Voltero
Ĉu la homo laŭnature estas malbona?
Ĉu la homo laŭnature estas malbona?
El ties Filozofia Vortaro
Ke la homo nek malbona nek naskita kiel infano de la diablo eniras la mondon, tio ŝajnas al mi pruvita. Se ties naturo estus tia, la homo agus fie kaj kruele tuj de tiam, kiam tiu povas kuri, la homo prenus la unue ekvidatan tranĉilon por mortigi ĉiun, kiu ne plaĉas al li. Tiukaze la homo similus pro neceso al junaj lupoj kaj vulpoj, kiuj ekmordas, tuj kiam ili kapablas al tio.
En vero la homo ĉie surtere havas la naturon de ŝafido. Kial do kaj kiel la homo fariĝas tiom ofte lupo aŭ vulpo? Nu, li naskiĝas nek bona nek malbona, sed la edukado, la malbona aŭ malbona ekzemplo, la ŝtatordo, en kiun li estas metita, koncize, la eksteraj cirkonstancoj kaj okazoj faras el li aŭ virtulon aŭ krimulon.
Eble la homa naturo ne povis esti alia. La homo ne povis ĉiam pensi aŭ ĝuste aŭ malĝuste, la homo ne povis emi ĉiam al bonkoreco aŭ al krueleco.
Ŝajnas pruvite al mi, ke la inoj estas pli bonaj ol la viroj. Kompare al unu Klitemnestra ekzistas cent malamikaj fratoj.
Estas profesioj, kiuj pro neceso krudigas la animon. Tio validas por soldatoj, por buĉistoj, por policanoj, por prizonestroj, por ĉiuj profesioj, kiuj baziĝas sur la malfeliĉo de aliaj.
La policanoj, la sbiroj, la prizonestroj, por ekzemplo, estas nur tiukaze feliĉaj, se ili faras aliajn malfeliĉaj. Certe ili estas nemalhaveblaj en la batalo kontraŭ fiaj deliktinoj kaj tial utilaj por la socio; sed inter mil homoj de tiu speco troviĝas apenaŭ iu, kiu agas kun konsidero pri la bonfarto de la komunumo aŭ kiu eĉ nur scias, ke li estas nemalhavebla por la ĝenerala bonfarto.
Precipe strange estas, se oni aŭdas paroli ilin pri siaj heroaj agoj, se ili parolas pri la kvantoj de siaj viktimoj, pri la ruzaĵoj, per kiuj ili kaptis ilin, pri la suferoj, kiujn ili kaŭzis al ili, kaj pri la mono, kiun ili tiel enspezis.
Tiu, kiu iam havis okazon konatiĝi al la kutima praktikado de la advokatoj detale, kiu nur unufoje aŭdis kiel la advokatoj intime interparoladas kaj amuziĝas pri la problemoj de siaj klientoj, povas ekhavi tre malbonan opinion pri la homa naturo.
Ekzistas eĉ pli teruraj profesioj, kiuj tamen estas avidataj kiel katedralestra prebendo.
En vero la homo ĉie surtere havas la naturon de ŝafido. Kial do kaj kiel la homo fariĝas tiom ofte lupo aŭ vulpo? Nu, li naskiĝas nek bona nek malbona, sed la edukado, la malbona aŭ malbona ekzemplo, la ŝtatordo, en kiun li estas metita, koncize, la eksteraj cirkonstancoj kaj okazoj faras el li aŭ virtulon aŭ krimulon.
Eble la homa naturo ne povis esti alia. La homo ne povis ĉiam pensi aŭ ĝuste aŭ malĝuste, la homo ne povis emi ĉiam al bonkoreco aŭ al krueleco.
Ŝajnas pruvite al mi, ke la inoj estas pli bonaj ol la viroj. Kompare al unu Klitemnestra ekzistas cent malamikaj fratoj.
Estas profesioj, kiuj pro neceso krudigas la animon. Tio validas por soldatoj, por buĉistoj, por policanoj, por prizonestroj, por ĉiuj profesioj, kiuj baziĝas sur la malfeliĉo de aliaj.
La policanoj, la sbiroj, la prizonestroj, por ekzemplo, estas nur tiukaze feliĉaj, se ili faras aliajn malfeliĉaj. Certe ili estas nemalhaveblaj en la batalo kontraŭ fiaj deliktinoj kaj tial utilaj por la socio; sed inter mil homoj de tiu speco troviĝas apenaŭ iu, kiu agas kun konsidero pri la bonfarto de la komunumo aŭ kiu eĉ nur scias, ke li estas nemalhavebla por la ĝenerala bonfarto.
