B.Traven: La trezoro de la Sierra Madre
5
„Nu, sed kial vi loĝas en la Cleveland-hotelo, kamerado?“ demandis Dobbs al Curtin, kiam ili paŝis sur la straton kaj preterpromenis la Southern-hotelon. „ Tie vi pagas ja almenaŭ tri pesojn po nokto.“
„Kvar“, Curtin respondis. „ Kunvenu do al la Oso Negro, kvindek centavojn“, konsilis Dobbs. „Estas tie tro kote por mi kaj neniuj krom beachcombers kaj tiaj friponoj“, diris Curtin.
„Kiel vi volas“. Se via mono elpĉerpiĝis, vi same albordiĝos en la Oso Negro kiel ni ĉiuj. Mi mem ne nepre devus fari tion. Sed mi volas kunteni miajn cendojn. Kiu sciu, kiam denove io ekfloros por mi. Krome mi iras manĝi al la Chink, al la ĉino por kvindek centavoj, tiel kiel antaŭe.“
Ili alvenis en la angulo de la Plaza, kie estis la granda juvelmagazeno La Perla . Ili tie ekstaris kaj rigardis la belegaĵojn. Tie brilis pro oro kaj diamantoj. Diademo tie videblis por dekok mil pesoj. Ili diris nenion, rigardis nur la stokitajn trezorojn, pensis pri la valoro, kiu tie prezentiĝas kaj pensis pri la amaso da mono, kiun devas posedi kelkaj homoj ĉi tie en la urbo, por povi aĉeti tiajn aĵojn.
Eble estis ĉi tio, kion ili vidis kunigita tie, kio foje deflankigis iliajn pensojn de la nafto. Ĉar tiu, kiu vivis ĉi tie, pensis nur pri nafto, pensis nur nafte, kaj pensis nur pri viveblecoj, kiuj estas iel ligitaj kun la nafto. Ĉu oni laboris aŭ spekuladis, ĉiam temis pri nafto. Ili apogis sin per la dorso al la grandaj vitrotabuloj kaj rigardis kun enuo trans la Plaza, post kiu estis videblaj la ŝipmastoj. Tio memoris ilin ambaŭ pri vojaĝoj, kaj ankaŭ pri tio, ke estas ankoraŭ aliaj landoj kaj aliaj akirfontoj ol tiuj, kiuj disponeblis en tiu urbo.
„Cetere, Curtin, kion vi propre intencas fari?“ demandis Dobbs post certa tempo. „ Ĉiam staradi ĉi tie kaj atendadi ĝis oni tute hazarde ricevas ion, pri tio oni fine fariĝas sata. Estas ĉiam nur atendado kaj atendado. La mono pli kaj pli malpliiĝas, ĝis oni iutage havas neniom plu. Tiam la regurda fluto denove ekludas por almozpetadi tiujn, kiuj envenas el la kampadejoj por tago aŭ nokto. Mi tute serioze meditas pri tio, nun foje fari ion alian. Ĝuste nun estas tempo, tiom longe, kiom oni ankoraŭ havas monon. Se estas jam ree for, jen oni staradas kaj ne povas moviĝi.
„La sama demando okupas min nun jam la trian fojon“, respondis Curtin. „Mi scias kiel tio estas kaj kiel tio iras. Sed mi havas eĉ ne unu ideon. Fosi oron, tio estus la ununura.“
„Jen vi diris ĝin“, Dobbs lin interrompis.“ „Pri tio ankaŭ mi ĝuste pensis. Estas finfine ne pli riska spekulado ol atendi je laboro en la naftokampoj. Ekzistas ja apenaŭ plu lando, kie atendas tiom da oro kaj tiom da arĝento pri tio, ke oni elskrapu ĝin, kiel en tiu ĉi lando.“
„Ni iru tien transen kaj sidiĝu sur la benkon“, diris Curtin. „Mi volas diri tion al vi, mi venis ĉi tien ne pro nafto, sed pro oro“, rakontis nun Curtin, post kiam ili sidiĝis. „Mi volis labori en la naftodistriktoj nur certan tempon, ĝis mi havus sufiĉe da mono en la fingroj por prepari la orfosadon. Tio kostas sufiĉe da mono. Jen la vojaĝo, jen la ŝoveliloj, la hakiloj, patoj kaj la aliaj iloj. Krome oni devas ankaŭ povi vivi kvar ĝis ok monatojn, ĝis oni enspezas ion. Se fine venas al la finkalkulado, povas esti, ke oni perdis ĉion. Monon kaj penon, ĉar oni ne trovis ion.“
Dobbs atendis pri tio, ke Curtin ankoraŭ parolas plu, sed Curtin silentis, li ŝajne ne plu havis ion por diri.
