21.6.09
20.6.09
Ida - la praavino de la homaro

La praavino de la homaro
47 milionojn jarojn aĝa maljuna fosilio estas evidente la praulo de ĉiuj primatoj
Sciencistoj sciigis la malkovron de la plej maljuna primato de la mondo. La besto, vivinta antaŭ 47 milionojn da jaroj, laŭ ili estas rekta praŭlo kaj de ĉiuj nun vivantaj simioj kaj de la homo. Ke la ŝtoniĝinta praulo estas konservita je naŭdek kvin procentoj, validas kiel scienca sensacio. Nur la maldekstra kruro mankas.
La ekzemplero, al kiu donis sciencisto pro lia filino la nomon Ida, estas ina kaj vivis mallonge post la ekesto de la unuaj primatoj. La fosilio tiel bone konserviĝis, ke videblas la felo, la molaj partoj kaj eĉ la lasta manĝo: La besto havis ĉe sia morto fruktojn kaj foliojn en sia ventro.
Privataj fosilikolektistoj estis trovintaj la fosilion jam en la jaro 1983 en la ardezoriĉa fosaĵo Messel ĉe Darmstadt en Germanio kaj retenis ĝin ĝis la du lastaj jaroj por si mem. Kiam oni tiam ofertis la du partojn de la disrompiĝinta fosilio por vendo, la naturscienco de Oslo uzis la okazon. La tiea primatesploristo Jörn Hurum ekkonis la egan aktualecon de la trovaĵo. Kune kun germanaj kaj usonaj ekspertoj li ekzamenis la fosilion helpe de plej modernaj analizmetodoj, interalie en komputilotomografo. Je la unua rigardo la estaĵo havas similecon kun lemuroj, do kun duonsimioj tiaj, kiaj ankoraŭ nun vivas en Madagaskaro. Sed la sciencistoj ekkonis, ke mankas al ĝi tipaj lemuraj rekoniloj, por ekzemplo kunkreskintaj dentoj. Krome oni trovis dikfingrojn kontraŭajn al la ceteraj fingroj - tipaj rekoniloj de primato. Ankaŭ antaŭsignoj por ungegoj ne ekzistas, por tio la besto havas fingrajn ungojn.
La sciencistoj supozas, ke la ŝtoniĝinta ekzemplero vivis ĉirkaŭ naŭ monatojn, kio estus laŭa al sesjara homo. Plenkreskiĝinte la speckunuloj de Ida pezis proksimume unu kilogramon. Inklude de la vosto la praprimatoj atingis la alton de iom pli ol duono de metro. "Por mi tiu fosilio estas la oka mondmiraklo. Ion tian la mondo ankoraŭ ne vidis", diris la paleontologo Jens Franzen de la Senckenmont-muzeo Frankfurt, kiu partoprenis la analizon.
La publika konatigo de la trovo organizis la sciencistoj kun granda varba efiko en la Muzeo de Naturaĵa Historio en Nov-Jorko. La publikigo de la sciencaj detaloj okazis en la Public Library of Science en la interreto.
tradukis Donjo & Cezar laŭ artikolo de Patrick Illinger en la Sudgermana gazeto, numero 115 en 2009
16.6.09
Morgenstern: La kokino / Das Huhn (traduko)

Christian Morgenstern
La kokino
Stacidome iras en malĝusta lok'
la kokin'
kvazaŭ hom' .
Kie 'stas la ĉef' de l' stacidom'?
Kaj la fin'
de l' kokin'?
Venku esper'! Laŭtu nia vok'!
Al ĝi nia tuta simpati'!
Eĉ ĉiloke, kie "ĝenas" - ĝi!
Christian Morgenstern
Das Huhn
In der Bahnhofhalle, nicht für es gebaut,
geht ein Huhn
hin und her...
Wo, wo ist der Stationsvorsteh'r?
Wird dem Huhn
man nichts tun?
Hoffen wir es! Sagen wir es laut:
dass ihm unsre Sympathie gehört,
selbst an dieser Stätte, wo es - "stört"!
13.6.09
4.6.09
Ludwig Uhland: Printempofido

Ludwig Uhland
Printempa fido
Vekiĝis softa la aer'.
Ĝi flirtas en hel' kaj nokt' sur ter'
kaj agas je ĉiu fino.
Odora freŝ', sonad' sen lim'!
Nun estu, koro, do sen tim'.
Turniĝi devas la destino.
Pli belas Mond' post ĉiu tag'.
Ne estas limo por imag'.
Floradas jen sen fino.
Floradas fora granda val'.
Forgesu, kor', pri via gal'.
Turniĝi devas la destino.
tradukis Cezar
Ludoviko Uland
Frühlingsglaube
Die linden Lüfte sind erwacht
Sie säuseln und weben Tag und Nacht
Sie schaffen an allen Enden
O frischer Duft - o neuer Klang
Nun - armes Herze sei nicht bang
Nun muß sich alles - alles wenden
Die Welt wird schöner mit jedem Tag
Man weiß nicht - was noch werden mag
Das Blühen will nicht enden
Es blüht das fernste tiefe Tal
Nun - armes Herz - vergiß die Qual
Nun muß sich alles - alles wenden
1.6.09
B.Traven pri laboristoj en la kapitalismo

B.Traven
Laboristoj interne de la kapitalismo
eltiraĵo el la romano "Rozo blanka" de B.Traven, el la ĉapitro 4/6
Kiel ĉi tie, tiel ĉiam: laboristoj eble malofte strikas, se estas favore al la laboristo, sed ili strikas plej ofte, se estas favore al la kapitalismo. Ne pro stulteco, sed laŭ eternaj kvazaŭ feraj leĝoj. Kion ajn laboristoj faras, interne de la kapitalisma ekonomia sistemo ili faras tion, kio estas utila al la kapitalismo, ĉar ili estas parto de la kapitalismo, ĉar ili estas ligitaj al ĝi, dum la regado de tiu sistemo, je morto kaj detruo, je vivo kaj pereo. La aktivulo agas kaj la malaktivulo suferas. Interne de tiu sistemo la kapitalisto estas la aktivulo. Li scias tion, kion li volas atingi. Li volas enspezi monon. La laboristo volas nur parton de ĝi. Li volas fari ĝin same tiel kiel la kapitalisto, li volas havi pli ol sia kunproleto. Se la bakisto strikas kaj gajnas, jen por la ŝufaristo fariĝas la pano pli multekosta, kaj tiam la bakisto devas pli pagi por la botoplandoj. Interne de tiu sistemo ĉio servas al la kapitalismo. Ne pro tio, ke unu el ili estas brutalaj ekspluatistoj, kaj la aliaj malsatantoj kaj la ceteraj laboristoperfiduloj, sed ĉar ili ĉiuj troviĝas en la sama maŝino.
Rimarko: Donjo kaj mi ĝuste tradukas tiun romanon de Traven, kaj tiun ĉi parton ni inter alio tradukis hodiaŭ matene. Certe la romantraduko estos preta post maksimume ses monatoj. Se ĉio iras glate kiel momente, ni transdonos la romantradukon jam post kvar monatoj al la publiko.
http://www.traven.cezarpoezio.de/51.html