Precipe strange estas, se oni aŭdas paroli ilin pri siaj heroaj agoj, se ili parolas pri la kvantoj de siaj viktimoj, pri la ruzaĵoj, per kiuj ili kaptis ilin, pri la suferoj, kiujn ili kaŭzis al ili, kaj pri la mono, kiun ili tiel enspezis.
Tiu, kiu iam havis okazon konatiĝi al la kutima praktikado de la advokatoj detale, kiu nur unufoje aŭdis kiel la advokatoj intime interparoladas kaj amuziĝas pri la problemoj de siaj klientoj, povas ekhavi tre malbonan opinion pri la homa naturo.
Ekzistas eĉ pli teruraj profesioj, kiuj tamen estas avidataj kiel katedralestra prebendo.
Ekzistas profesioj, kiuj faras el honesta homo friponon kaj kutimigas homon kontraŭ sia volo mensogi kaj trompi sen tio, ke li vere konsciiĝas pri tio, kiuj kutimigas homon pri tio, porti bendon antaŭ la okuloj por lasi blindigi sin per la interesoj kaj la orgojlo de sia socia rango kaj por stultigi la homojn sen konsciencriproĉoj.
La inoj, seninterrompe okupataj pri la edukado de la infanoj kaj kun hejmaj zorgoj, estas ekskluditaj de ĉiuj tiuj profesioj, kiuj aĉigas kaj krudigas la homan naturon. Ili estas ĉie malpli krudaj ol la viroj. La korpa ligas sin kun la morala kaj tiel detenas inojn de gravaj krimoj. Ilia sango estas pli softa, kaj ili malpli emas al fortaj trinkaĵoj, kiuj efikas krudige. Evidente pruvo por tio estas la fakto, ke, kiel ni pruvis en aliaj lokoj, po mil viktimoj de la justico, po mil ekzekutoj pro murdo respondecas apenaŭ kvar inoj. Mi ankaŭ ne supozas, ke en Azio eĉ nur du inoj estas verdiktitaj pro murdo.
Ŝajnas do tiel, ke niaj moroj kaj kutimoj faris malicaj la virojn.
Se tio estus ĝenerale kaj senescepte tiel, tiukaze la vira genro estus eĉ pli terura ol estas en niaj okuloj la araneoj, lupoj kaj musteloj. Sed bonŝance estas nur tre malmultaj profesioj, kiuj ŝtonigas la koron kaj vekas abomendindajn pasiojn en la homoj. Oni priatentu, ke en nacio kun dudek milionoj da homoj ekzistas maksimume ducent mil soldatoj. Po ducent homoj estas do nur unu soldato. Tiuj ducent mil soldatoj estas tenataj sub severa disciplino. Inter ili estas tre honestaj homoj, kiuj post la militservo reiras al siaj vilaĝoj por tie fini sian vivon kiel bonaj patroj kaj edzoj.
La ceteraj profesioj, por la moroj danĝeraj, ne estas multnombraj.
Kamparanoj, metiistoj kaj artistoj estas tro okupataj por fariĝi ofte krimuloj.
Surtere ĉiam estos abomenindaj maliculoj, sed en la literaturo ilia kvanto estas ĉiam tre troigata. Ĝi ja estas tro granda, sed pli malgranda ol oni asertas ĝenerale.
Se la homaro estus troviĝinta sub la regado de Satano, jen neniu homo plu vivus surtere.
Ni konsolu nin per la konstato, ke de Pekino ĝis La Rochelle ĉiam ekzistis noblaj homoj kaj ekzistos kaj, ke spite al la babilaĉo de ĉiuj licenciatoj kaj studentoj, ekzistis viroj kiel Titus, Trajan, Antoine kaj Pierre Bayle, kiuj estis tre honestaj homoj.
Tradukis Donjo & Cezar
Gloso: Prebendo estas enspezoj el eklezia ofico.
Recenzo: Tri verkoj de Volter
de Ferenc SZILÁGYI
aperis en Norda Prismo, 56/6, p.282
Tri verkoj de Volter (Voltaire): Kandid -- Zadig -- Senartifikulo (Trad. de E. Lanti. Eld. de SAT, 312 p.).