Jen nun diris Dobbs: „La risko ne estas tiom granda. Ĉi tie pigrumi kaj atendi laboron, estas same tiom granda risko. Se oni bonŝancas, oni povas enspezi dum monato tricent dolarojn, eble eĉ pli da ili, dum ses, dek, dekok monatoj. Se oni malbonŝancas, oni ne trovas laboron, jen oni same tiel bone perdis ĉion. Tiel glate la oro ja ne kuŝas montete, ke oni devas nur forskrapi kaj ensakigi ĝin. Ankaŭ tion mi scias. Sed se ne estas oro, jen eble arĝento, kaj se ne estas arĝento, tiukaze estas eble kupro aŭ plumbo aŭ briliantoj. Kvankam oni ne povas mem ekspluati tion, oni ĉiam trovas kompanion, kiu foraĉetas la terpecon al oni, aŭ kiu akceptas onin kun favoraj partoj kiel kompanianon. Ĉiukaze mi foje bone pripensos tion.“
Ili parolis nun pri io alia. Tiel grave oni neniam konsideras tiajn interparolojn pri oroserĉado. Ĉiu diras tion. Ĉiu planas tion, kaj de dekmil da ili tiam iu efektive ekiras kaj faras tion, ĉar tio ne tiom simple fareblas, kvazaŭ oni intencus iri ĉasi kuniklojn. Ne vivas ĉi tie eĉ unu viro, kiu ne ĉeokaze almenaŭ pensis pri tio serĉi oron. La multaj centoj de aliaj minoj por aliaj metaloj, kiuj estas ĉi tie en la lando , ĉiuj estis trovitaj kaj fonditaj de homoj, kiuj serĉis oron kaj tiam prenis tion, kion ili trovis. Kelkaj minoj, en kiuj oni eligis nek arĝenton nek oron, alportas al sia posedanto pli da riĉoj ol multnombraj orminoj ebligus . Jupli la elektra industrio disvastiĝas des pli valora fariĝas la kupro. Povas veni la tempo, kiam oni rigardas oron kiel ion, kio ne nepre estas bezonata. Pri kupro, plumbo kaj multaj aliaj metaloj oni ne povas diri tion tiel simple.
Neniu homo havas penson tute por si mem, kaj ankoraŭ neniam iu tute por si mem havis originalan ideon. Ĉiu nova ideo estas la kristaliĝa produkto de mil da diversaj ideoj, kiujn havis aliaj homoj. Unu el ili tiam subite trovas la ĝustan vorton kaj la ĝustan esprimon por la nova ideo. Kaj tuj, kiam la vorto ĉeestas, rememoras sin centoj da homoj, ke ili estis havintaj tiun ideon jam delonge. Kiam en iu homo aperas plano kaj la penso ekmaturiĝas entrepreni ion difinitan, oni povas esti certa, ke multnombraj homoj en lia proksimo havas saman aŭ similan planon. Tial disvastiĝas amasaj psikozoj kun la rapideco de balaanta fajrobrulado.
Io simila okazis ĉi tie.
Curtin volis resti ankoraŭ nokton en la hotelo Cleveland kaj nur je la sekva tago transloĝiĝi al la hotelo Oso Negro. Kiam Dobbs venis hejmen, estis krom li nur tri usonanoj plu en la ĉambro. La ceteraj litoj hodiaŭ ŝajne ne estis okupitaj. Unu el la novalvenintoj estis pli olda viro, kies hararo komenciĝis fariĝi blanka.
