
Pri apostoleco
La trapista monaĥo Thomas Merton skribis iam en unu el siaj verkoj:“Por la vera apostolo ne temas pri tio preĝi doktrinon, gvidi movadon, rekrutigi homojn por organizo. Li parolas nur pri Dio kaj la cetero estas nur aldono.“ „Apostolo ne havas la ambicion konverti iun, li ne volas uzi trivitajn formuladojn, li ne provas vendi ion, kio ne havas prezon, li ne gloras sin mem kaj li ankaŭ ne petas pri pardono pro io.“ „Li preĝas nur pro amo. Tio estas lia maniero disvastigi la ekstazon, kiun oni sentas en la proksimeco de Jesuo Kristo.“ „Apostolo havas tiom profundan kredon, ke li preĝus plu eĉ tiukaze, se neniu plu kredus ion de li.“
PS: Mi volus aldoni nur tion, ke vera apostolo sekve agas kiel Jesuo Kristo mem, tiel, kiel tion pentris tiel mirinde klare Hieronimo Boŝ sur sia pentraĵo (vidu supre).
Homo devas ĉiam agi tiel kvazaŭ bono kaj malbono nur de li mem dependus, kvazaŭ la homaro sen lia persona engaĝo ne saveblus, eĉ tiukaze, se estas eĉ ne la plej eta espero, ke lia persona agado estos eĉ nur iom sukcesa. Sed kion fari? Kiel alie agi, se oni ne volas partopreni je la subigo kaj obtuzigo de homoj? Pli oportune vivi oni ne povas, se oni volas antaŭenpuŝi la homaron, se oni volas doni almenaŭ bonan ekzemplon. Egale ĉu oni estas kristano aŭ ne. Mi mem tute ne estas religiema kristano, sed mi tamen tre admiras homojn tiajn, kiajn Jesuo Kristo kaj liaj sennombraj sekvintoj, kiuj sen timo kuraĝe agis komunume, kiuj sekvis al siaj homafablaj konvinkoj, spite al ĉiuj malagrablaj kaj foje eĉ teruraj sekvoj, kiujn ili devis elteni pro tio, jen veraj homoj, kiuj provis tion kvankam ili tre bone konsciis pri sia neperfekteco, kiuj fidis tamen pri tio, ke ĉiu vojaĝo nepre komenciĝas per la unua paŝo. Jesuo por mi ne estas Dio, sed granda homo, homo, kiu postlasis spurojn en ni. Mi estas tre kontenta kaj eĉ fiera, ke en mi fluas ankoraŭ iom de la sango de la hugenotoj, kiuj en la deksepa jarcento el Francio devis fuĝi sub la tirano Ludoviko XIV, ĉar ili ne volis nei sian kredon. Kiu volas havi humanan socion, tiu devas mem agi humane, egale kiujn sekvojn tio havos por li mem. Alikaze tiu deziro pri unuiĝinta humana homaro spite al ĉia ekonomia fatalismo por ĉiam estos utopio. Tiukaze ankaŭ Esperanto estus tute superflua.
0 komentoj:
Kommentar veröffentlichen