Ŝtelisto devas lerni legi kaj skribi
Emilio Calatayud
Ŝtelisto devas lerni legi kaj skribi
Juĝisto en suda Hispanio verdiktis ŝteliston al tio, ke li devas lerni legi kaj skribi. Oni faris antaŭ nelonge proceson kontraŭ la deksepjaraĝa, ĉar li estis ŝtelinta hundon. En la procedo la junulara juĝisto Emilio Calatayud malkovris, ke la junulo estas analfabeto, ĉar tiu ne povis trovi sian nomon en la plendoskribo. "Io tia en la 21-a jarcento ne plu akcepteblas", diris la juĝisto kaj verdiktis la junulon al tio almenaŭ duonon de jaro frekventi lingvokurson. Pro la plendo la juĝisto senkulpigis lin, ĉar montriĝis, ke tiu jam redonis la hundon.
La junulara juĝisto de Granada estas konata pro siaj nekutimaj verdiktoj. Junan perfortan delektinton, kiu al aliaj "draŝas en la fivizaĝon" li lasis purigi necesejojn de ŝtataj instancoj, por ke li, kiel diris la juĝisto, "havu la okazon ĉiam rigardi en la propran fivizaĝon." Alian junulon, kiu veturis motorciklon sen asekurpoliso kun aliaj junuloj, li lasis labori pli ol cent horojn en sekcio pri akcidentaj viktimoj kun handikaptitoj. Retpiratojn kaj kodorompistojn, kiuj faras grandajn damaĝojn al firmaoj, devas instrui samtempulojn pri informatiko. Emilio Calatayud lasas senti la deliktintojn la ampleksajn sekvojn de siaj agoj. Kaj li provas samtempe ekigi lernprocesojn - ne nur ĉe bagatelaj deliktoj. Emilio Calatayud estas ne nur la plej elstara, sed ankaŭ la plej sukcesa junulara juĝisto de Hispanio. Li ne lasas sola la junulojn post la verdikto, sed akompanas ilin dum jaroj, ĝis ili retrovas la socion kaj havas perspektivojn por la futuro. Ĉe tio li povas fidi la helpon de teamo el tridek psikologoj kaj socialaj laboristoj. En Granada oni nomas lin tial “Padrazo” – la grandan patron. Li atingis, ke pli ol sepdek procentoj de la junuloj, kiuj pro deliktoj devas trapasi tempon en fermitaj edukejoj, ne ree fariĝas recidivuloj.