Voltaire estis geniulo de la senbridebla memstaremo, malamiko de ĉiuj dogmoj, impulsa kaj ne-marĉandema kritikulo de ĉiu kaj ĉio, kiun aŭ kion li konsideris kiel obstaklon de la prudento kaj humanismo. Precipe en sia lasta vivperiodo li batalis grandioze por siaj humanismaj idealoj kaj protestis akre kontraŭ ĉiu netoleremo kaj subpremo. Voltaire ne kontentiĝis per rozkolora kredemo kaj en la nomo de la batalema pesimismo li volis kontraŭbatali la komfortan optimismon de la tiutempa filozofio, kiun li vidis enkorpigita en la filozofio de Leibniz. Kandid, tiu ĉi -- per sango verkita -- grandioza satiro estas freŝe vivanta verko, ĉar la progresemo ne perdis sian aktualecon kaj la libron eĉ la malamikoj de la troa kontraŭdogmatismo de Voltaire povas kun utilo legi ankaŭ nun, ĉar oni retrovas en ĝi la karakterizaĵojn de la modernaj kredigoj kaj mensogoj. Voltaire estas pli aktuala nun ol iam.
Zadig ne atingas la nivelon de Kandid, sed en ĝiaj detaloj kaŝas sin multe da trezoroj el la sprito Voltera. La aventuroj de Zadig finiĝas feliĉe (ankaŭ Kandid finiĝas trankvile, sed rezigne): Zadig, la honestulo ricevas benon de la hazardo, kiu povas esti favora, dum la homo mem ne kapablas regi la fluon de sia vivo. Ne tro gravigu do vin mem kaj precipe ne je la konto de viaj samsortanoj -- jen moralo de Voltaire.
73-jara estis Voltaire, kiam lia tria verko de tiu ĉi libro, "Senartifikulo" aperis proksimume jardekon post Kandido. "Senartifikulo" venas en la socion kun naiva verdiremo kaj senfalsa sincero, kaj tion la farizeismo kaj antaŭjuĝoj ne povas toleri. Liaj bonintencaj kaj sukcesaj aventuroj finiĝas ĉiam kun groteskaj kontrastoj. Senartifikulo fine iĝas rezignema kaj akceptas la mondon en sia malperfekto. Sed kvankam la aventuroj finiĝas per rezigno, ili mem donas multe da instruo kontraŭ la antaŭjuĝoj, kies plej humanisma kontraŭbatalanto estis Voltaire. Lia rezignemo ne signifas kompletan pesimismon, male: ĉar Voltaire, la maljunulo, laŭ la leĝo de la naturo ne povis daŭrigi la batalon, jen daŭrigu la posteuloj. Tiu ĉi eterna aktualeco donas vervon kaj forton al la verkoj de Voltaire. Dum aliaj klasikuloj ne povas brili konstante, Voltaire restas konstanta astro.
Lanti havis similajn karaktertrajtojn, malamiko de ĉiu antaŭjuĝo, senenhava aŭ troa tradiciemo, li estis pesimisto, sed lia pesimismo neniam rigidigis aŭ haltigis lin. Ankaŭ li estas pendolanta inter pesimismo kaj optimismo. Pri tio troviĝas interesa konfeso inter la notoj de Lanti (p. 222): "Fakte la mondo estas fuŝa, kaosa, kaj ĝi povos iom pliboniĝi, nur se malvolviĝos la racio en la homa cerbo kaj la kompato en la homa koro. Mi ne scias, ĉu tio estas esperebla, sed ne dubas pri ties dezirindo, kaj tio estas miaopinie sufiĉa, por instigi nin labori tiucele." El la renkonto de tiuj multrilate parencanimoj povis naskiĝi nur brila traduko, ĉar Lanti metis en la tradukon tute sin mem, sian trafan lingvokapablon kaj sian efikan kaj pure klasikan stilon. La reeldono de Kandid do, kun la kompletigaj du verkoj, estas salutinda gratulinda entrepreno.
Metu la libron inter la klasikulojn de via Esperanto-literaturo!
Recenzo: Tri verkoj de Volter
de Tomaŝ PUMPR
originale aperis en la nica literatura revuo, 3/3 paĝoj 115-120
En traduko de E. Lanti eldonis 1956 Sennacieca Asocio Tutmonda, Paris; 19 X 13 cm. 312 paĝoj, papera bindaĵo kun portreto de la aŭtoro. Prezo fr. fk 960. -- mendebla ĉe la Nica Literarura Revuo.
