Spitzweg - Bidermajra honestulo kaj revoluciulo
Spitzweg - Bidermajra
honestulo kaj revoluciulo
Je la 200-a naskiĝtago de la pentrinta apotekisto Karlo Spitzweg
Ankaŭ, se li ne skandas versojn, sed nur kraketigas pulon : „La povra poeto“ faris grandan karieron. Tiu ĉi provlabaro por akiri submajstrecon – kaj ĝis nun certe lia plej fama bildo – estas vere, estis rifuzita de la Bavara Arta Unuiĝo en la jaro 1839, ĉar ĝi validis kiel atako al la nobla poeta idealo de la romantikaj tempokunuloj. Sed nun oni arĝentigas ĝin. Je la ducenta naskiĝtago de la pentristo la federacia ministerio pri financoj de Germanio stampigas dek-eŭran memormoneron kun la motivo de la naiva germana poeto, kiu varmigas sin kun sia pinta ĉapo en la lito.
Tiel ili estas, la kapricaj herooj de tiu ŝajna bidermajra honestulo inter la germanaj pentristoj : kompatindaj pro sia soleco, priridetindaj pro sia groteskeco, ŝatindaj pro la sindediĉo al siaj marotoj. Ĉu estas la „Amiko de kaktoj“, ĉu „La eterna fianĉulo“, ĉu „La librovermulo“, ĉiam ili movas samtempe la koron kaj la ridomuskolojn. Tio faris Spitzweg-on (1808 – 1885) unu el la plej ŝatataj pentristoj de Germanio : Ĉiuj pensas, ke ili scias lin. Sed multaj subtaksas lin kiel sendentan idiliiston.
Sed li ja ne estas sendenta, kvankam liaj bildoj ofte aspektas bidermajraj. Eĉ la trabfakaĵaj gablaj trankvilecoj de la „Ĝenata rendevuo“ trompas, kiel pruvas tion la malplenigo de la pispoto. La motivo memoras pri la amara Germanio-eposo de Henriko Heine kaj pri la sarkasmaj karikaturoj de Vilhelmo Buŝ. Spitzweg, kvankam li estis aŭtodidakto, frekventis la lernejon de la francaj satiristoj. Nur ilian malicon kaj akrecon li mildigis per kolora lumo de Jan Vermeer.
Propre la komercista filo el la bavara Unterpfaffenhofen estis sur la plej bona vojo en bone prizorgatan burĝecon, kiam li, post la morto de sia patro en la jaro 1833, interŝanĝis la apotekistan pistujon kun la peniko. De la interezoj li povintus vivi sen zorgoj, se tiam ne estus estinta la ĥolero, kiu interalie transmondigis lian kolegon Eduard Schleich. Spitzweg, laŭ naturo timema, fuĝis, kio kondukis lin al Londono kaj Parizo, al Vieno, Prago, Dresdeno kaj Frankfurto. Lia hipokondrio troviĝis en stranga kontrasto al lia forto, kun tridek kilogramojn peza pentristosako li migris tra la Alpoj. Amiko Schleich komence vojaĝis kun li kaj pli proksimigis la amatoron al la pentrado de pejzaĝoj, tiel kiel aliaj pentristo-amikoj anstataŭis por li la art-akademion. La kompleta verkaro de Spitzweg el 14 mil pentraĵoj kaj preskaŭ 5 mil desegnaĵoj entenas pli da pejzaĝaj bildoj ol ĝenraj surscenigoj, kvankam la lastaj famigis lin.
Ekde la jaro 1844 li laboris en Munkeno kiel ilustraĵisto por la „Flugantaj folioj“, respublika batalkomunikilo. En la revolucia jaro 1848 li aliĝis kiel muskedisto al la artista korpuso de volontuloj. Sed la revolucio malsukcesis kaj la pentristo vojaĝis al Francio, kie li alproprigis al si en la vilaĝo Barbizon ĉe la artistoj la spateladon - kaj kolorpunktan teknikon de la fruaj impresionistoj – longe antaŭ ol la nova maniero fariĝis konata en Germanio.
Spitzweg akiris ĝeneralan akcepton, laste per bildoj en la formato de cigaredoskatolo. En la jaro 1868 li fariĝis honora membro de la akademio de Munkeno, en 1879 la internacia ekspozicio en la vitropalaco de Munkeno montris liajn bildojn apud la verkoj de la francoj Corot, Courbet kaj Manet. Tamen li loĝis plu en mansardo, ĉar li vendis maltro da bildoj. En la jaro 1885 li mortis sepdeksep-jara je apopleksio.
Intertempe liaj verkoj jam je milionprezoj estas aŭkciataj. Kaj artŝtelistoj ne plu povus liberiĝi de ili, ĉar ĉiu infano konas la geniulon.
trad. Donjo & Cezar el la felietono de FAZ






1882) devenis de la franco Lamarck. Li supozis, ke la longo de la kolo klarigeblas per tio, ke la bestoj ĉiutage etendas ĝin por atingi la bongustegajn foliojn supre je la arbo - la eco "longa kolo" poste tiam estos heredigita al la posta generacio. Ankaŭ la juna Darvino akceptis tiun klarigon - ĉiukaze tiom longe, ĝis li vojaĝis en la jaro 1831 kiel naturesploristo sur la topografia ŝipo HMS Beagle tra la mondo. Kvin jarojn li estis survoje en Suda Ameriko, sur la Galapagoj, sur Tahitio, en Aŭstralio. Ĉie li rimarkis kia simila kaj tamen en la detalo diversa estas unu besto-aŭ plantospecio de loko al loko, de insulo al insulo.

