31.5.09
30.5.09
La aĝoj de la homo
La aĝoj de la homo
1)
Rabeno Ŝimeon Ben Eleazar
El la aramea: A. Nurak
Je la unua jaro homo similas reĝon kuŝantan en portlito, ĉiuj lin ĉirkaŭbrakas kaj kisas;
je la dua jaro, homo similas porkon, kiu baraktas en malpuraĵoj;
je la deka jaro homo saltadas kiel kapreolo;
je la dudeka jaro virhomo blekas kiel ĉevalo, vostumas kiel pavo kaj postulas inon:
kiam virhomo akiras edzinon, li similas azenon;
kiam homo akiris idojn, tiu fariĝas aŭdaca kiel hundo, por havigi al ili panon kaj la porvivon;
fine, maljuniĝinte, la homoi similas simion...
(2)
Raymond Schwartz
El: „La stranga butiko“
En supra ĉambro, lulo... lulo...
Anĝele dormas la etulo:
Etaĝo.
Sed baldaŭ li el dorm' sin ŝiras:
Kaj pri la bela mondo miras.
Miraĝo.
Jam ne plu side li tamburas,
Sed tra la dom' esplore kuras:
Kuraĝo.
Kun vundoj li (kaj sen rubandoj)
Revenas el stratbubaj bandoj:
Bandaĝo.
Kaj baldaŭ sekvas li kun ĝojo
Knabinon ĉien sur la vojo.
Vojaĝo.
Al ŝi li donas sian nomon:
Por fondi kune novan domon:
Domaĝo.
Li tiam estas tre utila,
Fortika viro, kvankam vila:
Vilaĝo.
Kaj post rapida tempopaso
Postrestas nur senviva maso:
Masaĝo.
P.S.
Ni ne apliku al virino
Ĉi tiun viv- kaj rimo-saĝon,
Ĉar de l' komenco ĝis la fino
Ŝi ĉiam havas saman aĝon:
Avantaĝo.
Rimarko: Tiel trovita en „Juna amiko“, detajpita de Donjo & Cezar
26.5.09
Cezar: Pluvokanto (poemo)
Zucchero: Occhi
Zucchero (* 25a de septembro 1955 en Roncocesi (Reggio nell’Emilia), Emilia-Romagna , naskita kiel Adelmo Fornaciari, estas konata itala rokmuzikisto, kies muzikon oni eldonas itale kaj angle: Tiu estas inspirata de nigra muziko kaj de rokmuziko, liaj kantoj havas amplekson, kiu etendiĝas de baladoj ĝis bugivugieca muziko. Lia plej konata kanto certe estas Senza una donna kantita kun Paul Young (1991).
Lian artistan nomon (zucchero, itale por sukero) li donis sin pro infanmemoro: Instruistino el baza lernejo diris al li, ke li estas dolĉa kiel sukero kaj nomis lin: "marmellata e zucchero“ (marmelado kaj sukero).
21.5.09
Ferenc Szilágyi: Tre moderna fabelo
Ferenc Szilágyi
TRE MODERNA FABELO
Tiun ĉi eksterordinaran kaj freŝdatan fabelon mi nur peras transigante la respondecon al mia tre fidinda amiko – ni nomu lin Sen Dubo – kiu la unuan fojon rakontis ĝin ĉe blanka tablo, kie ne mankis glasoj.
„Aŭdu nur“, - diris Sen. „Mia amiko, Ripsrops, veturis antaŭ nelonge per sia beleta ĉaro, vi scias, tiu „Mercedes“, inter Arĥangelsk kaj Kopenhago sur la ŝoseo. Sed li jam ne estis malproksime de Kopenhago, kiam ĉe bezinputo, post kiam li aĉetis hejtmaterialon kaj dum la agado de la bezinulo, li iom promenis. Subite li aŭdis voĉon sub si:
„Sinjoro Ripsrops, sinjoro, bonvolu atendi...“
Ripsrops rigardis malsupren kaj vidis ranon ruliĝantan al li. Li ne estas speciala ŝatanto de ranoj, sed io kaptis lin en la afero.