La eldonanto kunigis en unu volumon tri rakontojn de la sama aŭtoro tradukitajn per la plumo de E. Lanti. La unua inter ili, Kandid, aperis jam en la jaro 1929, sed ĝi estas jam delonge elĉerpita; do temas pri represo, kun nemultaj korektoj de la lingvaĵo. La aliaj du, Zadig kaj Senartifikulo, aperas en la manoj de la legantoj la unuan fojon.
La aŭtoro de la tri rakontoj estas François-Marie Arouet (1694-1778), konata en la tuta mondo sub sia anagrama pseŭdonimo Voltaire (tirita el la romanaj literoj: Arovet L.I. t.e. Arouet la juna). Lanti, fidela al la tradicio de la SAT-presaĵoj, skribas lian nomon, same kiel la aliajn, fonetike, do: "Volter", menciante nur parenteze la ĝustan ortografion. Mi persone preferus, kaj certe ankaŭ multaj legantoj, se oni konservus en la teksto la originalan formon de la nomoj kun unufoja klarigo de la prononcado; tion despli, ke Lanti ne estas konsekvenca kun si, parolante ekzemple jam sur la unua paĝo pri la kastelo "Thunderten-tronchk"!
Voltaire, filozofo, verkisto, historiisto, poeto, unu el la plej grandaj spiritoj de la franca nacio en la 18-a jarcento kaj ideaj preparantoj de la Granda Revolucio, sciis dum longaj jaroj de sia aktiveco maltrankviligadi siajn samtempulojn. Li mem, riĉa burĝo, ŝatis moviĝi en la alta societo de la nobelaro, aspiris galantajn aventurojn, gustumis vivon de kortegano; sed aliflanke li ankaŭ spertis la persekutadon, maljustaĵojn, malfavoron de la potenculoj kaj eĉ karceron. Liaj lastaj jaroj estis granda triumfo, kvankam kontraŭ li staris ĉiuj potencoj de la konservativismo: la eklezio kaj kortego, la universitato, la parlamento. Li ĝisvivis mondvastan reputacion kaj omaĝajn honorojn. Al lia domo pilgrimis kaj antaŭ lia genio kliniĝis en respekto la elito de la tuta Eŭropo.
Voltaire, malgraŭ sia partopreno en la agrablaj partoj de la vivo, sentis tre intense la grandajn moralajn mankojn de la samtempa societo kaj senĉese ilin atakis per ĉiuj armiloj de sia eksterordinara intelekto. Li iĝis fama kaj akiris multajn simpatiojn pro siaj sentimaj defendoj al la viktimoj de la antaŭjuĝoj kaj justic-eraroj. Li ankaŭ sciis siajn opiniojn popularigi per speciale efika maniero: nome en la formo de la dramoj, romanoj, poemoj, kaj precipe per satiraj rakontoj. En ili eminentas lia klara stilo. La vivoplena kaj elasta inteligento vidiĝas en prozo facilmova, konciza, ŝaŭme perlanta per humuro, sarkasmo kaj sprito. Kaj ĝi samtempe staras en la servoj de la plej noblaj homaj celoj. Per alloge legindaj pamfletoj Voltaire atakas la netoleremon de la religioj, la sensencaĵojn de la superstiĉoj, la absurdecon de la societaj antaŭjuĝoj, la por nenio utilajn malklerajn aŭ malice ruzajn monaĥojn, la malbonajn regantojn kaj or-avidajn konkerantojn, la koruptitajn tribunalojn kaj oficistojn kaj la frivolemon de la altaj klasoj.
Ni ne malkaŝu, ke la granda distanco de du jarcentoj, kiu nin apartigas de la tempo, kiam la rakontoj de Voltaire estis skribataj (por la tri nomitaj verkoj estis la jaroj 1759, 1747 kaj 1767), estas bone sentebla en komparo kun la hodiaŭaj kriterioj de la arta literaturo. La rakontoj impresas iom arkaike, la senbrida fantazio de la verkisto ne estas disciplinita laŭ la modernaj postuloj de la roman-stilo, la figuroj ofte moviĝas kiel marionetoj, ŝovate tien-reen laŭ la momenta kaprico de la aŭtoro, sen interna devo, sen kaŭza interligiteco. La plumo de Voltaire videble rapidas kaj plurloke eĉ galopas antaŭen, nelasante al sia mastro respiron, por ke li povu halti kaj detale prilabori la motivigon de la scenoj kaj karakteroj. Ĉio ĉi estas nemirinda: dum la pasintaj ducent jaroj ja superkreskis neeviteble la kulturo de la skribata vorto la nivelon de la antaŭuloj el la tempo de Voltaire. Sed eĉ se ni, mezurante per la nuntempaj kriterioj, trovas relativan simplecon kaj primitivecon en la formo de la satiroj de Voltaire, ni ne povas malrekoni ilian vervon, delikatan ironion kaj pasian amon al la justeco kaj homa libero. Ili estas al ni despli intimaj kaj spirite proksimaj, ju pli ni konvinkiĝas, ke la friponaĵoj kaj misordoj, kontraŭ kiuj la aŭtoro rompis sian lancon, ne estas elsarkitaj, sed ankoraŭ nun same venenas kaj sufokas la feliĉon de la homaro.