Kiam Dobbs enpaŝis la ĉambron, la tri viroj interrompis sian interparoladon. Sed post iom da tempo ili ree komencis interparoli. La oldulo kuŝis en la lito, unu el la du aliaj kuŝis en vestoj en la lito, kaj la tria sidis sur lito. Dobbs komencis senvestiĝi.
Unue li ne komprenis, pri kio temas la interparolo. Sed tiam li sciis per unu fojo, ke la maljunulo sciigis siajn spertojn kiel orfosisto al la pli junaj. Ambaŭ, pli junaj uloj, estis venintaj ĉi tien por serĉi oron; ĉar oni rakontis en Usono nekredeblajn aferojn pri la ororiĉo de la lando.
„Oro estas diabla afero“, diris Howard, la oldulo. „Ĝi ŝanĝas la karakteron. Oni povas havi kiom ajn multe de ĝi, kiom ajn multe trovi kaj kiom ajn multe havi de ĝi por surpaki ĝin, tiom, ke oni sola tute ne povus forporti ĝin, sed ĉiam oni pensas pri tio ricevi ankoraŭ iom pli da ĝi aldone. Kaj por ricevi ion ankoraŭ aldone, oni ĉesas fari diferencon inter justeco kaj maljusteco. Se oni foriras al oro, oni intencas kontenti jam pri tridekmil da dolaroj. Se oni trovas nenion, oni malpliigas siajn atendojn je dudekmil dolaroj, tiam je dekmil, kaj oni deklaras tiam, ke oni estus tute kontenta pri kvinmil dolaroj, se oni povus nur trovi ilin, ankaŭ se oni devas tre pene labori por tio. Sed, se oni tiam trovas ion, oni ne estas satigebla per la origina espero pri tridekmil dolaroj, sed m oni grandigas la sumon pli kaj pli kaj volas havi kvindekmil, centmil, ducentmil dolarojn. Tiam venas la komplikaĵoj, kiuj ĵetadas onin tien kaj tien kaj ne plu permesas, ke oni trankviliĝas.“
„Sed por mi ne“, diris unu el ambaŭ, „por mi ne, tion mi povas priĵuri. Dekmil kaj finon! Finon, kaj se tie ankoraŭ atendus duono de miliono. Tio estas ĝuste la sumo, kiun mi bezonas.“
„Kiu ne mem fosis oron“, opiniis Howard kun sia lanta parolmaniero, „tiu ne kredas tion. De hazardludejo oni povas facile foriri, de monteto da oro, kiun oni devas nur preni por ekposedi ĝin, neniu povas foriri. Mi fosis en Alasko kaj trovis oron. Mi fosis en Britsh-Columbia, en Aŭstralio en Montano, en Koloradolando. Kaj mi kunskrapis atentindan monteton. Sed nun mi estas ĉi tie en Oso Negro, kaj fino. Mian lastan kvindekmilon mi perdis pro nafto. Nun mi devas almozpeti oldajn amikojn, sur la strato. Eble mi ankoraŭfoje ekiros kun miaj maljunaj ostoj. Sed mi ne havas la spezan kapitalon. Tio estas cetere ĉiam tiel: Se oni provas ĝin sola, estas plej bone. Sed oni devas povi elteni la solecon. Se oni provas tion duope aŭ triope, ĉiam iu murdo embuskas onin. Se oni provas tion dekduope, tiukaze ne restos multe por unu viro, kaj kvereloj kaj murdo estas eĉ pli ĉirkaŭe. Tiom longe, kiom oni ne trovis ion, la frateco eltenas. Sed, se la montetoj kreskas kaj kreskadas, tiam la frateco fariĝas fratfriponeco.“
Kaj tiel la oldulo komencis rakonti orohistoriojn, historiojn, kiuj inter la vojaĝantaj gastoj de la hotelo Oso Negro kaj de parencaj hoteloj estas aŭdataj kun pli da fervoro ol la plej senhontaj amrakontoj. Se tia maljuna orofosisto rakontis, li povis rakonti la tutan nokton, kaj neniu ekdormis kaj neniu vokis: „Nun mi volas havi trankvilon.“ Tia vokado pri trankvilo ja en ĉiu kazo estus estinta vane, egale ĉu temis pri orrakontoj, pri ŝtelistrakontoj aŭ pri amrakontoj. Trankvilon oni povis ja postuli. Sed, se iu faris tion tro ofte aŭ eĉ tro energie, sekvis tradraŝo, ĉar la rakontistoj insistis pri tio, posedi same tiom da raĵto sidi ĉi tie, kiom tiuj, kiuj volis havis sian pacon. Estas la bona rajto de ĉiu homo pasigi siajn noktojn kun rakontado, se li sentas la bezonon por tio. Se tio al alia ne plaĉas, li havas la rajton serĉi al si pli trankvilan lokon. Kiu ne povas kviete kaj trankvile dormi inter la tondrado de kanonoj, inter la pumpumpado de veturiloj, inter la kraĉospiroj de aŭtoj, inter la pelmelo de homoj alvenantaj, forirantaj, ridantaj, kantantaj, babilantaj ka insultantaj, ne vojaĝu. Tiu ne loĝu en hoteloj.
