Aktualaĵoj - literaturo - popularscienco - socikritiko - kuirarto - muziko ks.
30.1.12
Pentraĵo kun kandela motivo de Georg Flegel (1566 ĝis 1638)
Pentraĵo kun kandela motivo
de Georg Flegel (1566 ĝis 1638)
Kiom la glaso brilas! La nobla vino en ĝi estas certe eksterordinare bona. Al tio la gustumado de peco el la multekosta enpelva sukerbakaĵo; tiel la vivo elteneblas! Sed, haltu momenton! Kion faras la muso tie? Jen la besto de la diablo surpane. Kaj, aĥ, la kandelo jam estas forbrulita je duono. Baldaŭ la tenebra nokto envualos nin. Ankaŭ la vino en la glaso jam malpliiĝis. Tiel Satano provas kapti eĉ la korpon kaj sangon de Jesuo Kristo. La tempo de Georg Flegel estas malsekura. La homoj ŝatas, tiel, kiel en ĉiuj epokoj, la ĝuon kaj lukson, ili emas al plezuroj de la sensoj kaj timas tamen morton kaj kondamnon, kiuj fine de la vivo atendos ilin. En tuta Eŭropo furiozas la Tridekjara Milito. Li dezertigas la kontinenton kaj kovras ĝin per morto. Kelkaj el la senpopoligitaj regionoj bezonos tutan jarcenton ĝis ili resaniĝos de tio. Tiukaze estas tute normale, ke ambicia pentristo tion respeguligas en siaj verkoj, ke li uzas motivojn el la malkonkordo inter la kristana humileco kaj la memkonscio de la riĉaj urbanoj kaj de la malvasta limo, kiu disigas ĝuon kaj volupton. La genro de tielnomataj „mutaj bildoj“ estas ankoraŭ tute nova, kaj tiuj, kiuj elprovas ĝin, entreprenas en ĝi la unuajn palpantajn paŝojn. Bonŝancis al Flegel, ke li devis pentri fonojn ĉe sia instruisto. Tiel liaj bildoj dekomence havas karakterizan personan stilon, li pentras virtuoze la brilon de kandeloj en pompaj glasoj aŭ sur abundaj florbukedoj. En la kuro de la jarcentoj la „mutaj pentraĵoj“ tute solviĝis de sia kristana praa bazo. Kaj iam certa Cezanne diris tre leĝere: „Per pomo mi metas Parizon en ekmiron.“
tradukis Donjo kaj Cezar
el la tv-gazeto "Aŭdado kaj vidado"
---------------------------------------------------------------------------------------
„Pentraĵo kun kandela motivo“ pentrita en la jaro 1630, oleo sur buka ligno, 21,9 x 15,8 cm; privatposedo Germanio; valoro: pli ol 120 mil €.
sendis
Cezar / Kaiser
je la
14:07
rubrikoj
Georg Flegel,
muta bildo,
pentraĵo
| reagoj |
Abonnieren
Kommentare zum Post (Atom)

0 komentoj:
Kommentar veröffentlichen