Ĉiun el la nomitaj tri verkoj Voltaire skribis kun speciala intenco, signita jam per la titolo: "Kandid aŭ la Optimismo" estas opiniata kiel la plej elstara el la nelongaj rakontoj de Voltaire. En ĝi la aŭtoro eluzis sian tutan konon de la homa vivo kaj mondo, de la historio kaj filozofio kaj sian vivsperton kaj mondkoncepton. En ĝi li celas pereigi la optimisman kredon je la Providenco, kaj li tion faras karikaturante la ĵargonon de la metafiziko de Leibnitz kaj ties tezon, ke "tiu ĉi mondo estas la plej bona el ĉiuj eblaj mondoj". La aŭtoro lasas la obstinan optimiston Panglos kune kun lia disĉiplo Kandid kaj kun aliaj amikoj pasi ĉiujn eblajn katastrofojn, kiujn scias la fabelista lerteco elpensi, ekzamenante tiel ilian persistemon en la optimisma kredo. La konkludo de la novelo estas, ke la vivo ne estas bona, sed ĝi ne estas ankaŭ malesperinda; ĝi estas meze tolerebla kaj oni povas ĝin eĉ plibonigi; oni forlasu la senutilan kaj absurdan rezonadon pri la metafiziko kaj prefere kulturu la kukumojn en sia ĝardeno; tio forigas tri grandajn malbonojn: la enuon, la malvirton kaj la mizeron.
Jen unu ekzemplo de la satira stilo de Voltaire; li priskribas, kial kaj kiel la optimisma filozofo Panglos kaj Kandid venis en la manojn de la Sankta Inkvizicio:
"Post la tertremo, kiu detruis la tri kvaronojn de Lisbono, la saĝuloj el la lando ne povis trovi pli efikan rimedon por malhelpi kompletan ruiniĝon, ol doni al la popolo belan religian punbruligon; estis decidite de la universitato de Koimbro, ke la spektaklo de kelkaj personoj bruligataj per malvigla fajro; dum granda ceremonio, estas nepre bona rimedo por malhelpi 1a teron tremi... Post tagmanĝo oni venis por ligi doktoron Panglos kaj lian disĉiplon Kandid, unu pro tio, ke li parolis, kaj la alian, ĉar li aŭskultis kun aproha mieno... Vestite kiel punotaj herezuloj... ili procesie marŝis, kaj aŭdis tre kortuŝan predikon, kiun sekvis bela unutona muziko. Kandid estis kadence sidvange batata, dum oni kantis; aliaj tri homoj... estis bruligataj, kaj Panglos estis pendigata, kvankam tio estis nekutima. La saman tagon, la tero denove tremadis kun terura brukrakado..."
Kiel la unua, ankaŭ la dua novelo, nomata... "Zadig aŭ la Destino" estas verkita en formo de fantaziplena fabelo, ĉifoje el la antikva Babilono. La samnoma heroo, homo lerta, inteligenta kaj virta, pasas tra plej strangaj ŝanĝiĝoj de la sorto: favorato de la reĝo, karcerulo, ministro, sklavo kaj fine mem reĝo, tiaj estis la ĉefaj stacioj de lia kariero. Liaj sortobatoj ŝajnas al li absurdaj, la ĉiam novaj refaloj en la mizeron nemerititaj, sed fine li lernas ĉe misterplena ermito, kiu lin instruas pri Destino, novan saĝon, nome ke sur nia tero la malfeliĉo devas ekzisti: "Hazardo ne ekzistas; ĉio estas provo, aŭ puno, aŭ rekompenco, aŭ antaŭzorgo... Kaj Zadig surgenue adoris la Providencon kaj submetiĝis." Tiu ĉi surpriza fino de la verko, kiam ĉio bone ordiĝas sub la regado de la Providenco, estas ironia ŝerco de Voltaire, moke rida grimaco, kiu ludas ĉirkaŭ lia buŝo ankaŭ sur la fama portreto, desegnita de R. Bartelmes.
