8.7.09

festgottesdienst in friedrichroda

Klaus - Dieter Untch

"Mia paĉjo estas eksterlandano sen barbo"

En la erao de la paragrafoj por ordo kaj kontrolo por la prospero de la demokrata libero super la civilizitaj civitanoj, troviĝas interne de la Eŭropa Unio lando, kiu instigas tian bonkoran homon kiel min al tio enmeze de la pelmelo de burokrataj puberecaj fazoj, rezigni pri mia patreco aŭ naskigi anonime miajn estontecajn infanojn. En tia privilegiita lando mi pasigas ĝuste miajn plej feliĉajn jarojn, ne nur kiel muzikisto, sed antaŭ ĉio kiel familia patro. La avantaĝoj de mia profesio ebligas al mi ĉeokazajn koncertvojaĝojn ekstere de la gardantaj landolimoj. Tiujn vojaĝojn mi devas danki antaŭi ĉio al la fakto, ke mia bona famo tre antaŭiras al la rekomenca reputacio de mia elektita loĝlando Rumanio. Intertempe nia kvinjara filino Izabela tiom bone akordiĝis en la familian vivon, ke ŝi meritus ŝin pli ol nur tute pravigite, akompani min dum miaj vojaĝoj. Kompreneble nin akompanu ankaŭ ŝia panjo, ĉar ŝi estas rilate la edukadon de mia filino mia absoluta instumastrino.

Sed nun ni do bezonis unue pasporton por mia filino Izabela por povi legale vojaĝi en la landon de la neŭtralaj ebloj, kiu ne apartenas al la EU, kaj tial nomiĝas nur Svisio. Tion ni decidis je lundo en solena familia kunsido. Plenaj de atendoj ni enpaŝis marde la pasportoficejon je la naŭa, por kiel eble plej rapide fari la necesan por tiu afero. Ni ja ne volis riski ion rilate la flugon, kiu tamen komenciĝus nur post kelkaj semajnoj. Ĉe la giĉeto akceptis nin la severa rigardo de certe korekta oficistino: „Kiun deziron vi havas?!“
„Ni volas skribe peti pasporton por nia filino.“
„ Por pasportoj estas malfermite nur ekde la dekdua - bonvolu reveni pli poste."

Ni revenis horon pli poste je la dektria, kiam ni perpleksigate konstatis, ke la giĉeto estas malfermita. Je la fenestreto de la giĉeto atentigo videblis, kiun ni certe pretervidis: „Por pasportoj malfermite - ĝis la dektria.“

Sekvatage ni atendis je tagmezo plene koncentriĝante la salutkomenton de la tiel korekta oficistino. La severa rigardo anoncis nenion promesplenan: „Unue vi devas pagi en la impoŝtoficejo kaj poste ĉe nia komercbanko la necesajn kotizojn por la pasporto. Tiam vi bezonos kopion de la geedziĝa certifikaĵo, krome identigilojn de la gepatroj – de notario skribe atestita. Ĝis revido. Bonvolu, la sekvanta!“
Ĉar en vero la plej bona el ĉiuj edzinoj staris ĉe la giĉeto, kaj mi post ŝia dorso serĉis diskretan protekton kontraŭ la severaj rigardoj de la oficistino, mi estis ja la sekvanta. „ Bonan tagon, mi estas la edzo de la ino antaŭ mi, se ni sukcesos pri tio post kvindek minutoj fini la necesajn aferojn, ĉu tiam eventuale eblos, ke...?!“
„Ne disipu la valorplenan tempon de miaj klientoj - la sekvan, bonvolu!“ Kiam mi jam heroe volis protesti, mia edzino energioplene fortiris min de la danĝera fronto de streĉita kunpuŝiga kurso, kie mi ĝuste troviĝis.
„Sed tiel ni neniam sukcesos", mi balbutis.
„Forgesu tion, venu, ni unue plenumu la postulaĵojn por la paperoj.“
Tagon pli poste, ĵaŭde ni bonŝance jam kunhavigis ĉion postulitan kaj komplikitan ĝustatempe ĝis la dekdua. Perpleksigate ni ree trovis nur la fermitan giĉeton. Sur ĝi estis nun ŝildo: Ĵaŭde de la naŭa ĝis la deka fermite por vojaĝpasportoj. Vendrede libertempo. Ekde lundo dek tagojn forpermeso. “

„Nu, grandioze - sed kiel nun plu?" Mi ĵus komencis serĉi panike elirvojon por povi tiel daŭrigi plu miajn plej bonŝancajn jarojn?!, kiam atingis min la eĥo de mia pli bona duono. Rezigne mi proponis sekvi la indikon de la ŝildo: "Nu, ni do simple dek tagojn forpermesu!“

