10.7.09




Cezar


Dependecoj



Se ne ekzistus plu la valoj,
montoj mankus, akvofaloj.
Pro tio mi la montojn ŝatas
kaj la valojn ja ne hatas.

Se ne estus blasfemio
ne ekzistus plu eĉ dio,
eĉ ne preĝejo plu ekzistus,
kiu kontraŭ Marks rezistus.