Tiu ĉi novelo estas plena de amuzaj epizodoj kaj anekdotoj en la stilo de la orientaj fabeloj, kaj eĉ scenoj indaj je la plumo de Molière, ekz. kiel Zadig elkuracis la korteganon Iraks el lia vanteco, ĉirkaŭiginte lin per neforigeblaj flatemuloj.
La tria verko de tiu ĉi volumo estas "Senartifikulo" (iom peza traduko de la originala nomo "L'ingénu"; "Naivulo" estus pli bona). Tiu ĉi novelo havas tre apartan trajton. En ĝi Voltaire forlasis la mondon de la fabela fantazio. Li ellaboris historion pri junulo, verŝajne francdevena, kiu pasigis dudek jarojn inter la indiana gento de Huronoj kaj poste venas en Eŭropon, kie lin akceptas lia supozata onklo, prioro de monaĥejo. La nature simpla kaj naive senruza juna homo estas nomata "Senartifikulo". Lia pura menso ĉiupaŝe puŝiĝas kontraŭ la antaŭjuĝojn de la eŭropa societo. Tamen lia sorto disvolviĝas tute nature, unu situacio konsekvence sekvas la alian (kompare kun la herooj de la aliaj du noveloj). Ni vidas nian Senartifikulon, kiel li konvertiĝas al la kristana kredo, embarasante en ĉiu momento la apostolojn de la religio; kiel li veturas al la franca reĝo por akcepti el liaj manoj la merititan rekompencon, sed estas metata en la karceron de Bastille, kaj kiel lin post unu jaro savas lia fianĉino el la malliberejo, oferante sian virgecon al influhava kortegano. La fianĉino poste mortas kaŭze de la morala ŝoko. Sed sur la lasta paĝo de la novelo la aŭtoro denove moke rikanas al la legantoj, prezentante al ni ĉiujn rolulojn, kiu estis trafitaj per maljustaĵo, danke akceptantaj postenojn, donacojn kaj prebendojn el la mano de la samaj homoj, kiuj ilin humiligis kaj senpune krimis kontraŭ ili. Eĉ nia simpatia Hurono akceptas postenon en la armeo kaj prudentiĝinte fariĝas bonega franca oficiro. Oni ne povas pli klare signifi, ke eĉ la plej rafinita societo baziĝas sur la maljusteco de unuj, sur la rezignacio de alia kaj, sur la hipokriteco de ĉiuj. En tia mondo la devo de la saĝulo estas fari la necesajn kompromisojn por ebligi sian liberecon (primum vivere), kaj tiam uzi siajn talentojn por iom mildigi la vivon al la aliaj (deinde... benefacere). Jen kion Voltaire faris en sia maljuna aĝo, en Ferney, akcelante la industrion kaj la agrikulturon, pri kies progresoj li fieris pli ol pri siaj libroj:
Mi faris kelkan banon: mian plej belan verkon
(Epistolo al Horacio).
La lingvaĵo de E. Lanti estas trafa, eleganta, klara. La tradukinto mem diras pri sia tekniko, ke li penas plejeble senbalastigi la lingvon per forlaso de ĉiu senutila sufikso. Nu, se li en la jaro 1929 opiniis, ke tio verŝajne tiklos kelkajn legantojn, mi volus konstati, ke tia ŝparemo de la vortelementoj apenaŭ estas okulfrapa aŭ eĉ ĝena. Nur iam-tiam la leganto haltas super vorto kiel "belino", kiu tamen estas tute escepta. Sed malpli da konsento verŝajne renkontos la apostrofado de la adjektiva a-finaĵo ĉe la radiko "bel" (bel' Astarta, bel' Falida). Kiel arkaikaj, eĉ dubindaj impresas la vortturnoj "eniri en la ĉambro" (anst. en la ĉambron), "alveni en la herbejo", kaj uzado de la Da-prepozitivo sen antaŭanta mezurvorto ("Li havis iom da barbo; li bone sciis, ke da ĝi la Huronoj ne havas... ") Kelkfoje estas neĝuste uzita refleksivo ("Li promenis kun lia fratino": laŭsence kun sia fratino; " Oni ne devis porti lin en sian liton": en lian...).
Entute la eldono estas zorga, la libro amuza instrua kaj havinda.
Voltero en Vikipedio
0 komentoj:
Kommentar veröffentlichen