30.4.09

Kugloj & kubo

arto en ĝardenofotis Cezar

29.4.09

Ŝtelisto devas lerni legi kaj skribi

Emilio Calatayud

Ŝtelisto devas lerni legi kaj skribi

Juĝisto en suda Hispanio verdiktis ŝteliston al tio, ke li devas lerni legi kaj skribi. Oni faris antaŭ nelonge proceson kontraŭ la deksepjaraĝa, ĉar li estis ŝtelinta hundon. En la procedo la junulara juĝisto Emilio Calatayud malkovris, ke la junulo estas analfabeto, ĉar tiu ne povis trovi sian nomon en la plendoskribo. "Io tia en la 21-a jarcento ne plu akcepteblas", diris la juĝisto kaj verdiktis la junulon al tio almenaŭ duonon de jaro frekventi lingvokurson. Pro la plendo la juĝisto senkulpigis lin, ĉar montriĝis, ke tiu jam redonis la hundon.
La junulara juĝisto de Granada estas konata pro siaj nekutimaj verdiktoj. Junan perfortan delektinton, kiu al aliaj "draŝas en la fivizaĝon" li lasis purigi necesejojn de ŝtataj instancoj, por ke li, kiel diris la juĝisto, "havu la okazon ĉiam rigardi en la propran fivizaĝon." Alian junulon, kiu veturis motorciklon sen asekurpoliso kun aliaj junuloj, li lasis labori pli ol cent horojn en sekcio pri akcidentaj viktimoj kun handikaptitoj. Retpiratojn kaj kodorompistojn, kiuj faras grandajn damaĝojn al firmaoj, devas instrui samtempulojn pri informatiko. Emilio Calatayud lasas senti la deliktintojn la ampleksajn sekvojn de siaj agoj. Kaj li provas samtempe ekigi lernprocesojn - ne nur ĉe bagatelaj deliktoj. Emilio Calatayud estas ne nur la plej elstara, sed ankaŭ la plej sukcesa junulara juĝisto de Hispanio. Li ne lasas sola la junulojn post la verdikto, sed akompanas ilin dum jaroj, ĝis ili retrovas la socion kaj havas perspektivojn por la futuro. Ĉe tio li povas fidi la helpon de teamo el tridek psikologoj kaj socialaj laboristoj. En Granada oni nomas lin tial “Padrazo” – la grandan patron. Li atingis, ke pli ol sepdek procentoj de la junuloj, kiuj pro deliktoj devas trapasi tempon en fermitaj edukejoj, ne ree fariĝas recidivuloj.

Procul Harum: Eĉ iom pli pala (A whiter shade of pale)




Procul Harum


(A whiter shade of pale)

Eĉ iom pli pala


Ni dancis hopante simplan fandangon, faris gimnastikajn radojn tra la koridoro. Mi sentis min kvazaŭ marmalsana. La amaso kriis al pli da tio. Kaj la ĉambro zumadis pli profunde, kiam la plafono naĝis for, kaj kiam ni vokis pro plia koktelo. La kelnero alportis pladon.

Kaj tiel estis pli malfrue, kiam la muelisto rakontis sian historion, ke ŝia vizaĝo, kiu unue estis nur fantomeca, paliĝis eĉ iom pli.

Ŝi diris: "Ne estas kaŭzo por tio, kaj la vero estas simple rigardebla". Sed mi trafoliumis haste miajn ludkartojn, ne volus, ke ŝi estu unu el la dekses vestalaj diinoj, kiuj foriris borden, kaj kvankam miaj okuloj estis malfermaj, ili same povintus esti fermitaj.

Kaj tiel estis pli malfrue, kiam la muelisto rakontis sian historion, ke ŝia vizaĝo, kiu unue estis nur fantomeca, paliĝis eĉ iom pli.

Kaj tiel estis pli malfrue...


Tradukis Cezar por Mike.


