Troigita bredado de la hispanaj habsburgoj

Troigita bredado
La grandaj reĝofamilioj dum jarcentoj geeziĝis nur inter si, por teni pura sian sangon - kaj kelkaj el ili pelis sin per tio en la pereon. Genetikistoj la unuan fojon pli severe ekzamenadis la genealogion de la hispanaj habsburgoj, kiuj en la deksesa kaj deksepa jarcentoj regis mondoregnon, kaj la genetikistoj ekkonis klarajn simptomojn de endogamio. La portretoj de la kortegaj pentristoj montras, kiel degeneris la habsburgoj dum dekses generacioj: Ilia malsupra makzelo kreskis ekstreme, ekestis la karakteriza "habsburga vizaĝo" kun antaŭstaranta mentono kaj ŝvelinta malsupra lipo. Ilia lasta unue naskita filo, Karlo II. , nomata "El Hechizado" (la ensorĉito), estis malgranda, korpe kaj anime malforta, suferis je rompiĝemaj ostoj, havis digestajn problemojn kaj antaŭtempajn semeljakuladojn. Nun la esploristoj ĉe li diagnozis heredajn ĝenojn de la hormono- kaj de la acido-bazo- rilatoj. Li mortis en la jaro 1700 spite al du geedzecoj sen infanoj.
tradukita de Donjo & Cezar
el PM 08/ 2009

