iu kaŭzo kaj ne trovis alian eblon atentigi pri si. 

Jen li staris, senmova kiel kolono. Kiam mi rigardis lin, li klinis genuon, tuŝis per plata mano la teron, levis poste la manon ĝis sia hardislimo, turnante la internan flankon de la mano al mi kaj kun tiu gesto li leviĝis samtempe. 

Jen stranga formo de mansaluto pensis mi, speco de salutado, kiun mi ankoraŭ ne vidis ĉe indiĝeno. 

Bonan vesperon!“ mi diris hispane al li. 

Nokto estas frida kaj longa“, li komencis paroli. „Porkoj ĝenas min. Terure estas, ho, sinjoro, ne povi defendi sin. En ejo starigita kun sankta zorgemo, por esti sekura por la eterneco. Sed ĝi disfalas kaj rompiĝas. Longa estas la nokto, tenebra kaj frida. Pripensu, ho, sinjoro, la porkoj. Porkoj estas hororo.“ 

Li levis sian brakon kaj mansignis al certa direkto. 

Ne sciante, kion mi respondu, ĉar mi ne komprenis pri kio li parolis entute, mi kliniĝis pri mia libro por gajni momenton da tempo por ordigi miajn pensojn, kiuj evidente konfuziĝis. Estis efektive ne tute klara al mi, ĉu mia spirito troviĝas en stato de febrosimila ekscitiĝo kiel sekvo de la seninterrompa legado aŭ, ĉu mi travivis veran okazaĵon. La pensoj komencis kirliĝi en mia cerbo tiom, ke mi ne povis decidi, kie la realo finiĝas kaj kie komencas la imago. 

Nur por paroli ion, mi diris: „Kion vi fakte opinias? Por diri la veron, mi tute ne scias pri kio vi parolas. Parolu interligite, kara viro.“ 

Sed li jam foriris, tiel sensone kiel li alvenis. Per unu salto mi estis ĉe la pordo. Mi volis konsciiĝi, ĉu miaj sensoj estas jam tiom trostreĉitaj, ke ili ensorĉas fantomaĵojn al mi aŭ, ĉu ĵus mi vere vidis homon kaj parolis kun li. 

Dank' al la dioj, mi estis sana. Mia spirito estis klara: Tie, en la pala lumo de pleniĝanta Luno mi vidis forpaŝi lin, simile al ombro. Granda li ne estis, li havis knabecan figuron, li estis svelta, kun pura nemiksita indiĝena sango. 

Mi reiris al mia tablo kaj provis memori liajn vortojn. Estis sufiĉe strange, mi ne povis retrovi liajn vortojn. Kaj envenis en mian kapon, ke li ne parolis hispane, ke li ne uzis lingvon, kiun mi konas; sed tamen mi tute komprenis lin, la enhavo de liaj frazoj estis klara al mi, nur la kunteksto mankis al mi. 

Ĉu lia saluto ne estis la sama, kiu estis uzata ĉe la malnovaj indiĝenaj popoloj? Sed tio estis ja evidenta sensencaĵo. Miaj libroj konfuzis miajn pensojn. 

Tamen, nun revokante lian aperon en mian memoron, mi konstatis, ke li estis vestita en ĉifonoj. Tio ne estis atentofrapa, ĉar la plimulto de la indiĝenoj iradas en diŝsiritaj pantalonoj kaj ĉemizoj. Ĉemizoj, ĉemizoj, ĉu? Ne, li surhavis nek ĝustan pantalonon nek ĝustan ĉemizon. La ĉifonoj, kiuj pendis de li, aspektis kiel la trivitaj postrestaĵaĉoj de tre multekosta pramalnova ŝtofo; stranga fantasta teksaĵo tia, pri kia mi apenaŭ memoris, ke mi iam ie eble vidis ĝin, aŭ nur en muzeo. 

Sed neniu dubo ekzistis pri tio, ke liaj brakoj, tiel kiel la maleoloj de liaj piedoj estis ornamitaj per oraj piedringoj, ke li havis kolĉenon, kiun faris oraĵisto, kiu estis granda artisto. 

Kaj tamen, des pli klare revenis ĉiuj detaloj en mia memoron, ju pli klare fariĝis al mi, ke mi vidis nenion el ĉio ĉi, pri kio mi supozis, ke mi fariĝis atentema pri ĝi. Mi nur ekipis la povran indiĝenon kun ĉiuj tiuj eksteraĵoj, kiuj estis rekonilo de tiuj popoloj, pri kiuj mi ĵus legis. Estas nun vere la lasta momento, mi diris al mi mem, fini nun serioze tiujn aferojn por reveni sur la vojon al mia jarcento kaj al la sobra mondo, en kiu la poŝtsakoj kun bruado estas ĵetataj kelkajn milojn de mejloj malproksimen tra la aero. 

Mi klake malfermis mian libron kaj enlitiĝis. 


Lingve kontrolis Vladimir Türk 

Rimarko 
Texcoco estas nun urbo en Meksiko, kun plena nomo : Texcoco de Mora