„Ĉu mi komprenas rane? Kaj ĉu vi povas paroli? Ĉu vi konas min?“
La rano respondis:
„Jes, kara sinjoro Ripsrops, mi povas paroli, sed mi ne parolas rane, sed dane. Mi petas vin, sinjoro Ripsrops... Mi frostas. Metu min en vian poŝon. Ĉu mi rajtas kunveturi al Kopenhago? Por bonfaro vi ricevos bonon!“
Ripsrops tre miris, precipe, ke la rano frostas, kiam estas varme, sed rano estas rano, kaj ĉar la petita varmo ne kostos al li elspezojn, li metis la ranon en sian poŝon. (...Kion vi diras? Jes... Jes, li estis sobra kiel mi.)
Iom post iom la rano iĝis hejmeca ĉe Ripsrops. Ĝi petis eĉ manĝon kaj iom da akvo, kiujn Ripsrops, kiu konsideris la ranon cetere tre modesta, donis al sia kunvojaĝanto. Tiel ili alvenis vespere al la metropolo, eĉ al la loĝejo de Ripsrops, ĉar la rano petis ripozlokon. Ripsrops malfermis la pordon de sia loĝejo kaj tiam la rano denove ekparolis:
„Kara sinjoro Ripsrops, mi estas tiel dormema. Ĉu mi rajtus dormi en tiu lito?“
Ripsrops ekmeditis. Estis la unua fojo, ke iu fremdulo volis dormi en ilia familia lito, sed efektive sinjorino Ripsrops estis for kaj tiu ĉi mirinda rano estis tiel dormema. Li metis la ranon en la apudan liton kaj demetis sian jakon kaj komencis pretigi sin por la nokta trankvilo. Li volis jam mallumigi, kiam li alrigardis la apudan liton, kaj tiam li rimarkis, ke el la stranga rano fariĝis belega reĝidino, kiu supozeble apenaŭ estis provizita per noktovestoj. Lia rigardo ekglitis sur la marmoraj ŝultroj de la reĝidino. Ripsrops tute teruriĝis.
Li frotis la okulojn. La reĝidino alrigardis lin kaj diris: „Ri-i-ipsĉjo!“
Sen Dubo, t.e. la rakontanto, nun faris longan paŭzon kaj sekvis iom malcerte la ŝvebon de la cigareda fumo.
Mi urĝigis:
„Nu, kiel estis poste?“
Sen alrigardis min kaj diris:
„Ĉu vi vere kredas tiun ĉi historion?“
„Kredi? Tute ne. Kial mi kredu?“
„Nu, ankaŭ sinjorino Ripsrops, kiu tiumomente realvenis neatendite el sia feriado en Polinezio kaj malfermis la pordon de la dormoĉambro, ne kredis ĝin. Eĉ ne unu vorton...“
el Norda Prismo
Rimarko: La nomon de la verkisto Szilágyi pronocu tiel: (:siladji).
19.5.09
Cezar: Karambolo (poemo)
18.5.09
Cezar & Donjo: Du bicikloj malsataj pri veturado (prozpoemo)
Donjo & Cezar
Du bicikloj malsataj pri veturado
Kial staras la du bicikloj
antaŭ la ĝardenrestoracio?
Ili staras kunigitaj per tankŝtalĉeno
kaj atendas silente la pluveturadon.
Ili staras malvole
kaj sakrus, se ili povus.
Avangardaj ili
efektive ne aspektas,
tiuj du „City Bikes“ por pigruloj.
Sed tutan vintron ili staris sen okupo
en kelo. Kaj tial la bicikloj
precipe malkontentas,
ĉar ili pli volonte ruliĝus
kiel ĉiuj ĉi sportbicikloj,
kiuj preterflugas ilin preskaŭ
seninterrompe survoje.
La biciklaj posedantoj,
Donjo kaj Cezar,
ĝuste manĝas kun ĝuo
grandegan verdan salaton
kun akraj kapsikoj, olivoj
kaj ŝafa fromaĝo.