„Ĉu vi konas la historion pri la Mino de l' Verda Akvo en New Mexico?“ demandis Howard. „Tiun vi certe ne konas. Sed mi konas Harry Tilton , kiu ĉeestis kaj de kiu mi eksciis la historion. Jen bando el kvindek viroj ekiris por serĉi oron. Ili ne iris tute blindaj. Jen malnova onidiro, ke en valo estu riĉa oromino, kiu estis trovita de la malnovaj meksikanoj kaj ekspluatita kaj kiun pli malfrue la hispanoj forprenis de ili, post kiam oni devigis la indiĝenojn per teruraj torturadoj, per elŝirado de la langoj, per ekborado de la kapo, kaj per pliaj tiaj kristanaj ampruvoj perfidi al ili la lokon de la mino.
Proksime ĉe la mino estis tuta malgranda lago, kiu kuŝis en rokolito. Kaj la akvo de lageto estis verda kiel smeraldo. Tial oni nomis la minon La Mina del Agua Verde, La Mino de l' Verda Akvo. Estis nekutime riĉa mino. La oro etendiĝis pura en dikaj vejnoj. Oni devis ĝin simple nur forpreni.
Sed la indiĝenoj estis kroĉintaj malbenon al la mino. Tiel asertis tion la hispanoj, ĉar ĉiuj hispanoj, kiuj havis kontakton al la mino, rapide mordis la polvon. Kelkaj pro serpentmordoj, aliaj per febro, aliaj per teruaj haŭtmalsanoj aŭ per malsanoj, kies kaŭzo neniu povis klarigi. Kaj iutage la mino estis malaperinta. Neniu homo plu videblis, kiu tiutempe estis ĉe la mino.
Kiam la sendaĵoj ne plu venis kaj ankaŭ ne alvenis plu raportoj, la hispanoj sendis ekspedicion al la mino. Kvankam la mino estis ekzakte desegnita en la mapojn, kaj kvankam oni povis sufiĉe longe sekvi la vojon, la mino ne plu troveblis. Sed estis tiom facile difini ĝian situon. Jen la tri krutaj montpintoj, kiuj ĉiuj devas troviĝi en linio, ĉar tiukaze oni estas sur la ĝusta vojo, kaj se kvara montpinto, kies formo estas tre atentofrapa, ekmontriĝas kaj staras en certa angulo al la linio, jen oni estas tiom proksime al la mino, ke oni ne plu povas mistrafi ĝin. Sed kvankam oni serĉis dum monatoj, oni trovis nek la minon, nek la rokolagon. Tio estis en la jaro 1762. Tiu riĉa mino neniam perdiĝis en la memoro de tiuj, kiuj interesiĝas pri orominoj.
Kiam la usonanoj anektis Nov-Meksikon, tuj denove viroj ekmarŝis por serĉi tiun minon. Multaj ne revenis. Kaj tiuj, kiuj revenis estis preskaŭ-idiotoj pro la vana serĉado kaj la halucinoj, kiujn ili havis pro la vagado en tiu rokovalo.
