31.12.07

Bukowski:Palmfolioj en pluvo


Charles Bukowski


Palmfolioj en pluvo


Ĝuste noktomeze,
silvestre de la jaro
1973 en Los Anĝeleso,
komencis pluvi sur la
palmfoliojn antaŭ
mia fenestro, ekhurlis la
hupado, la krakado de la
piroteknikaĵoj,
estis infera bruo.


Mi enlitiĝis jam
je la naŭa vespere,
malfunkciigis la lumon
kaj tiris la litkovrilon
super min...
Ilia petolado, ilia
gajeco, ilia kriado,
iliaj paperĉapeloj,
iliaj aŭtoj, iliaj inoj,
iliaj amatorecaj drinkadoj
ĝis ebrio...


En la silvestronokto
kaptas min ĉiam
horora sento. La vivo,
mi pensas, estas ja ne
deŝirkalendaro.


Nun la hupado
ĉesiĝis. Neniuj
artfajraĵoj plu,
neniu tondrado. Post kvin
minutoj ĉio finiĝis.
Ĉion, kion mi aŭdas,
estas la pluvado sur la
palmfoliojn, kaj mi diras
al mi: Mi neniam komprenis
la homojn, sed mi sukcesas
vivi kun ili.


tradukis Cezar



Pliaj prozpoemtekstoj de Bukowski en: cezarpoezio.de


29.12.07

Karl Valentin

Karl Valentin

Klaku: http://www.cezarpoezio.de/223.html

Valentino en parola provludo.
La afiŝo enfone montras lin kun
partnerino Liza Karlstadt


La lingvoakrobato

125-a naskiĝtago de Karl Valentino



De lignaĵista lernoknabo ĝis varietea teatro






Sceneja stelulo kaj filmpioniro

Pri la skeĉoj de Valentino ridas la mondo


Ĉu Valentin estis filatelisto?











Citaĵoj de Valentin


Valentino-muzeo








21.12.07

Cezar-poemo: Tra la sezonoj





Tra la sezonoj


Venis marto kaj aprilo
kaj la bela majo.
La printempo bunte trilas,
vokas min en gajo.

Jen junio kaj julio,
kaj nun la aŭgusto.
La somera vento flirtas
ĉirkaŭ mia brusto.

Kaj septembro kaj oktobro,
poste la novembro.
Foliaro milde falas
laŭ aŭtuna tembro.

Nun decembro, januaro,
februaro laste.
Hu, la vintro froste pikas,
mi do finas haste...


PS:Pliaj poemoj en: CEZAR ORIGINALA


18.12.07

Falsaj ĉinaj terakotomilitistoj



La ekspozicio kun falsaj ĉinaj terakoto-figuroj en la muzeo por etnologio en Hamburgo, Germanio estas antaŭtempe fermita, ĉar ne temas pri la originaloj, sed nur pri kopioj.

Sur la bildo oni vidas malgrandajn statuetojn de la ĉinaj terakoto-armeanoj, kiuj estas vendataj en la magazeno de la muzeo.

La afero estas vere kurioza! Kial la ĉinoj sendis al ni ne la originalojn, sed nur kopiojn? Ĉu ili timas la venĝon de la dio de l' milito? Fakto estas, ke tiuj terakotosoldatoj de la unua imperiestro de Ĉinio ne estis faritaj por iu publiko, tute male ili havas la taskon gardi la postmortan vivon de tiu imperiestro. Kiel ili faru tion, se ili vojaĝas daŭre en Eŭropo de ekspozicio al ekspozicio?

Krome ni ne forgesu, ke eĉ la originalstatuoj de la anoj de la unua ĉina armeo ne estas la veraj militistoj, sed nur ties kopioj. Nu, tio estas do tre stranga, ke la imperiestro pensis, ke tiuj senmoveblaj terakoto-figuroj povus gardi lin, ĉu?

Kaj mi persone ankaŭ ne komprenas, kial oni tuj malfermis la ekspozicion, kvankam en la kontrakto de la muzeo kun la ĉinaj respondeculoj ne estas eĉ unu mencio pri "originalaj figuroj disponigendaj ". Ĉu la ĉinaj artrespondeculoj eble tute ĝuste agis, ke ili sendis nur kopiojn? Almenaŭ ili asertas tion. Kaj tiom mi scias ankoraŭ el mia vivo en socialisma lando, ke socialista ŝtatofocisto ne simple trompas sian propran aŭ alian institucion, tio estus stulta de li, ĉar tio eble kostus la bonan postenon por ĉiam. Do, kial li risku tion? Nu, kiel mi jam skribis, la afero kaj la publika spektaklo pri tio estas tre kurioza. (cez)


Recenzo el MONATO pri la verko Bretonaj fabeloj de Jean-Pierre Ducloyer.

