Cezar: Armeoj, aŭskultu la signalojn! prozpoemo

Cezar
Armeoj, aŭskultu la signalojn!
Helga havas pli ol kvindek jarojn,
sed tio ne povas malhelpi ŝin
ĝojokrie pafi sur la vizitantojn:
Per akvopistolo, kiun
infanaj geamikoj de Helga
ŝajne forgesis ĉe ŝi.
Tio ege plezurigas ŝin
pafi per dikaj akvoŝprucoj
al la surprizitaj gastoj,
ankaŭ al mi kaj al Donjo.
Ni unuamomente
tute ne komprenas,
pri kio temas,
antaŭ ol ni
vidas, de kie
la akvo devenas.
Ĉiuj ridas,
neniu ofendiĝas.
Helga rajtas fari tion,
ĉar la petolema Helga
ankorau estas kvazaŭ infano,
tion scias ja ĉiu.
Ĉu ŝi pafus ankaŭ sur homojn
per aŭtentika pistolo aŭ per fusilo?
Ŝi ĵetus teleron plena de nudeloj
al la kapo de tiu, kiu aŭdacus
esti impertinenta al ŝi.
Tion ŝi certe farus, ĉar
ŝi estas tre eksplodema
kaj tute ne obeema sen neceso...
Sed efektive pafi je homoj?
Ne, tion ŝi ne farus,
pri tio mi estas preskaŭ certa,
ŝi estas por tio tro bonkora.
Kompreneble ŝi ne sentus ĝojon,
se ŝi estus devigita pafi al homoj.
Kiel vera infano de l' eterna ĝojo,
ŝi volas ĉiam nur gajigi la aliajn.
Akvoŝprucpistolo estas por ŝi ludilo por ĝojigi aliajn,
tute ne armilo, ne ekzercilo por infanoj,
por ke tiuj iam poste murdu homojn.
Armeoj, aŭskultu la signalojn,
kiujn la akvoŝprucanta Helga
ridegante elsendas al vi!

