30.9.08

Cezar: Mirinda vivo (ŝercpoemo)


Cezar

MIRINDA VIVO

(Por Zefirina)


Bovo ina kaj buntfela
eĉ ne revas, ke ĝi devas
manĝi ion ĝis ĝi krevas.

Ĝi nur staras, kaj ne faras
eĉ ne ion aŭ nur tion.
Sankta besto rajtas ĉion.

Viv' mirindas, vere indas
por bovino pro bontrovo.
Ĝi ne tikas eĉ per brovo.

PS: Saluton al Zefira:), kies bildo "Mirinda vivo" min instigis al tiu poemeto.


28.9.08

TV BIALISTOKO raportas pri renkontiĝo en Arkones/Poznano



Arkones/Poznano

TV BIALISTOKO

Telewizja Internetowa iTVC


raportas pri kultura E-renkontiĝo en Arkones / Poznano.

-partoprenis ankaŭ "
La Perdita Generacio";
Ĵomart & Nataŝa kaj Georgo Handzlik,

kiuj estas prezentataj inter aliaj partoprenantoj.

17.9.08

Sola estas mi volonte





Cezar

Sola estas mi volonte


Sola estas mi volonte,

sed soleca tute ne.

Ĝisrevide postrekonte

min ne kaptas plenda ve'.


Sola estas mi kun ĝojo,

sed soleca en amas',

se banalas asfaltvojo

aŭ en grego aŭ fatras'.


Sola estas mi sen timoj;

sed afliktas min solec'

en prizonoj kaj post limoj,

se pro frido mankas dec'.



Roda Roda: Gvidilo por riĉuloj









Roda Roda

Gvidilo por riĉuloj

Kara amiko, per feliĉiga eluzado de negocaj kanzonoj vi leviĝis en socian rondon, kiu volonte uzas fremdajn vorton. Por ke vi ne ne ĉiumomente kompromisu vin, mi volas doni kelkajn konsilojn por la konversacio.

Antaŭ ĉio, ne estu ofendita, se iu nomas vin parvenuo, tiu ne celas ion malbonan, parvenuo estas hispana vando, litŝirmilo. Arrivé signifas: kantebla melodio, kantaĵo. Oni riproĉos vin pro malbonaj manieroj kaj pro manko de kortegeca ĝentileco, ne ofendiĝu pro tio, la mankoj ne estas gravaj. Kortega ĝentileco estas nenio alia krom kurtaĝo, kaj maniri -manikuri la manojn - tion vi ja jam mem faras.

Se oni invitas vin al teo, tio povas esti Five o' clock tea Thé dansant . Neniel havas eĉ la plej etan rilaton kun la instruiteco pri Dio. La hipotezo estas la plej longa flanko de triangulo; ne erare prenu tion por hipologio, la imagata incitemo de inoj.

Se oni ĉe teo ofertas al vi Baisers (meringojn) kaj kuracao, vi devas scii, ke baisse signifas banka depresio kaj kuracao: peza rajdanto. La malo de tio estas infamio, do infanterio, en transigita senco ankaŭ: nimfomanio. Sed absinto estas la sindeteno de alkoholaj trinkaĵoj.

Inter tuberrozoj kaj protuberancoj estas grandega diferenco: Protuberancoj estas oranĝoj. Tuberozoj estas tuberkulozaj nokthiacintoj. Krome faru diferencon inter ciklamoj kaj cikloj. Ciklamoj estas kirloventoj: Ciklo estas giganto kun unu okulo.

Ĉu oni diras ĉampinjono aŭ ĉampiono? Vi certe demandas. Dependas de la cirkonstancoj. Ĉu vi celas hararlavadon aŭ paperlanternon.Antinomio estas la arto dismembrigi la kadavrojn de mortintoj. Antologio: Memregado, sendependeco. Panoramo estas kanalo en la sudo de Ameriko. Paranojo estas dormkostumo.Ĉarlatano: Kuracada fuŝulo kaj elkrianto sur foirplacoj, la ruza Tamerlano estis ministro por eksteraj aferoj sub Napoleono la Granda. Samojedoj estas rusaj temaŝinoj. Notu krome bone, ke la kreolino ne estas la sama kiel mulatino. Mulatoj estas bastardoj de ĉevaloj kaj de azenoj kaj kreolino estas krinolino. Oni parolos al vi pri sano kaj malsanoj. Profilaktiko kaj higieno. Bone notu tion en via memoro: Profilaktiko estas vinlaŭso (filoksero). Higieno estas rabobesto, kiu manĝas mortulojn. Granda diferenco estas ankaŭ inter Olimpo kaj Hadeso. Hadeso estas la tabeso. Sed Olimpo estas simple polipo en la nazo.Basilisko estas greka preĝejo, la plej ŝatata ino de la turko estas Obelisko.