Rimarkoj:
Mi ne rimis la tekston, sed aranĝis ĝi
n kvazaŭ kiel rakonteton. Mi ne asertas, ke mia traduko estas la nure ebla laŭ enhavo, sed mi konscias, ke la teksto estas tre diverse tradukebla. Ekz. "ni skipped the light" povas esti ankaŭ: Ni forŝaltis la lumon... ktp... estas ja klare, ke tio estas psikedelia teksto, do teksto, kiu estu pli sentata ol tute komprenata. Do, mi tradukis fakte mian sentatan version. La kanto estas unu el miaj plej ŝatataj, ĝi akompanas min nun jam jardekojn, kaj ĝi revokas en mi ĉiam la saman melankolion, la saman senesperon, la honestan senton, ke mi estas tute sola en la mondo, kaj spite al ĉiuj miaj penoj kaj tiuj de aliaj ĉiam reĵetita nur al mi mem. Tiu sento estas parto de mia vivo.

Procul Harum


"A Whiter Shade Of Pale"


We skipped the light fandango
Turned cartwheels 'cross the floor
I was feeling kind of seasick
The crowd called out for more
And the room was hummin' harder
As the ceiling flew away
When we called out for another drink
The waiter brought a tray

And so it was later
As the miller told his tale
That her face at first just ghostly
Turned a whiter shade of pale.

She said: "There is no reason,
And the truth is plain to see."
But I wander through my playin' cards
Would not let her be
One of sixteen vestal virgins
Who were leaving for the coast
And although my eyes were open
They might just as well been closed

And so it was later
As the miller told his tale
That her face at first just ghostly
Turned a whiter shade of pale.
A whiter shade of pale

And so it was later...

28.4.09

Panjo & filo

fotis Cezar

Vortoj vivas




Gerhard Hauptmann, Dresdeno, hotelo Bellevue, je la 23-a de januaro en la jaro 1942:

"Vortoj ne estu komprenataj en limigita pedanta senco, sed oni devas kompreni ilin kun la tuta ĉirkaŭejo de iliaj signifebloj. Ne estas unuflanka firmigo de ilia senco. Ili estas pli ol tio: ili estas vivantaj organismoj, kiuj plu kreskas kaj dum la uzado plu- kaj aliformigas sin."

27.4.09

Printempa herbejo -foto de Cezar

fotis Cezar

Stanislav Schulhof: Sovaĝa kanto (poemo)





"Gruoj", de Werner Schinko


Stanislav Schulhof

Sovaĝa kanto



Foje en aŭtuno, kiam birda aro
sin pretigis flugi trans la maro,
kiam en la parko velkis lasta flor',
tiam ankaŭ mia kanto bela, juna,
eksopiris je la lando varma, suna
kaj kun birda svarmo flugos de mi for.

La printempo venis en sekvinta jaro
kaj de sud' kun birda petolema aro,
venis ankaŭ mia forfluginta kant';
mi ĝin kompreneble logis, kapti penis,
sed la sovaĝulo min jam ne komprenis
kaj sin al mi kaŝis ie en lekant'.

Tial, se vi kanton mian koni volas,
serĉu en natur' ĝin kie vivo bolas,
sed ne en la libroj, ie sur paper';
inter papilioj, floroj, muŝoj ĉarmaj;
sur herbejo verda, en radioj varmaj
mia kant' petolas ie sur la ter'.

Mi ne scias kie vi ĝin serĉi devas,
kie ĝi sin kaŝas, kie nune revas,
aŭ ĉu je vi ridas ie en sekret';
eble ĝi fariĝis bonodora floro
kaj ĵus hejmen portas ĝin sur juna koro
iu sopiranta, bela knabinet'.


