La aĝoj de la homo
La aĝoj de la homo
1)
Rabeno Ŝimeon Ben Eleazar
El la aramea: A. Nurak
Je la unua jaro homo similas reĝon kuŝantan en portlito, ĉiuj lin ĉirkaŭbrakas kaj kisas;
je la dua jaro, homo similas porkon, kiu baraktas en malpuraĵoj;
je la deka jaro homo saltadas kiel kapreolo;
je la dudeka jaro virhomo blekas kiel ĉevalo, vostumas kiel pavo kaj postulas inon:
kiam virhomo akiras edzinon, li similas azenon;
kiam homo akiris idojn, tiu fariĝas aŭdaca kiel hundo, por havigi al ili panon kaj la porvivon;
fine, maljuniĝinte, la homoi similas simion...
(2)
Raymond Schwartz
El: „La stranga butiko“
En supra ĉambro, lulo... lulo...
Anĝele dormas la etulo:
Etaĝo.
Sed baldaŭ li el dorm' sin ŝiras:
Kaj pri la bela mondo miras.
Miraĝo.
Jam ne plu side li tamburas,
Sed tra la dom' esplore kuras:
Kuraĝo.
Kun vundoj li (kaj sen rubandoj)
Revenas el stratbubaj bandoj:
Bandaĝo.
Kaj baldaŭ sekvas li kun ĝojo
Knabinon ĉien sur la vojo.
Vojaĝo.
Al ŝi li donas sian nomon:
Por fondi kune novan domon:
Domaĝo.
Li tiam estas tre utila,
Fortika viro, kvankam vila:
Vilaĝo.
Kaj post rapida tempopaso
Postrestas nur senviva maso:
Masaĝo.
P.S.
Ni ne apliku al virino
Ĉi tiun viv- kaj rimo-saĝon,
Ĉar de l' komenco ĝis la fino
Ŝi ĉiam havas saman aĝon:
Avantaĝo.
Rimarko: Tiel trovita en „Juna amiko“, detajpita de Donjo & Cezar