Ripoziĝinte ni staris dek tagojn poste ree ĉe la giĉeto. Ĝustatempe je la dekdua ni volis esti la unuaj klientoj. Ni ja ne estis la unuaj, sed la solaj. Super la giĉeto legeblis nun nova ŝildo: „Por vojaĝpasportoj: Lunde ĝis vendrede, de la naŭa ĝis la deksepa horoj , plej afable malfermite. “
Ni ree estis perpleksigitaj. El la giĉeto rigardis nin tute afable nova, linda vizaĝo. Nia perplekseco duobliĝis. „Kion vi deziras?!"
Mi elpaŝis el la ombro de mia edzino. „Pasporton por nia filino“, ni respondis ambaŭ kvazaŭ en ĥoro.
„Tre bone, vi bezonas unue...“
„Ni jam ĉion kunhavas“, ni reagis denove en kutimiginta spontaneco.
„Eĉ mian filinon“, mi aldonis tre ĝentile: „Via kolegino havis...“
„ Sensencaĵo, ne estas plu kolegino", ŝi interrompis nin kaj kontrolis niajn paperojn, „ŝi trovis en Hispanio novan profesion ĉe frambobieno. Oni elĵetis ŝin de ĉi tie.“
„Ho, tio iras ja rapide rilate la kuniĝon de Eŭropo, mi konstatis ĝojigite.
„Ne tro haste“, interrompis nin la afabla oficistino: "Ni havas EU-problemon, vi estas eksterlandano.“
„Jes ja, mi estas germano, ĉu tio estas problemo?“
„Ne nepre, sed ni bezonas de la notario certifikaĵon, ke vi kiel eksterlanda patro konsentas la vojaĝon."
„Jes ja, sed ni estas ja nun en la Eŭropa Unio."
„Kiam vi fariĝis patro, ni ankoraŭ ne estis membro de la EU."
„Ĉu tio eble estas mia kulpo?"
„Ĉu estas mia kulpo, ke vi fariĝis patro kiel eksterlandano kaj ekstere de la EU?“ Ŝi rigardis ankoraŭ afable al mi.
Mi kapitulaciis: "En ordo - ni iros tuj al la notario!"

Kelkajn minutojn poste ĉe la notario. Ruza juna ulo, perfekte aspektanta laŭstile, parolis al mi: „Kion vi deziras!?“
„Mi bezonas pasporton por mia infano.“ Lerte mi provis kaŝi mian nervozecon.
„Ho ve, mi tre bedaŭras tion; ĉi tie vi malĝustas, la pasportoficejo estas nur kelkajn minutojn for de ĉi tie.“
„Ho ve, pardonon - mi celas diri - ke mi ĵus venas de la pasportoficejo, mi bezonas de vi ateston, ke mi kiel patro de la infano...“
„Ĉio en ordo, nun vi estas ĝusta ĉi tie, ĉu vi havas la ateston pri via patreco?“
„Por kio patrecan certifikaĵon?" Mi estis eksplodonta.
„Bonvolu trankviliĝi. Ni estas nun ano de la EU, kaj tial nun ĉio severe reguligendas. Tiuj el Bruselo estigas enorman premon.“
"Sed ĉi tie estas mia filino – momenton“ mi vokas preskaŭ panike en la atendokoridoron. „Izabela - venu al paĉjo! “
Izabela aperas tute obeeme kaj tute senkulpa pri la tuta afero.
„Jen, mia filino similas al mi tute laŭvizaĝe. Por kio mi bezonas ateston por mia patreco?“
„Nu, tio estas la nova regulo, la devizo: sekura esta sekura.“
Mi kriis pro helpo. Mia edzino aperis, solidarece mishumurigite: „Kie brulas?“
Mia voĉo faris salton: „Diru al la sinjoro notario, ke mi estas la patro de tiu infano, vi estas mia ĉefatestanto!“
„Ne spektaklu antaŭ via filino, mi petas...“
„Rigardu, junulo...“ mi kriis al la notario: „ mi estas la patro - kun aŭ sen EU!“
„Se vi ne tuj finas tiun tonon, mi vokas la policon – kun aŭ sen EU!“ ,moke repikumis la notario.
„Haltu - momenton - tio estas miskompreno“, atakis la plej bona el ĉiuj edzinoj. „Ĉi tie estas la naskiĝdokumento de nia filino.“ Ŝi jam tiom ofte savis mian vivon. Ĉifoje ankaŭ mian honoron. „Nu, kial ne tuj tiel, nu do, jen ni ja klarigis la aferon: vi estas ja eksterlandano,ĉu?“
„Ne nomu min eksterlandanon, mi estas nur homo kaj samtempe la patro de tiu ĉi infano kaj mi estas ĉi tie, ĉar...“
„ Jam en ordo, tion ni enordigos,“ trankviligis min la notario. La situacio ŝajne malakriĝis.
„Bonvolu - vian identigilon!“ Mi transdonis mian identigilon.
„Ve, sur la foto vi estas barbulo" rimarkis la notario.
Mi klarigis tion: „ Jes, estas malnova foto, antaŭ mia edzeco, tiam mi ankoraŭ estis barbaro, nun mi estas honorinda civitano de la EU kaj tute amplena familia patro. Mi razas min regule, ĉu tio estas problemo?“
„Por mi ne, sed por via certifikaĵo, vi unue devas kreskigi la barbon kaj reveni post kelkaj semajnoj. Mi nun ne povas doni al vi ateston. Komprenu, la EU postulas tion."

Mia kapitulacio atingis sian kulminon. Ĝis la arbo estos kreskinta, mi delonge vojaĝos de koncerto al koncerto. Sen filino Izabela. Ke mia pasporto senvaliĝis, tio dum la vojaĝo ne ludis rolon. Nur miajn koncertojn oni volis nuligi, se mi ne razus mian barbon - pro la foto sur la afiŝoj, kie mi tiom fidinda kaj ŝerculeme ridetas sen barbo. Ne pro la Eŭrpoa Unio. Kapitulacioj de tia speco apartenas pli kaj pli al mia ĉiutaga vivo, por esti sukcesa, kaj tial mi lasis razi mian barbon.

Se oni demandas mian filinon, kiu estas ŝia paĉjo, ŝi respondas tute fiere kaj rapide kiel fulmo: „Mia paĉjo estas eksterlandano sen barbo!“


Rimarkoj: La teksto de Klaus - Dieter Untch, jen sur la foto, estas pruvo, ke la libro de B.Traven estas plu tre aktuala, komparu al ĉapitro 11 de B.Traven: La Mortula Ŝipo

Mi trovis la tekston ĉe ipernitiano Klaus Dieter Untch.