PS: El "Aŭtunaj floroj"

Laotse: Tao Te King ĉapitro 38




Laotse


Tao Te King


38

Kiu alte estimas la VIVON,
scias nenion pri la VIVO;
tial li havas VIVON.
Kiu ne alte estimas la VIVON,
provas ne perdi la VIVON;
tial li ne havas VIVON.
Kiu tre estimas la VIVON,
ne agas kaj ne havas intencojn.
Kiu ne alte estimas la VIVON
agas kaj havas intencojn.
Kiu tre estimas la amon, agas, sed ne havas intencojn.
Kiu tre estimas la JUSTECON, agas kaj havas intencojn.
Kiu tre estimas la MORON
faras zigzagajn gestojn per la brakoj
se ne iu rediras ion al li,
kaj alvenigas lin.
Tial: Se la SENCO estas perdita, jen la VIVO.
Se la VIVO estas perdita, jen la amo.
Se la amo estas perdita jen la justeco.
Se la justeco estas perdita, jen la moro.
La moro estas la fido kaj ls mizero de l' kredo
kaj la komenco de l' konfuziĝo.
Antaŭsciado estas la ŝajno de l' SENCO
kaj la komenco de malsaĝeco.
Tial la vera viro restadas ĉe la pleno
kaj ne ĉe la mizera bezono.
Li loĝas en la estado kaj ne en la ŝajno.
Li ignoras la alion kaj tenas sin al ĉi tio.

tradukis Cezar

26.4.09

Stanislav Schulhof: Desperanto (1911)





Stanislav Schulhof
(1864- 1919)


Desperanto

Dolĉe sonas via nomo,
ho Espero! nia bela vorto!
En la nokto plena je sopiro
vi, Espero, estas eliksiro,
sed nur eliksiro sen la forto.

Kontraŭ ĉio estas vi rimedo,
kiel kontraŭ superakvo muro,
sed vi estas sabla bariero,
ĉiam disfalanta en aero,
sed ni kredas je vi sen murmuro.

Tre agrabla vere estas sonĝo,
ankaŭ sonĝo pri la estonteco,
pri senĉesa homa harmonio,
unu amo, unu familio,
- sukeraĵo por la infaneco.

Ni atendas vane tempon belan,
kiam regos sole via nomo.
En eterna monda karuselo
vi Espero restos ĉiam stelo,
ĉiam malproksima por la homo.

Eĉ se iam jena tempo venos
post jarmiloj, kaj post miliardo,
tiam ree homon batos homo,
sed li batos lin en via nomo -
ankaŭ kun la stelo sur standardo.

(1911)


PS: Kia profeta diro! Du mondmilitoj poste montras, kiom li pravis! (cez)

25.4.09

Ukraina popola rakonto: Bona afero, sed ne tre



(Ukraina popola rakonto)

