28.1.12

Prof. Kurt Weidemann: Estu sen hezito artisto... (konsilo)



Estu sen hezito artisto, kiu regas antaŭ ĉio la sekvan arton: la arton foje ne konsideri sin mem. Ne mensogu vin avantaĝe al vi mem, ne kondutu tiel kvazaŭ ĉio estus en ordo, se tiel ne estas. Renkontu la problemojn nek de supre nek de malsupre, rigardu reale la aĵojn kaj nomu fosilon fosilon kaj ne helpilon por la agrokulturo kaj brakhorloĝon brakhorloĝo kaj ne tempomezurilon por la manartiko. Foje kuraĝu al tio, kio distingas bonajn estrojn: estu proksimigebla kaj komprenebla! Kaj ne timu diri kion ajn – eĉ kun la danĝero, ke oni komprenas vin tiel kiel vi opiniis ĝin. La bonŝanco povi trovi sin mem estas en la laboro plej verŝajna.


PS: Prof. Kurt Weidemann, tipografo kaj verkisto, mortis en la jaro 2011, li estas honormembro de la germana Maldekstra Amaskomunikila Akademio