Libroj

Fabeloj tradiciaj kaj moderne verkitaj

Malabundas fabelkolektoj en Esperanto. Por junaj infanoj la rezulto estas, ke tre granda parto de la monda folkloro devas esti perata en la etnaj lingvoj.

Tra la tuta Eŭropo, kaj el tie tra la Amerikoj, Oceanio kaj aziaj landoj, disvastiĝis, en nekalkulebla nombro da variantoj, kelkaj fabeloj, kiuj per tio fariĝis parto de la folklorstoko de miliardoj da infanoj. Kurioze, laŭ unua vido, estas, ke neniu definitiva teksto de la fabeloj ekzistas. Kial? Ĉar longe, antaŭ ol esti skribitaj, ili cirkuladis parole kaj tiel akiris multajn formojn.

Infanoj ĝuas aŭdi (kaj poste legi) multegfoje la samajn rakontojn. Kiu patr(in)o sukcesis eskapi la ĉiuvesperan postulon „Rakontu/legu al mi pri ...”?

En ĉi tiu tre modestaspekta libro ni trovas variantojn de kvin tradiciaj fabeloj, plus du modernajn verkojn fabelkarakterajn:

1. La Montfort-a anasino. Bela junulino estas kaptita de grafo kaj dorlotata, kvankam mallibera, en luksa ĉambro. Ŝi votas pilgrimi ĉiujare al preĝejo de certa sanktulo, se li ebligos al ŝi eskapon. Ŝi liberiĝas. Post sia morto, en formo de anasino kun idoj, ŝi plu plenumas tiun voton.

2. La blua virbovo. Varianto de la fabelo pri Cindrulino. Servistigitino, per helpo de la spirito de morta blua virbovo, trifoje, elegante vestite, ĉeestas meson, kiun ĉeestas ankaŭ princo. La lastan fojon ŝi perdas lignan ŝuon, kaj la princo ĝin trovas. Trovinte, ke nur ŝia piedo povas facile eniri ĝin, la princo ŝin edzinigas.

3. La reĝeto Johano. La plej juna el tri filoj de reĝo kompatas malriĉan mortinton kaj porpagas lian entombigon. La vulpoforma spirito de la mortinto helpas la junulon akiri turdon, kiu rejunigas, kaj belulinon kun ora hararo. Gajninte ilin, la junulo heredas la reĝan kronon.

4. La sorĉisto Merlino kaj la kavaliroj de la Ronda Tablo. Varianto de la fama legendo pri Reĝo Arturo kaj la sorĉisto Merlino.

5. La faboplanto. Magia faboplanto ebligas al malriĉa viro grimpi ĝis la ĉielo. Tie li petas kaj ricevas, de Sankta Petro, azenon, kiu fekas monerojn. Sed gastejestro ŝtelas la azenon. Duafoje la malriĉulo petas Sanktan Petron kaj ricevas buŝtukon, kiu provizas manĝaĵojn. Denove la gastejestro ŝtelas. Triafoje la malriĉulo petas Sanktan Petron kaj ricevas bastonon, kiu bategas, kiam ordonite. Ĝi bategas la gastejestron, kiu devas redoni la ŝtelaĵojn.

6. Arzoustaff. Tre ĉarma moderna rakonto, verkita de André Ronceray en 1993. Soifanta knabino renkontas ranon en fonto. Post diskutado la rano petas al Thalamis, la reĝino de la orkideoj, ke ŝi refeliĉigu la landon. Thalamis sendas mesaĝon, kiu atingas ĉiujn akvojn, plantojn kaj bestojn de la reĝlando Galezio. Ŝi ordonas, ke ili muzikadu por festo en certa vilaĝo. Flugkapabla porko portas iliajn reprezentantojn al la festo. Nun ĉiujare ili muzikas en la festo kaj ĝojigas la landon.

7. La vera historio de la lupo en la „Lupa Ĉambro”. Moderna rakonto, verkita de Josette Ducloyer en 2005. Tre mallonga rakonto pri la lasta vivanta lupo.