Bona afero, sed ne tre

Hieraŭ mi renkontis sur la strato vilaĝanon, kaj ni interparolis kune dum longa momento. Li rakontis al mi, ke li iam iris al Poltava. Mi lin demandis:
- Kion vi faras tie?
- Mi aĉetis sakon da pizoj - li respondis.
- Bona afero! - mi diris.
- Jes, bona, sed ne tre.
- Kial?
- Ĉar tiun tagon en Poltava mi vizitis kelkajn drinkejojn, kaj kiam mi revenis, mi estis iom ebria kaj falis sur la strato kun mia sako. La pizoj disruliĝis sur la tero.
- Malbona afero!
- Jes, malbona, sed ne tre.
- Kial?
- Ĉar ne ĉiuj pizoj falis el la sako, kaj mi plantis la restantajn pizojn en mia ĝardeno kaj ili bone kreskis.
- Bona afero!
- Jes, bona, sed ne tre.
- Kial?
- Ĉar la porko de nia najbaro iam enkuris la ĝardenon kaj difektis la tutan plantaĵon.
- Malbona afero!
- Jes, malbona, sed ne tre.
- Kial?
- Ĉar, preninte mian tranĉilon, mi mortigis la porkon kaj el ĝia karno faris bonan ŝinkon, porkaĵon kaj kolbasojn.
- Bona afero!
- Jes, bona, sed ne tre.
- Kial?
- Ĉar iun tagon la hundo de l' vilaĝa pastro enkuris mian domon, saltis en la kuirejon kaj formanĝis la ŝinkon, la porkaĵon kaj la kolbasojn.
- Malbona afero!
- Jes, malbona, sed ne tre.
- Kial?
- Ĉar mi prenis denove mian tranĉilon kaj mi mortigis la hundon. El ĝia felo mi faris belan pelton. bonan mantelon por mia edzino.
- Bona afero!
- Jes, bona, sed ne tre.
- Kial?
- Ĉar postan dimanĉon mia edzino iris al al preĝejo, kaĵ tie la pastro vidis ŝian pelton, rekonis la felon de sia hundo kaj forprenis la pelton de mia edzino.
- Malbona afero!
- Jes, malbona, sed ne tre.
- Kial?
- Ĉar mi iris plendi al la juĝisto, kaj ĉe la tribunalo li kondamnis la pastron redoni la pelton al mia edzino.
- Bona afero!
- Jes, bona, sed ne tre.
- Kial?
Ĉar por gajni la proceson, mi devis fari donacon al la juĝisto, kaj mi donis al li mian bovinon.
- Malbona afero!
- Jes, malbona, sed ne tre.
- Kial?
- Ĉar mia bovino estis tre malsana, kaj post unu semajno ŝi mortis en la bovinejo de la sinjoro juĝisto.


(Edmond Privat, Kursa Lernolibro, 4-a eldono, Berlino, Esperanto-Verlag, 1922, p. 49-51)

24.4.09

Rulseĝoj - per la forto de pensoj


Matteo Matteucci

Rulseĝoj - per la forto de pensoj

Rulseĝon, kiu povas esti stirata en fermitaj ejoj nur kun la helpo de pensoj, estis evoluata de italaj esploristoj en la politekniko Milano sub la respondeco de Matteo Matteucci. Por tio oni fiksigas je la kapo de la rulseĝveturigisto elektrodojn, kiuj mezuras liajn cerbokurenton. Ekrano montras ĉiujn lokojn, kiuj alirebalas. Se la handikaptito koncentras sia atenton al unu el tiuj lokoj, tradukas speciala sotftvaro por artifika inteligenteco la cerbokurentojn en mekanikajn movojn, kiuj kondukas la rulseĝon en la celon. Malhelpaĵojn perceptas la veturilo per du laserradioj kaj kamerao.
Intertempe la sciencisto jam laboras je versio, kiu uzeblas ankaŭ sub libera ĉielo. Se la la rulseĝo efektive estos produktata serie, li kostus laŭ takso de Matteucci ĉirkaŭ dek procentojn pli ol kutimaj motorizitaj rulseĝoj, kiuj aĉeteblas ekde proksimume 3 mil eŭroj.

tradukis Cezar laŭ "Bildoj de la scienco" 5/2009

23.4.09

Survival of the fittest - Transvivado de la plej adaptiĝintoj




Survival of the fittest - Transvivado de la plej adaptiĝintoj

Apenaŭ iu alia formulado de Charles Darvino sekvigis tiom da miskomprenoj kiel "survival of the fittest". Darvin opiniis per tio, ke transvivas en la evoluado tiuj kaj havas idaron, kiuj estas plej bone adaptiĝintaj al la naturmedio. Laŭvorte tradukite la esprimo signifas: "Transvivado de la plej adaptiĝintoj". La socialdarvinistoj faris el tio: "Nur la plej forta transvivas." Ili konkludis eĉ "rajton de la pli forta" el tio. Ankaŭ nun plu fantomas en multaj kapoj la imago de forto kiel celo de la evoluo. Sed la kaŭzo estas antaŭ ĉio alia tradukeraro. La adjektivo 'fit' signifas nun en la germana "perfekte trejnita". En la 19-a jarcento oni komprenis la vorton 'fit' kiel 'adaptiĝinta' aŭ 'taŭga', ankaŭ oportuna, kiel ekz. en oportuna ŝuo.