Por kirlovento oni povas diri ankaŭ: Toreadoro. Turneado sonas simile, sed havas tute alian signifon: nome sudfrancan trubaduron, ĉar tiuj daŭre turneas de domo al domo.

Mia amiko, mi esperas, ke vi nun scias ĉion pri fremdaj vortoj. Se tamen iam plu duboj leviĝos en vi, ne parolu facilanime, sed antaŭe bele insultu la konfederacian Meksikon, kie vi ordigita laŭ la alpako trovos ĉion sciendan.


16.9.08

Poĥil: Por kio?

Cezar: Forpermesa foto pri Kapadocio en Turkio

Kapadocio

12.9.08

Fascino scio: Bildoj de la semajno, Fokuso online : Tigrotineoj



Tigrotineoj adaptiĝas al siaj manĝmalamikoj. Tiel tineoj, kiuj printempe eniras la mondon, havas precipe okulfrapan koloriĝon, por timigi birdojn. Somere ili estigas ultrasonajn klaksonojn por defendi sin kontraŭ vespertoj.

Vivraporto pri maŝinhomo (prozpoemo) + Ŝipokompaso (poemeto)


Cezar


Vivraporto pri maŝinhomo


Kiel juna maŝinhomo
li plenforte rapidis.
Sed fine de sia laborvivo
nur per duono de sia forto.
Kiel "malnova maŝino"
li moviĝis malrapide.
Fine eĉ morte lante.
Kaj kiam lia maŝinkoro
pro tio haltis por ĉiam,
tio stopis lian vivon.

Li ne sciis kiel okupiĝi
per si mem.

Cezar



Ŝipkompaso

En la ventro
de l' kompaso
floras ventorozo.
Jen mimozo
ĉe l' atlaso
pro la ventodozo.


11.9.08

Plaĉi povi...


fotis Cezar


Plaĉi voli...

Plaĉi povi eĉ al ĉiu,
tio eblas al neniu!

trad. Cezar


10.9.08

Virineto de la maro en Kopenhageno



Aĝo ne savas kontraŭ vandaloj


La kopenhagena marvirineto sidas jam 95 jarojn sur sia ŝtono


Kopenhageno. Ŝi estas unu el la ekkoniloj de la dana ĉefurbo: La virineto del' maro fariĝis en aŭgusto 95 jarojn olda.


Klaku: http://www.cezarpoezio.de/67.html

5.9.08

Simon & Garfunkel: The boxer


Simon & Garfunkel - The Boxer (1975) - MyVideo


I am just a poor boy and my storys seldom told
Ive squandered my resistance for a pocketful of mumbles, such are promises
All lies and jest, still the man hears what he wants to hear
And disregards the rest, hmmmm

When I left my home and my family, I was no more than a boy
In the company of strangers
In the quiet of the railway station, runnin scared
Laying low, seeking out the poorer quarters, where the ragged people go
Looking for the places only they would know

Li la li...

Asking only workmans wages, I come lookin for a job, but I get no offers
Just a comeon from the whores on 7th avenue
I do declare, there were times when I was so lonesome
I took some comfort there

Now the years are rolling by me, they are rockin even me
I am older than I once was, and younger than Ill be, thats not unusual
No it isnt strange, after changes upon changes, we are more or less the same
After changes we are more or less the same

Li la li...

And Im laying out my winter clothes, wishing I was gone, goin home
Where the new york city winters arent bleedin me, leadin me to go home

In the clearing stands a boxer, and a fighter by his trade
And he carries the reminders of every glove that laid him down or cut him
til he cried out in his anger and his shame
I am leaving, I am leaving, but the fighter still remains
Yes he still remains

Li la li...

4.9.08

Elektu, migranto, vian vojon kun prudento


fotis Cezar en la germana ĝardenregno Wörlitz/Dessau/

2.9.08

Wörlitz, Germanio, Eisenhardt, dimanĉe

.

Ĝardenregno Wörlitz, gondolstacio,dimanĉe

Ursofelaj ĉapeloj de la britlanda reĝina korpogvardio kritikataj



Ursofelo kritikata


Bestprotektantoj postulas novajn ĉapelojn por la reĝa korpogvardio

Londono. Ili estas 45 centrimentojn altaj, havas tradicion preskaŭ ducentjaran kaj troviĝas en ĉiu fotoalbumo de Londonturisto - la nigraj ursofelĉapeloj de la reĝa korpogvardio. Sed, se okazus laŭ la bestprotektantoj, neniuj nigraj ursoj plu mortus, nur por esti transformitaj en kapkovrilojn por la fieraj ruĝ-nigre vestita gvardio.

Klaku: http://www.cezarpoezio.de/168.html