Pluraj komposteraroj ĝenas legadon de la libro, sed ne sufiĉe, por senkuraĝigi la leganton. La stilo de la rakontoj estas plaĉa, la enhavo estas klara. Entute, bona kolekto havinda por tiu, kiu amas fabelojn kaj/aŭ devas kontentigi siajn infanojn per fabeloj.

Donald BROADRIBB
Jean-Pierre Ducloyer: Bretonaj fabeloj. 1 – En Broceljando. Eld. FEB, Rennes (Francio), 2007. 77 paĝoj vinktitaj. ISBN 2-9520978-3-6.

16.12.07

La homaj rajtoj kaj la deklaro pri ili


La homaj rajtoj

Klaku: http://www.cezarpoezio.de/133.html

14.12.07

La Filozofio de Libereco (en video)

La Filozofio de Libereco

baziĝas sur la principo de memposedo.


video

KD: SEN LIM' ĜIS' + inicialoj dc "OK"- du novaj majstroverkoj de la Esperantomuziko



SEN LIM' ĜIS...

- de la muzikkompanio Duoble unu,
en kunlaboro kun Vinilkosmo-

NOVA NOVA NOVA NOVA!!



Jen bonega poezia KD kun homafablaj kanzonoj por infanoj kaj por plenkreskuloj, samtempe filozofiema vojaĝo tra grandaj kaj malgrandaj mondoj kun siaj problemoj kaj kun siaj grandaj homaj ebloj! Vivinstiga, saĝa kaj gaja majstroverko de veraj artistoj. KD, kiu tute certe trovos sian lokon en la Olimpo de Esperantomuziko. Aĉetebla ĉe Vinilkosmo. (cez)




Karaj legantoj,

mi jam aĉetis perrete tiun kodiskon ĉe Vinilkosmo, ne sciante, sed jam iom divenante, ke povus
esti eksterordinaraĵo , ĉar plaĉis al mi la penso migri per kantoj tra la mondo, trans ĉiujn limojn. (Mi ja kolektas kantojn el la tuta mondo, kelkajn mi jam tradukis el ili.) Kaj efektive, mia bona nazo, se temas pri eksterordinaraĵoj, ankaŭ ĉifoje ne trompis min, la kodisko estas majstroverko, trezorkesteto plena de poezio, plena de bonega kaj tre varia kanzoneca muziko, plena de bonegaj ilustraĵoj al la tekstoj. Tekstoj, kiuj estas tre instruaj kaj por infanoj kaj por plenskreskuloj. Kaj ĉio tio eĉ en bonega Esperanto, kiu apenaŭ lasas malferma iujn dezirojn. Jen kodisko, kiu estas prezentata de veraj artistoj per tre belaj voĉoj sur la laŭaj perfekte ludataj muzikiloj, jen kodisko, kiu ravis min tuj dum la unua aŭskultado. Sed je la dua fojo eĉ ankoraŭ pli. Tiu, kiu ŝatas poezion kaj bonegan muzikon, efektive povas duoble ĝoji pri tiu ĉi unu produkto de la kompanio: duoble unu. La kodisko nomiĝas laŭ la surkovrila ŝildo de Francŭaz kaj Patrik, kiuj vagas en kantoj kvazaŭ trampoj tra la mondo: "SEN LIM' ĜIS..."


Karaj legantoj, mi tre rekomendas aĉeti tiun kodiskon, ĉar ĝi estas hela stelo en la firmamento de bela kaj poeziema Esperantomuziko. Viaj infanoj ĝojos pri tiu kodisko kaj vi mem, oni ne povas pli atendi de bonega kodisko, ĉu?

Mi prezentas al vi nun ankoraŭ kantotekston, kiu estu nur unu ekzemplo por ĉiuj, ĉar ĉiuj estas bonegaj kaj pripensigaj, ĉar ĉiuj estas engaĝitaj kaj belaj kaj tre homafablaj. (Cez)


kie

unue estas io... granda vasta senfina ĉielo


en tiu senfina ĉiel' estas blua planed'
kie kie kie ?
en la senfina ĉiel'

sur tiu blua planed' estas paca land'
kie kie kie ?
sur la blua planed' - en la senfina ĉiel'

en tiu paca land' estas granda urb'
kie kie kie ?
en la paca land' - sur la blua planed' - en la senfina ĉiel'

en tiu granda urb' estas kvieta strat'
kie kie kie ?
en la granda urb' - en la paca land' - sur la blua planed' - en la senfina ĉiel'

