26.5.09

Cezar: Pluvokanto (poemo)

Laffy4k: Rain (pluvo)

Cezar

Pluvokanto


Jen pluvas kaj pluvas
sur birdojn de l' val'.
Ni sidas tre seke
gasteje en hal'.

Ja pluvas kaj pluvas,
malsekas la voj'.
Ni sidas fenestre
kaj ridas pro ĝoj'.

Plu pluvas, plu pluvas,
pluvegas eĉ sen fin'.
Kaj se ĝi ne finiĝas,
ni plu rigardas ĝin.