Krome grenpanon.
Ili trinkas lante glason da ruĝvino
el la Unstrut-valo, nomata: „Portugala“.
Sur sceneja podesto ludas gaja cigana orkestro:
„Ĉe mi vi estas bela“.
Malkontentas nur la du bicikloj.
Veturmalsate ili atendas.
Donjo & Cezar
15.5.09
Tina Stroheker: Birdoj rigardataj el veturanta trajno (prozpoemtraduko)
Tina Stroheker
Birdoj rigardataj el veturanta trajno
Tiuj sidis tute kviete en la arboj,
kun ardezaj plumaroj kaj lumantaj kapoj.
Kiu scius la nomojn, kaj por kio?
Ĉu iu fidas la nomojn?
Sed en ĉiu kazo plu, antaŭen.
Tiel elkreskiĝas la foro,
spaco de perfiditaj demandoj,
kiuj sidas tie kiel en arboj,
senmove, lumante.
El: Tio, kio estas antaŭ la okuloj. Poemoj
tradukis Donjo & Cezar
Tina Stroheker
Vögel, vom fahrenden Zug aus
Die saßen ganz still in den Bäumen
Schiefergefieder, leuchtender Kopf.
Wer hätte die Namen gewußt, und
wozu, glaubt wer den Namen?
Aber jeden Falls weiter, voran.
So wächst die Ferne sich aus
Raum von verratenen Fragen
die sitzen da wie in Bäumen
regungslos, leuchtend.
Tina Stroheker
Aus: Was vor Augen liegt. Gedichte
12.5.09
Cezar: Por kio poezio?(poemo)

Cezar
Por kio poezio?
Por kio poezio,
demandas mi kun cerbum'.
Mi migras mem enombre
por kio jubil' pri lum'?
Por kio do flugi alte,
se rampas mi sur ter'?
Min kaptis iluzioj
en mia propra sfer'.
Sed homoj ofte solecas
tre for de la poezi'.
Dum mi revante flugas,
pereas tiuj ĉi.
Por kio do poezio,
se mankas plu la feliĉ',
se dronas iluzioj
en monda superstiĉ'?
7.5.09
La afero Mona Liza
Ŝi estas ĉeffiguro en unu el la plej atentokaptaj artaventuroj de ĉiuj tempoj. De pli ol kvincent jaroj ili provas deĉifri la kazon Mona Liza – ĉiam kun pliaj novaj spirrabaj ekkonoj.
Ĉu Mona Liza vere estas Mona Liza?
Jen Bad Auensee, Aŭstrio en aprilo de la jaro 1945. Ŝtelire sensone proksimiĝas elitosoldatoj de la britlanda aerarmea trupo SAS. Ili superfortas la sendivenajn SS-gardistojn. Post sekundoj ili venkis. La eniro al la mineja galerio estas libera - kaj per tio la aliro al nekredebla trezoro: proksimume 10 500 artverkoj, de la naziuloj kunrabitaj en tuta Eŭropo. La inventarlistoj daŭre estas britlanda ŝtatsekreto - dum kvindek jaroj. Poste la "top secret"- asigno estas nuligita. Kaj unu posteno sur la listo elektrizas la artmondon: " 1 pentraĵo itala, Da Vinci. Titolo: Mona Liza". Tio propre estas neebla. Ĉar la Luvro-respondeculoj ĵuras, ke Mona Liza neniam falis en la manojn de naziulaj trezorĉasistoj. "Mona Liza", la portreto de la ridetanta Liza del Gioondo, la majstroverko de Leonardo da Vinci, transvivis la kaoson de la Dua Mondmilito en sekreta loko, kaŝita de batalantoj de la franca rezisto.