sur tiu kvieta strat' estas malgranda dom'
kie kie kie ?
sur la kvieta strat' - en la granda urb' - ... en la senfina ĉiel'

en tiu malgranda dom' estas bela ĉambr'
kie kie kie ?
en la malgranda dom' - sur la kvieta strat' - ... en la senfina ĉiel'

en tiu bela ĉambr estas alta ŝrank'
kie kie kie ?
en la bela ĉambr' - en la malgranda dom' - ... en la senfina ĉiel'


sur tiu alta ŝrank' estas eta skatol'

kie kie kie ?
sur la alta ŝrank' - en la bela ĉambr' - ... en la senfina ĉiel'


en tiu eta skatol' estas blanka kajer'
kie kie kie ?
en la eta skatol' - sur la alta ŝrank' - ... en la senfina ĉiel'

en tiu blanka kajer' estas sekretaj vortoj
kie kie kie ?
en la blanka kajer' - en la eta skatol' - ... en la senfina ĉiel'

en tiuj sekretaj vortoj estas mia amema kor'
en la sekretaj vortoj - en la blanka kajer' - en la eta skatol' - sur la alta ŝrank' - en la bela
ĉambr' - en la malgranda dom' - sur la kvieta strat' - en la granda urb' - en la paca land' -
sur la blua planed' - en la senfina ĉiel'

rochette-delabi


Bonegaj kromaĵoj de la KD estas
la subaj belegaj fotaroj


video



video



inicialoj dc "OK" -
jen plia majstroverko
de Esperantomuziko!


NOVA NOVA NOVA!











La juna, talente tre
dotita muzikisto:

inicialoj dc
(initials dc)
prezentas sin
ĉe Vinilkosmo
tuj dekomence
kiel majstro kun
sia kodisketo
"OK".

Pli detalaj informoj:
germana recenzo
inicialoj dc = initials dc


Tamen, atentu!


Por konservi la malaltan prezon de la kodisketo, Vinilkosmo decidis sendi ĝin nur kun plia mendo de almenaŭ unu aldona normallonga KD el nia katalogo, inkluzive de la sendokostoj sen suplemento. Tiu oferto estas ekskluzive rezervata por homoj, kiuj aĉetas pere de la retejo vinilkosmo.com. Tamen, 'OK' aĉeteblas sola aŭ en pli granda kvanto, ankaŭ alimaniere ĉe Vinilkosmo: per simpla skriba aŭ telefona peto kaj pagado per ĉeko (tio validas nur por Francio), aŭ per bankoĝirado aŭ internacia konto. Al la prezosumo aldoniĝas la sendokostoj.

Por pliaj informoj aŭ mendoj kontaktu :

vinilkosmo@esperanto.org


Se vi ankoraŭ ne scias, kion donaci je Kristnasko, simple mendu do unu el la bonegaj kodiskoj, maksi-diskoj aŭ videoj de la Esperantomuzik-eldonejo Vinilkosmo, kiu havas ĉion, kion la koro de muzikama esperantisto bezonas! En preskaŭ ĉiuj genroj, kiel ekz. roko, popo, popmuziko, punko, kanzonoj, ktp. ktp... vi trovos por vi kaj viaj familianoj kaj amikoj tute certe la ĝustan.

Informu vin en la informletero de Vinilkosmo pri la aktualaĵoj kaj mendu rekte ĉe Vinilkosmo.


*****************************
Bonvolu plusendi tiun informon
al viaj amikoj kaj gekonatoj!

Klaku por tio la letersignon sube.


13.12.07

Blogo Esperantomuziko




blogo

ESPERANTOMUZIKO



Komuna retmagazina blogo de esperantistoj pri ĉio, kio koncernas Esperantomuzikon, ekz.: EUROKKA, DATENBAZO de artistoj, VINILKOSMO kun reta muzikvendejo, informleteroj, EVENTOJ, movado, adresoj, LIGILOJ, terminaro, artistoj kaj bandoj, albumoj, muzikstiloj, MiaSpaco, amikaro, radioelsendoj ktp... (La blogo estas iniciato de EUROKKA.)