Estis tiam meze de la okdekaj jaroj, mi supozas ke estis en la jaro 1886, ke denove iuj homoj ekiris por serĉi oron, ĝuste tiuj dekkvin viroj. Ili havis duplikatojn de la malnovaj raportoj kaj kopiojn de la malnovaj hispanaj mapoj. Tio pri la kvar montpintoj estis ja tiom simpla. Sed ili kiel ajn ofte kaj kiel ajn precize povis uzi la montpintojn kiel celdirekton, tamen de la mino estis videbla nenio. Ili fosis kaj eksplodigis rokojn tie kaj tie, sed montriĝis eĉ ne spureto. Ili laboris kiel kolonoj, ĉiu kolono triope, por povi rasti pli grandajn ĉirkaŭaĵojn. Iliaj nutraĵoj fariĝis pli kaj pli malmultaj, sed la viroj ne rezignis.
Iam malfrue posttagmeze kolono preparis sian vespermanĝon. La fajro brulis, sed la kafo ne kuireblis, ĉar la vento, kiu fridetigis la kruĉon, estis tro forta. Tial iu komencis meti la fajron pli profunde en la teron. Kaj kiam li estis fosinta futon kaj duonan, li trovis oston. Li ĵetis la oston flanken sen rigardi ĝin pli precize, kaj ŝovis nun la fajron en la truon, post la farado de trablovaj kanaletoj.
Kiam la kolono tiam sidis ĉe la vespermanĝo, iu el ili hazarde prenis la oston en la manon kaj pentris per ĝi en la sablo. Tiam lia najbaro subite diris al li: 'Lasu min foje rigardi la oston.' Kaj post iom da tempo li diris: 'Tio estas brakosto de homo. Nu, de kie la osto estas?'
La viro, kiu estis fosinta la truon, diris nun, ke li puŝis sur ĝin ĉe la fosado kaj tiris la oston el la sablo.
'Tiukaze tie devas kuŝi la tuta skeleto, kiel venu sola brakosto ĝuste ĉi tien?' diris la viro pripenseme.
Tiam jam estis malhele. Ili vualis sin en siajn kovrilojn kaj sternis sin por dormi.
Sekvatage diris tiu, kiu trovis la brakoston, mi nomu lin Bill, ĉar mi ne scias lian nomon, jen do diris Bill: 'Tie, kie la brakosto estis devas esti la skeleto. Nun en la nokto venis al mi penso. Mi demandis min kiel la skeleto venis ĉi tien.
'Simple. Iu mortbatito, aŭ malsatmortulo', diris iu el ili.
'Tio kompreneble estas ebla', diris Bill al tio. Ĉi tie iradis ja multaj. Sed mi ne supozas, ke oni ĝuste ĉi tie mortbatis ilin, aŭ ke ili ĝuste ĉi tie malsatmortis. Envenis al mi nun la nura penso, ke la mino pro sabloŝtormo aŭ per tertremo aŭ per per montfalo aŭ per io simila estis ŝutkovrita. Kaj ĉar de la hispanoj neniu revenis, ili ĉe tio estis kunŝutkovritaj. Ili estis ŝutkovritaj en la proksimo de la mino. Kvankam tiu brakosto ankaŭ tute bone povas aparteni al iu, kiu serĉis ĉie tie antaŭ ni kaj mortis ĉi tie, sed tute same bone eblas, ke tiu ĉi brakosto apartenas al iu el la ŝutkovritaj hispanoj. Kaj se ĉi tie kuŝas lia brakosto, kuŝas ankaŭ tute proksime lia skeleto. Kaj se ni sekvas la skeleton, ni eble trovas ankaŭ la minon. Mi pensas, ke ni foje fosu ĉi tie ĉe la fajrotruo.'
Ili fosis kaj trovis efektive la ceterajn partojn de la skeleto, pecon post peco. Ili fosis plu en la cirklo kaj trovis duan skeleton. Ili fosis plu en la direkto de la dua skeleto kaj venis sur trian. Kaj tiel ili trovis la direkton, el kiu la montfalo aŭ tertremo venis. Ili sekvis al la vojo kaj elfosis ilojn, kaj fine ili malkovris orbulojn, kiu evidente estis disipitaj.