tradukis Donjo & Cezar laŭ la gazeto "Bildo de la scienco" 5/2009

22.4.09

Cezar: Socitavolo kun limigita respondeco




Cezar


Socitavolo kun limigita respondeco

(tre libere laŭ legantoletero de la gazeto PM
marto 2009, p.20)

Mortas la honorinda komercisto,
vivu la manaĝero sen respondeco!
Laŭdata estu la senanima kaj fi-karaktera
poŝkalkulisto de nombroj,
kies ununura rilato al sia entrepreno
estas la bankkonto propra.
Vampiroj, kiuj matene pelas
hotelon en la abismon
tagmeze borinsulon por nafto
kaj vespere ruboforigan societon
de grandega komunumo.
Uloj, kiuj por tio eĉ lasas festi sin
de siaj akciuloj kvazaŭ popgigantoj.
Manaĝeroj, kiuj estas mezurataj
je siaj senmezure grandaj salajroj,
kaj kiuj pro tio kompreneble mem difinas
sin laŭ tiuj.
Dume la honorinda ekstermoda kapitalisto
malfermis en tempo de krizo
foje eĉ la propran ebonkesteton
por savi sia entreprenon,
diras la nunaj manaĝeroj rikane nur ĝis al ĝi,
priservas sin ankoraŭfoje rapide
en la entreprena kaso kaj turnas sin
al novaj monneniigaj aventuroj -
ĉar ili vivas en socitavolo kun limigita respondeco -
por kapitalistoj, manaĝeroj, ĉefoj ĉiuspecaj -
kaj ne estas nur la gestultuloj, kiu faras por ili
la laboron, ekzemple kiel kasistino
en supermarketo, kiu jam perdas
sian laboron, se kalumnianto
nur asertis, ke 1 eŭro kaj kelkaj cendoj
en ŝia kaso en certa tago laŭdire mankis.

20.4.09

Joseph v. Eichendorff: La gaja migranto / Der frohe Wandersmann,tradukis L.L. Zamenhof




Josefo de Kverkovilaĝo
(Joseph von Eichendorff)


La gaja migranto

Se donas Di' al vi favoron,
Li sendas for vin el la dom'
Por montri sian mirlaboron,
La belan mondon, al la hom'.

De l' montoj riveretoj fluas,
Alaŭdoj kantas super mi,
Mi ankaŭ gajan kanton bruas
Al la tutmonda harmoni'.

Al Dio fidas mi kun ĝojo:
Li zorgas pri la tuta ter',
Li ankaŭ min sur mia vojo
Eterne gardos de danĝer'.

Trad. de Hemza = L.L. Zamenhof (1891)

Jen notfolio, el tia L.L. Zamenhof verŝajne tradukis, pro la nur tri strofoj.
Kaj
bela svingeca-versio.


Joseph von Eichendorff, 1788-1857


Der frohe Wandersmannn

Wem Gott will rechte Gunst erweisen,
Den schickt er in die weite Welt,
Dem will er seine Wunder weisen
In Berg und Wald und Strom und Feld.

Die Trägen die zu Hause liegen,
Erquicket nicht das Morgenrot,
Sie wissen nur von Kinderwiegen,
Von Sorgen, Last und Not um Brot.

Die Bächlein von den Bergen springen,
Die Lerchen schwirren hoch vor Lust,
Was soll ich nicht mit ihnen singen
Aus voller Kehl und frischer Brust?

Den lieben Gott laß ich nun walten,
Der Bächlein, Lerchen, Wald und Feld
Und Erd und Himmel will erhalten,
Hat auch mein Sach aufs best bestellt.