29.5.07

Kio tiel ne legeblas en leksikono


Kio tiel ne legeblas

en leksikono


PARTO I


Rusa verkisto eltrovis sendanĝeran specon de duelo. Kiu estis? Kaj kiun metodon li uzis?

Estis Aleksander Puŝkin (1799 ĝis 1837). La verkinto de la versromano "Eugen Onegin" (1833, poste opero de Petr Tŝajkovskij) kaj la novelo "Pique Dame" (1834) ludis en la jaro 1821 kun oficiro bakaraton kaj supozis trompon, ĉar li daŭre perdis la ludojn. La oficiro sentis sin ofendita kaj postulis duelon kun Puŝkin. Sur la duelplaco la verkisto aperis kun papersaketo plena de ĉerizoj kaj anstataŭ pafi kuglojn li sputis la kernojn en la direkto al la kontraŭulo. Tiu tiom ĉagreniĝis pri tio, ke li preterpafis lin. Sed en la jaro 1837 Puŝkin mortis mem en duelo kun ĝusta municio, kiun li mem postulis de sia kontraŭulo pro atakoj sur la honoron de sia edzino Natalja.

bakarato = hazardludoj per kartoj, inter bankiero kaj vetantoj.

***

Pri nobeloj oni ofte asertas, ke ili havas bluan sangon. Kial?

La esprimon "blusanga" oni uzis ekde la fino de la mezepoko por la hispanaj moŝtoj en Hispanio. La membroj de la reĝa familio pro la severa kortega etikedo ne rajtis fari iujn fizikajn (korpajn) laborojn per sia korpo. Tio kondukis al manko de oksigeno en la sango, pro kio la vejnoj aspektis sub la haŭto bluecaj. Tiel ŝajnis, kvazaŭ blua sango fluas en la reĝaj vejnoj.

PS: Pri tio Ken Miner malsamopinias, legu pri tio en lia blogo: Malkonsenta opinio

***

El kiu lingvo devenas la vorto tohuvabohuo? El la polinezia? El la hebrea? El la japana?

La hebreaj vortoj "Tohúu va vohú" el la Biblio (UNUA LIBRO DE MOSEO 1,2) signifas verŝajne ion kiel "malhelo kaj abismo"(tiel precize oni ne scias tion). Ili priskribas la staton de la tero antaŭ la kreado. En "La Sankta Libro", do en la biblio, Zamenhof tradukis ĝin per "dezerta kaj senforma". Hodiaŭ ni uzas la vorton en E-o por plena konfuzo aŭ malordego.

UNUA LIBRO DE MOSEO 1,2:"Kaj la tero estis senforma kaj dezerta, kaj mallumo estis super la abismo; kaj la spirito de Dio ŝvebis super la akvo.") tradukis Z.

***

Lerni de bradipo: kiel oni transvivas en la ĝangalo?

Per tio, ke la aliaj ne rimarkas vin. En bradipfelo vivas algoj, kiuj donas al ĝi blue verdecan koloron kaj ebligas bonegan kamuflon. Per la dorso malsupren pendas la bradipoj je la longaj ungoj de la brakoj kaj gamboj kaj pasigas preskaŭ la tutan vivon en tiu sinteno. Por ke la pluvakvo bone povas deflui, la dislimo de la felo troviĝas sur la ventroflanko. Kvankam multaj eblaj malamikoj ĉirkaŭas ilin, ili prosperas danke al sia nerimarkiteco tre bone, tiom longe, kiom la homo ne detruas ilian biotopon.

***

Kiom alte homo devus salti por salti kiel pulo?

250 metrojn alten. En vero pulo tute ne saltas, sed du remburaĵoj katapultas ĝin alten, kiujn ĝi antaŭe kunpremis. Ĉe la starto ĝi 50-oble pli rapidiĝas ol kosmoŝipo de NASA kaj estas ĵetata 150-fojojn pli alten ol sia korpolongo.

***

Por la kuirado de nudeloj kaj terpomoj oni aldonas ĉiam salon en la akvon? Kial?

Eĉ se vi ne scias tion: Vi faras tion ne nur pro la gusto, sed ankaŭ pro tio, ĉar salo altigas la bolpunkton de la akvo. La akvomolekuloj moviĝas ĉe la varmegiĝo pli kaj pli rapide kaj la salo lantigas tiun procedon. Pro tio la akvo vaporiĝas pli malfrue, do transe de cent gradoj laŭ Celsio. Kaj en tiu pli granda varmego viaj terpomoj aŭ nudeloj iom pli rapide estas finkuirita. Interese estas ankaŭ la influo de la atmosfera aerpremo: En alto de 500 metroj ekzemple en Munkeno, la akvo bolas jam ĉe ĉirkaŭ 98,4 gradoj laŭ Celsio. Tie oni do devas boligi la matenan ovon iom pli longe...

***

La transpreno de la vorto siluteo en la ĝeneralan lingvouzon ni dankas al malico. Kiel venis al tio?

Etienne de Silhouette (1709-1767) estis la financministro de la franca reĝo Ludoviko, la XV-a kaj faris sin tre neŝatata per siaj rigoraj ŝparplanoj, kiuj pritranĉis la privilegiojn de la nobelaro. Por servi kiel modelo, li ordonis en sia domo dependigi la olepentraĵojn kaj anstataŭis ilin per mem faritaj paperaj eltondaĵoj. Poste la aristokrataro provis ridindigi lin per tio, ke ili priskribis ĉion malkaran, do ankaŭ paperajn siluetojn kiel "laŭ Silhouette".

***

Okazaĵo, por la tiama tempo nekutima, prokrastis la pretigon de la mortintotemplo de Ramseso, la III-a. Kio okazis?

Striko! En la jaro 1156 antaŭ Kristo laboristoj rifuzis plu labori, ĉar ili dum du monatoj ne ricevis salajron. Tio estas la unua konata striko en la historio. Ramseso, la III-a (1184 ĝis 1153 antaŭ Kristo) pentrigis sur la vandoj de sia mortintotemplo la batalojn sur firma tero kaj la marbatalojn, en kiuj li venkis la libianojn kaj la marpopolojn. Lia morto ne estis tiel glorriĉa: Le devis lasi la vivon pro konspiro en sia haremo.

***

Multaj migraj birdoj flugas en V-formacio? Kial?

Longdistancaj flugantoj kiel la sovaĝaj anasoj- kaj anseroj flugas en V-formacio, ĉar ĉiu birdo ŝparas forton pro la estigita aerfluo de sia antaŭfluganta birdokamarado. La eltenpovo de la grupo altiĝas per tio je pli ol sepdek procentoj.
Dum la longaj flugoj oni regule anstataŭas la birdon, flugantan en la pinto. Ĉiu gvidas dum certa tempo. Jen efektive bona modelo por la kunagado en komunumo!

Parto II

***