Klaku: esperantomuziko


12.12.07

Pentraĵo de Ludoviko Zamenhof

Testudo kun karapaco - jen simbolo de Esperanto



Ke nia karapaco-motivo estas uzata por tiu Esperantokongreso, ĝojas nin precipe, testudoj estas por nia klubo Karapaco la perfekta simbola besto por Esperanto: malrapida sed tre persistema, jam pli olda ol cent jarojn kaj tamen ne eĉ iomete laca! Testudoj atingas sian celon en gloro, eĉ sed daŭras iom pli longtempe. Kaj se iu atakas nin, ni havas ja niajn E-organizojn, kaj tiuj estas niaj karapacoj. (Cez)

Tridek jarojn en prizono pro nenio



Pro seksperforto verdiktita usonano preskaŭ tridek jarojn enprizonis sen esti kulpa. Oni liberigis la 48-jaran hieraŭ, kiam DNA-testo pruvis, ke li ne estas la kriminto.

9.12.07

Madono-adorado en la katolika religio


Nigra Madono de Guadelupe en Meksiko


Paradoksa kulto: La adorado

de Madono en la katolika eklezio



„Kio estas inter ni kaj vi, ulino?“


de Ingolf Bossenz



Klaku: http://www.cezarpoezio.de/232.html

Ĉu ekzistas Sankta Nikolao?

La letero de Virginia











Klaku: http://www.cezarpoezio.de/18.html


Viriginia, ok jarojn aĝa, el Nov-Jorko, skribis al la ĉiutaga gazeto „New York Sun“:










8.12.07

Kristnasko kaj vi ne scias ankoraŭ, kion donaci?

Karaj legantoj,

se vi ankoraŭ ne scias, kion donaci je Kristnasko, simple mendu unu el la bonegaj kodiskoj, maksi-diskoj aŭ videoj de la Esperantomuzik-eldonejo Vinilkosmo, kiu havas ĉion, kion la koro de muzikama esperantisto bezonas! En preskaŭ ĉiuj genroj, kiel ekz. roko, popo, popmuziko, punko, kanzonoj, ktp. ktp... vi trovos por vi kaj viaj familianoj kaj amikoj tute certe la ĝustan.

Informu vin en la informletero de Vinilkosmo pri la aktualaĵoj kaj mendu rekte ĉe Vinilkosmo.


NOVA NOVA NOVA NOVA!!



Nova bonega muzikkolekto en Vinilkosmo,
samtempe muzika vojaĝo tra la mondo!


NOVA NOVA NOVA!










La genia muzikisto:
Inicialoj DC
prezentas sin
ĉe Vinilkosmo
kun "OK".

********************************
Bonvolu plusendi tiun informon
al viaj amikoj kaj gekonatoj!
Klaku por tio la letersignon sube.
********************************

7.12.07

Ĉu poŝtistoj jes aŭ ne estas plu bezonataj?


POR POŜTIŜTOJ

Po
ŝta sitelo por ĉiuj
de Eberhard Rathgeb

Kiu en nia tempo volonte atendas plu je la poŝto, je la leterpoŝtisto aŭ la poŝtistino? Ĉar oni povas reguli preskaŭ ĉion ĝojigan per poŝttelefono aŭ hejma telefono aŭ retmesaĝo, venas per poŝto nur tio plu, kio ne ĝojigas onin: kalkuloj, pagopostulaj leteroj, maldungoj. Kaj la kristnaska tempo estas la plej streĉiga por la poŝtisto, ĉar li alportas la pakaĵojn – se tio ne faras servo de kurieroj.
La poŝtkorno bedaŭrinde ne plu eksonas. La poŝta kaleŝo ne plu veturas. Nur la poŝtisto plu survojas. Li estas literatura figuro, apero de tradicio. Sonorilas, ni malfermas la pordon, kaj jen staras nia riĉa historio, la poŝtisto, la poŝtistino. Ke ili nun devas kuradi en flavaj plastecaj vestaĵoj, nu, tion ni prefere forgesu. Sed ili plu veturas bicikle, ili alportas do spiron de saneco kaj aludon pri bona vivo, eĉ se ili estas pagataj tiom malbone. Se ili estus riĉaj, ili verŝajne ĉiam estus afablaj, ĉar mono ridigas multajn homojn. Antaŭ ĉio por homoj, kiuj sole vivas hejme (la infanoj jam estas for el la loĝejo, la vivpartnero mortis, do la kutima), la poŝtisto signifas ĉiutagan kurtan mildigon de la soleco, kiun la plej multaj homoj bedaŭrinde provas mortigi per idiotecaj filmoj, kiuj trempas ilin nur despli profunde en la solecon. La poŝtisto tiras tiajn homojn, kvazaŭ kiel sitelon da akvo el la putoŝakto de trista lasta vivperiodo. Li plenumas tiel animflegistajn devojn, eĉ se li nur malofte povas aserti: Ĝojan mesaĝon mi alportas al vi. Ĝuste en la kamparo, kie ĉiu sidas en sia dometo, la poŝtisto tiri
ĝas kiel ruĝa fadeno tra ĉiuj vivoj, kiu tie provas sian ekziston.