"La bildo, antaŭ kiu vi staras, estas kopio", diras la arthistoriisto Jakvo Benoit. Li staras en la pariza Luvro en la ŝtathalo kaj mansignas al "Mona Liza" La eldiro de Benoit estas kvazaŭ sakrilegio. „Mona Liza“ estas la plej fama bildo de la mondo, por Francio arttrezoro de nacia signifo. Se la prezentata pentraĵo estus falsa, tio estus la sama kiel katastrofo. "Apenaŭ iu muzeo en la mondo tiel ofte tenas siajn verkojn for de sendependaj ekspertoj kiel la muzekomplekso Luvro. Pro timo, ke oni povus demaskigi ilin kiel falsaĵojn", diras Benoit. Efektive en la lastaj pasintaj jaroj vicope estis forigita el la verkolistoj de famaj pentristoj. Precipe "aŭtentikaj" Rembrandtbildoj Rembrandt montriĝis plurfoje kiel bildoj de aliaj pentristoj. Sed ĉu Da Vinci? . Fakto estas, ke li efektive pentris la faman portreton - tio el samepokaj raportoj sendube estis konstatita. Sed, ĉu estas la pentraĵo, kiun ni vidas en Luvro ankoraŭ estas la originalo? Jam la aventura historio de la posedantoŝanĝoj vekas la suspekton, ke interŝanĝo eble estas okazinta. "Dum pli ol kvincent jaroj la bildo Mona Liza pentris en sennombraj kadroj je centoj da vandoj, interalie ankaŭ en la dormoĉambro de Napoleono.Oni vendis, rabis kaj ŝtelis ĝin kaj eĉ atakis per acido. Ĉion ĉi la originalo laŭdire estas travivinta sen damaĝo, ĉu? Tion mi pridubas!" diras Benoit.
Precipan atenton donas arthistoriistoj al la jaro 1945. En nokto-kaj nebulo agado la artverkoj de Luvro estas ĵetitaj sur la ŝarĝejojn de kamionoj kaj veturigataj en la suda direkto. For de la proksimiĝantaj germanaj trupoj. Kiam Hitler posedigas la ampleksan Luvron, la plej grava arttemplo de Eŭropo estas malplenigita. Minimume kvarfoje Mona Liza estas transportita en diversajn kaŝejojn. Ĉiam de aliaj libervolaj patriotoj – sen gravaj sekurigoj. En tiu tempo de kaoso estus povinta okazi kio ajn al la pentraĵo. Sed jam en oktobro de 1947 la remalfermita Luvro reprezentas sian plej faman verkon – tiel kvazaŭ ĝi neniam forestis...
Kaj la bildo el la mineja galerio en Aŭstrio, ĉu? Jen kopio el la deksesa jarcento, supozas Luvro-respondeculo post longa silento. Embarasige la galeriopentraĵo estas netrovebla, verŝajne ŝtelita ĉe la evakuado de la artverkoj.
Fakto estas, ke Mona Liza esta unu el la plej multe kopiataj pentraĵoj de la mondo. En 1804 eĉ la franca registaro mem lasis kopii ĝin, verŝajne ne nur unufoje. La direkcio de Luvro gardas „Mona Liza“ de jardekoj kiel ĵaluza amato. La bildo mem pendas post sekurecvitro. Neniu eksperto de la mondo povus ekkoni falsaĵon kun certeco je tiu distanco. Restas nur supozoj kaj spekuladoj.
De 35 jaroj la plej sekretoplena rideto de la mondo estas ne plu pruntebla. Oni ne rajtas forlasi la terenon de la muzeo Luvro kun ĝi. En la jaro 1963 la ridetanta „Gioconda“ ankoraŭfoje vojaĝis. La ĉarmo de alia bela ino tion efikis – Jackie Kennedy ensorĉis la tiaman francan kulturministron André Malraux. Li sendis al ŝi propravole la Monan Lizan kiel pruntedonon por ŝiaj privataj ĉambroj en la Blankan Domon en Vaŝingtono. La Luvro-kuratoroj estis ŝokitaj. Leviĝas nur la demando, ĉu ili zorgis sin pri la originalo au ĉu ili timis, ke da Vinci-eksperto en Usono pli detale esplorus la bildon kvazaŭ per lupeoj...
tradukis Donjo, Frank & Cezar de la klubo Karapaco
6.5.09
5.5.09
Cezar: Armeoj, aŭskultu la signalojn! prozpoemo

Cezar
Armeoj, aŭskultu la signalojn!