'Ni havas la minon. Kion fari nun?' diris Bill. 'Ni voku la aliajn', diris unu el ili.
'Ke vi estas azeno, mi sciis ĉiam, diris la tria. 'Sed, ke vi estas tia granda bovo, tion mi ne sciis. Ni bonkondute fermtenos la buŝon kaj diros nenion. Ni reiros kun la aliaj post kelkaj tagoj. Kaj post kelkaj semajonj ni triope denove venos solaj ĉi tien kaj ekspluatos la minon.'
Pri tio ankaŭ la triopo konsentis. Ili kunkolektis la malmultajn orbulojn kaj enpoŝigis ilin, por ke ili povu aĉeti bonan ekipaĵon por tio. Tiam ili zorgeme ree ŝutkovris ĉion. Sed antaŭ ol ili povis kovri ĉion, proksimiĝis alia kolono. La viroj de alia kolono misfide rigardis la fosadon, kaj tiam diris unu el ili: ' He, vi buboj, kion vi ludas ĉi tie? Ĉu vi volas deteni nin de la sankta meso?'
La triopo kontestis, ke ili trovis ion, kaj ke ili volis trompludi. Ekestis kverelo. Kaj kvazaŭ la aero estus forportita la paroladon de la unua kolono, en la sama horo ĉi tie kolektiĝis du pliaj kolonoj. La unua kolono kaj la dua, kiu surprizis la unuan, estis ĝuste ekde la momento pretaj interkonsentiĝi fari pakton, ĉe kiu la ceteraj tri kolonoj estis ekskludataj, kiam la du aliaj kolonoj ĉi tie preskaŭ samtempe alvenis.
Nun kompreneble la dua kolono tuj retiriĝis de la preskaŭpakto kaj kulpigis la unuan kolonon pri perfido. Unu el la viroj estis elsendita por voki ĉi tien ankaŭ la lastan kolonon. Kaj kiam ĝi estis alveninta, oni interkonsiliĝis. Oni decidis pendigi la tri membrojn de la unua kolono, pro la intencita defraŭdo.
La tri viroj estis pendigitaj. Neniu protestis, ĉar forfalis tri pretendataj partoj, kiuj nun estis dispartigendaj inter la restantaj dekdu viroj.
Tiam oni eklaboris kaj malfermis la minon. Estis efektive neelĉerpeble riĉa mino. Sed post kelke da tempo la nutraĵoj fariĝis tiom raraj, ke kvin viroj estis elsenditaj por alporti ilin.
Harry Tilton, kiu mem estis rakontinta la historion al mi, diris tiam, ke li estas kontenta pri tio, kio ĝis tiam fariĝis lia parto, kaj ke li volas formigri kun la kvin viroj, kiuj alportu la nutraĵojn. Li prenis sian parton kaj foriris. En la banko oni pagislini por tio dudekok mil dolarojn. Por la mono li aĉetis al si bienon, kie li setlis por ĉiam.
La kvin viroj, kiuj foriris por la nutraĵoj, aĉetis pakĉevalojn, pli bonajn ilojn, abundajn nutraĵojn, kaj registrigis sian rajton pri parto de la mino. Poste ili revenis.
Kiam ili alvenis la minon, ili trovis la kampadejon terenbruligita, kaj la postlasitajn virojn murditaj, aŭ pli ĝuste dirate, mortbatitaj de la indiĝenoj. La oro ne estis tuŝita. Se oni juĝas laŭ la spuroj, okazis terura batalo, en la tempo, kiam la viroj estis for por aĉeti nutraĵojn. La revenintaj viroj entombigis siajn mortigitajn kamaradojn kaj komencis plu labori en la mino.
Pasis nur tri aŭ kvar tagoj, jen la indiĝenoj revenis. Ili estis pli ol sesdek virojn fortaj. Ili tuj atakis ilin kaj mortigis nun ankoraŭ la restintajn virojn. Sed unu el tiuj viroj ne estis mortigita, sed nur tre grave vundita. Kiam li rekonsciiĝis, li rampadis antaŭen. Dum tagoj aŭ semajnoj. Li ne sciis tion. Fine trovis lin bienisto kaj kondukis lin hejmen. Li rakontis siajn travivaĵojn. Sed antaŭ ol li povis priskribi la lokon, kie ĉio ĉi okazis, li mortis je siaj vundoj.