KONTRAŬ POŜTIŜTOJ

La poŝta sitelo renversi
ĝu
de Marius Meller


Ne estis ĉio malbona en la tempo de la poŝtistoj: La parfumita rozkolora letero, kiun trandonis al mi antaŭ 13 jaroj poŝtisto sur la ŝtuparo de domo, estis almenaŭ amletero, ec se pli malagrabla ol agrabla al mi, ĉar damo, kiu ne estis tiu de mia koro, tiel eksplicite esprimis sin. Oni havas ja certan respondecon. Sed la rikanado de la poŝtisto ĉe la transdono estis tro. Se mi estus hundo, mi estus mordinta lin. Kiom multe ni manifestaciis por la verda ideo de la senpapera komunikado! Kaj kiel estas nun? Same tiom da poŝtkesta rubaĵo kiel antaŭ 13 jaroj, ne, eĉ multe pli ol tiam! La lobiistoj de la papera industrio asertas ja, ke ekestas per recikligo fermita cirkulado. Sed oni ne volas vere akcepti tion vidalvide al la brilegopaperaj varbomontoj, kiuj ĉiutage superŝutas la poŝtkestojn. Spamaĵoj estas rapide estingeblaj, tiel, kiel la varbomesaĝoj por pliigo de la peniso kaj farmaciaj afrodisiigaĵoj, kiuj estas socialscience pli instruaj ol la varboletero por asekuro kaj moninvestoj. Mia onklo runigis sin per tio, ke li foje tri jarojn ne malfermis poŝtaĵojn, kun la neevitebla efiko, ke lia metiejo, pri kiu li fieris, estis sekvestriigita. Sed la bazan impulson de la absoluta poŝtrifuzado oni povas ja iomete kompreni. Se la poŝtisto volas enmanigi leteron rekte aŭ eĉ kun postulata subskribo de registrita letero, la intestoj ja vere kuntiriĝas.

Bonvolu, altigu la poŝtkostojn tiom multe, ke nur plu amleteroj kaj pro mi sekvestraj kaj registraj leteroj kaj trafikdeliktaj registritaj leteroj estos trandonataj je la malnova maniero. Hermeso, la dio de la poŝtaj heroldoj, jam delonge elmigris en la interreton.


Tradukis Donjo & Cezar


2.12.07

Advento

Advento

El Vikipedio




Advento estas la tempo antaŭ Kristnasko, dum kiu kristanaj kredantoj anime prepariĝas al la festo. Ĝi simbolas la atendon de Jesuo Kristo kiel elaĉetinto.

La daŭro de tiu tempo estas malsame interpretebla. Por la kristanaj eklezioj ĝi komenciĝas je la kvara dimanĉo antaŭ Kristnasko; tiu dato povas varii inter la 27-a de novembro kaj la 3-a de decembro. La unua adventa dimanĉo samtempe estas la komenco de la eklezia jaro. Por infanoj, kiuj havas "adventan kalendaron" kun faketoj, el kiuj ili ĉiutage rajtas preni pecon da frandaĵo, advento komenciĝas je la 1-a de decembro. Laŭ PIV ĝi daŭras kvar semajnojn.

Adventaj kutimoj ampleksas: krom adventaj kalendaroj oni uzas ankaŭ adventan kronon el abiajpinaj branĉetoj kun kvar kandeloj, el kiuj oni ekbruligas ĉiudimanĉe unu plian.

Advento krome estas termino de kelkaj eklezioj por la dua veno de Kristo.

Etimologie la vorto venas de la latina adventus (=alveno), de advenire (= alveni).

Eksteraj ligiloj

• http://www.cresourcei.org/cyadvent.html
• http://www.newadvent.org/cathen/01165a.htm
• http://www.americancatholic.org/Features/Advent/default.asp
• http://www.liturgies.net/Advent/advent.htm

1.12.07

Spontanulaj diroj el la okdekaj jaroj




Spontanulaj aforismoj

Klaku: http://www.cezarpoezio.de/206.html

Belulino Frida Kahlo



Frida Kahlo estas eĉ sur t-ĉemizo plu belulino!