Helga havas pli ol kvindek jarojn,
sed tio ne povas malhelpi ŝin
ĝojokrie pafi sur la vizitantojn:
Per akvopistolo, kiun
infanaj geamikoj de Helga
ŝajne forgesis ĉe ŝi.
Tio ege plezurigas ŝin
pafi per dikaj akvoŝprucoj
al la surprizitaj gastoj,
ankaŭ al mi kaj al Donjo.
Ni unuamomente
tute ne komprenas,
pri kio temas,
antaŭ ol ni
vidas, de kie
la akvo devenas.
Ĉiuj ridas,
neniu ofendiĝas.
Helga rajtas fari tion,
ĉar la petolema Helga
ankorau estas kvazaŭ infano,
tion scias ja ĉiu.
Ĉu ŝi pafus ankaŭ sur homojn
per aŭtentika pistolo aŭ per fusilo?
Ŝi ĵetus teleron plena de nudeloj
al la kapo de tiu, kiu aŭdacus
esti impertinenta al ŝi.
Tion ŝi certe farus, ĉar
ŝi estas tre eksplodema
kaj tute ne obeema sen neceso...
Sed efektive pafi je homoj?
Ne, tion ŝi ne farus,
pri tio mi estas preskaŭ certa,
ŝi estas por tio tro bonkora.
Kompreneble ŝi ne sentus ĝojon,
se ŝi estus devigita pafi al homoj.
Kiel vera infano de l' eterna ĝojo,
ŝi volas ĉiam nur gajigi la aliajn.
Akvoŝprucpistolo estas por ŝi ludilo por ĝojigi aliajn,
tute ne armilo, ne ekzercilo por infanoj,
por ke tiuj iam poste murdu homojn.
Armeoj, aŭskultu la signalojn,
kiujn la akvoŝprucanta Helga
ridegante elsendas al vi!
4.5.09
Sergej Rumjancev: Nostalgio (poemtraduko)
fotis Cezar
Sergej Rumjancev
NOSTALGIO
Fil' povra de l' mizero kaj malriĉ'
mi lasis vin, ho mia nask-vilaĝo,
de vi disiĝis mi en juna aĝo
kaj nun sopiras vin en malfeliĉ'.
Sopiras mi malĝoje kun doloro
je la fekunda lando, grenkampar',
kie libera juna volo
sin lulis en or-revoj sen kompar'.
Sopiras la ebenon mi - solul',
ja tie balanciĝas oraj spikoj,
sopiras mi al la trankvilo,
kaj al silento sankta de l' natur'.
Mi vin memoras, ho, vilaĝo mia,
kaŝita en silento kaj en dorm',
dum suno hela super vi radias
kaj kisas vin per sia ora son'.
Vi dronas en la lago de l' silent'
en via izolejo poreterna,
rigardon fiksas je la firmament',
sub kiu fum' spiralas el kamenoj.
Vin ĉiam mi memoras en alterno
de revoj miaj plenaj je amar',
dum gajaj tagoj la anim' senhejma
al vi revenas super mont'kaj val'.
Kaj ĉiam, kiam min ĉagreno premas -
en frida ĉirkaŭpreno de la urb' -
la travivitajn tagojn mi malbenas,
ĉar pasis ili for de via mur'.
Reveni volas mi, vilaĝo bena,
por ciam resti en kampara sin',
senĝojan patrineton ĉirkaŭpreni,
senĝojon propran doni ĝin al ŝi.
Revenos mi al vilaĝanoj -fratoj,
revenos malfeliĉa mi - solul',
varmigu min en viaj fortaj brakoj,
simile al patrino per brakum'.
tradukis Hr. Gorov









fotis Cezar