La bienistoj de la regiono, kie la viro mortis, ekiris por trovi la orminon. Ili serĉis multajn semajnojn, sed ili ne trovis ĝin. Harry Tilton, kiu estis irinta al unu el la nordaj ŝtatoj, eksciis de la aferoj, kiuj okazis ĉi tie, nenion. Li ne plu zorgis sin pri tio, li vivis kontente en sia bieno kaj supozis ĉiujn siajn kamaradojn, kiuj fosis kun li, riĉaj aŭ bonstataj viroj, kiuj, akirinte sufiĉe da oro, vojaĝis al la oriento. Li mem estis silentema homo. Li parolis pri tio, ke li akiris sian monon per orfosado. Sed tio ne estis nekutima. Ĉar li ne troigis, sed, se li jam parolis pri sia orfosista tempo, nur tute normale kaj simple rakontis, tiu riĉa mino tute forgesiĝis.
Sed iom post iom la onidiro pli kaj pli konkretiĝis, ke Tilton akiris sian monon en malmultaj tagoj. Tion li ne kontestis. Kaj el tio oni konkludis, ke la loko, kie li estis fosinta la oron, devas havi riĉajn trezorojn. Pli kaj pli da fortunĉasantoj urĝigis lin ellabori planon, tiel ke oni povu retrovi la minon. Li fine vere faris tion. Sed intertempe pli ol tridek jaroj estis pasintaj. Lia memoro ne estis plu tiom bona. Mi formarŝis kun unu el la kolonoj, kiuj iris laŭ la plano.
Ni trovis ĉiujn ĉi lokojn, kiujn Tilton priskribis. Sed la minon mem ni ne trovis. Eble ĝi estis ŝutkovrita plian fojon pro montfalo aŭ per tertremo, aŭ la indiĝenoj forviŝis ĉiujn spurojn, kaj tiukaze ili faris tion tiom bone, ke troveblis nenio. Ili ne volis havi homojn en sia regiono; ĉar tia mino estus loginta centojn da homoj kaj la regiono estus ĵetita en tian tumulton, ke la vivo, kiun ili estis kutimigintaj vivi, estus fuŝita.
Ja, se oni povus trovi tian minon“, finis Howard sian rakonton, „ jen oni estus la gajninto. Sed pro tio oni eble serĉas dum sia tuta vivo kaj trovas nenion. Tio estas tiel kiel kun ĉiu alia negoco. Se oni trovas la ĝustan negocon kaj oni bonŝancas, oni havas sian orminon. Ĉiukaze, kvankam mi estas jam olda knabo, mi ĉiam denove partoprenas, se orofosado komenciĝas. Sed oni bezonas kapitalon, tiel, kiel por ĉiu alia afero.“
La historio, kiun Howard ĵus rakontis, entenis nenion, kio kuraĝigas, kaj nenion kio avertas onin. Estis kutima orfosista rakonto, sendube vera, sed tamen ĝi sonis fabeleca. Sed ĉiuj historioj, kiuj rakontas pri riĉaj gajnoj sonas fabelecaj. Por gajni oni devas riski ion. Kiu volas havi oron, devas serĉi ĝin. Kaj Dobbs decidis en tiu nokto serĉi oron, eĉ se li estus ekipita nur per poŝtranĉilo.
Nur unu demando estis, ununura demando restis, kiu ŝovis sin en sian planon. Ĉu li iru sola aŭ kun Curtin aŭ kun la olda Howard aŭ kun Curtin kaj Howard?
Rimarko: Beachcombers = strandovaguloj, do uloj, kiuj rastas la terenon por trovi iom da manĝo aŭ valoraĵojn
La tuta libro:
http://www.karapaco.de/u/B.Traven/trezoro.pdf

















