Mozarto
Pianokoncerto Nr-o 21
KV 467: Dua movimento
Mozarto verkis kaj ludis tiun koncerton dum la kulmino de sia populareco en la jaro 1785. Ĉar ĝi estis uzata kiel muziko en la filmo Elvira Madigan el la jaro 1960, ankaŭ la koncerto de tempo al tempo estas nomata tiel. La lanta dua frazo estas unu el la plej belaj ekzemploj por la eleganteco kaj profundeco de la muziko de Mozarto. Sed transe de la perfekta lirika brilo ĝi estas tute ne nur poezia idilio. La plukitaj violonoj urĝas antaŭen kaj subitaj orkestraj akcentoj elvokas spirite mornajn pensojn, kiuj ĵetas ombrojn sur la delikatajn violonsonojn. La aŭdanto eksentas kiel post komenca sento de sekureco subite aperas minacoj antaŭ ol la fino de la frazo rekreas la gajecon de la komenco.

0 komentoj:
Kommentar veröffentlichen