![]() |
"Der Busch" rakontaro de B.Traven, el 1930, libro-gildo Gutenberg, dua plivastigita eldono |
B.Traven
Nokta vizito en la vepro
La doktoro
1/14
Nepenetrebla ĝangalo kovras la vastajn ebenaĵojn de la riverterenoj de Panuco kaj Tamesi. Nur du fervojlinioj trairas tiun naŭdek mil kvadratkilometrojn grandan parton de la meksika regiono Tierra Caliente. Tie, kie troviĝas setlejoj, ili dense kaj timeme alpremiĝis al la malmultaj fervojstacioj. Eŭropanoj vivas tie nur tute unuope kaj kiel perditaj. La laciga unuformeco de la ĝangalo estas interrompata de kelkaj longe entendiĝantaj ĉenoj de altaĵoj, kiuj estas prikreskataj de tropika praa vepro, kiu estas same tiom nepenetrebla kiel la ĝangalo, kaj en kies profundo, kie ĉiam regas krepusko, ŝajne embuskas ĉiuj misteroj kaj hororoj de la mondo. Je kelkaj favoraj lokoj, kie estas akvo, estas kelkaj indiĝenaj vilaĝetoj dissemitaj trans la altoj; loĝlokoj, kiuj jam tie estis, antaŭ ol la unua blankulo enpaŝis la tiean teron. Ili troviĝas tre malproksime de la fervojo. Sur azenaj karavanoj oni alportas la varojn, kiuj tie estas bezonataj, unuavice salo, tabako, malkaraj katunĉemizoj, tvirnaj pantalonoj, muslinovestoj, pintaj pajloĉapeloj por la viroj kaj nigraj katuntukoj por la inoj. En la interŝanĝo oni donas kokinojn, ovojn, azenidojn, kaprojn, papagojn kaj sovaĝajn meleagrojn.
Tie mi loĝas, profunde en la tropika vepro, sola, en primitiva kabano, kiun mi mem konstruis por mi, laŭ la maniero de indiĝenoj, sen uzado de najloj.
Kvardek minutoj da rajdado alvenigis min al mia plej proksima blanka najbaro, kuracisto el Arkanso, kiu nomiĝis Wilshed. Ĉiuj ceteraj homoj de mia najbareco, el kiuj neniu loĝis pli proksime ol tridek minutojn, estis plensangaj indiĝenoj. La plej proksima vilaĝo estis dekunu mejlojn for. La plej proksima fervojstacio, kie loĝis du blankaj familoj, sepdek mejlojn.
Dr-o Wilshed loĝis en bangalo, simpla domo el tabuloj, kiu havis du ĉambrojn. Li vivis tie tute sola, praktikis iom da agrokulturo, havis tri bovinojn, cent kokinojn, dudek abelokorbojn, du ĉevalojn kaj tri mulojn. Du indiĝenaj familioj, kiuj loĝis mejlon malproksime sur la deklivo de la ĉenaltaĵo estis liaj plej proksimaj najbaroj. La viroj de tiuj du familioj estis okupataj kiel farmlaboristoj ĉe li.La plej grandan parton de sia tempo pasigis la doktoro legante. Kiam li ne legis, li sidis sur la verando de sia bangalo kaj rigardis fikse malsupren al la vasta ebenajo, kiu etendiĝis de la malsupro de la ĉenaltaĵo ĝis la fora horizonto. Ĝangalo, ĝangalo, nenio krom ĝangalo. De tempo al tempo la soleco de la vepro atakis forte miajn nervojn, ĉar okazis, ke mi dum du tutaj semajnoj ne vidis homan vizaĝon. Se tio fariĝis tro eltenebla, mi migris supren al la doktoro, nur por vidi homon, por aŭskulti homan voĉon kaj senti, ke mi ne estas sola en la tuta mondo. Sed la doktoro estis silentema. La tropika vepro estas silentiga kaj pensiga, kaj la doktoro vivis tie dum homaĝo, kaŝiĝis tie, verŝajne, ĉar li ne povis elteni la homojn, aŭ tial, ĉar li travivis seniluziiĝon, el kiu savi sin en la tropikan vepron estis la ununura solvo.
Ni sidis ofte dum horoj sur la ligna benko de lia verando unu apud la alia, sen tio, ke ni parolis vorton. Pri ni mem ni havis nenion por parolo, pri aliaj ni ne volis paroli; kaj ĉar ankaŭ neniu el ni estis tiel arlekena trudi al alia sian percepton pri la mondo kaj okazaĵoj, ni efektive ne sciis, kion kaj pri kio ni parolu. Sed la silentemo de la doktoro estis tamen ofte timiga. Okazis, ke li komencis frazon, ĉar li havis la intencon rakonti pri travivaĵo, kiun li havis tie en la tropikoj. Sed, kiam la frazo estis parolita je duono, li bruligis sian pipotabakon kaj forgesis fini la frazon. Aŭ li subite pentis sciigi iun el siaj multnombraj aventuroj kaj per tio fordoni ĝin el sia privata posedo. Aŭ li finis sian penson silente, dume li pensis, ke li diris ĝin. Li ofte ne povis decidi, ĉu li diris ion aŭ ĉu li nur pensis tion. „Ĉu vi iam ajn verkis libron?“ mi demandis lin iutage.
„Ĉu libron?“ li respondis. „Ĉu libron? Multajn!“
„Pri kio, doktoro?“
„Pri tio ― kion mi vidis ĉi tie, kion mi pensis ĉi tie dum la jaroj, kion faris bestoj, kion bestoj eble ŝatas, pensis kaj diris, kion la vepro rakontis al mi, kaj pri la muziko, kiun mi aŭdis ĉi tie.“
„Ĉu publikite?“
„Neniam. Ĉiufoje, kiam mi finis libron, mi legis ĝin, trovis la libron bona kaj disŝiris ĝin. Kial mi publikigu miajn librojn. Mi havis mian ĝojon kaj mian ĝuon, kiam mi verkis ilin. Ĉu por la homoj? Mi volus scii kial? Tiuj havas tiom da bonaj libroj, kiujn ili ne legas. Kial mi donu al ili eĉ pli da ili? Krome la homoj tute ne akceptus miajn librojn. Ili klarigus, ke mi estas sensenculo. Kaj mi devus eĉ kvereladi kun ili, por konvinki ilin, ke mi pravas, kaj ke mi parolis la veron. Almenaŭ estas tute egale al mi. Mi krome havas la konvinkon, ke la plej bonaj libroj, kiuj kiam ajn estis verkitaj, aŭ surpapere aŭ enspirite, estas tiuj, kiuj neniam estis publikigitaj. Post ĉiu publikigita libro embuskas io, kio ne parolas favore al la verko, kaj kio malhelpas la homon krei la plej bonan, kion li kapablas.“
Mi de tempo al tempo havis la senton, ke la doktoro jam mortis antaŭ longa tempo, ke li mem ne scias, ke li estas morta kaj, ke li tial ankoraŭ tie sidas, ĉar neniu ĉeestas, kiu povas vidi, ke li estas morta kaj ĉar neniu venas por entombigi lin. Se oni zorgeme rigardas ĉirkaŭ si, oni facile trovas, ke fakte nur tiuj homoj estas entombigataj, kiuj havas heredulojn aŭ por kiuj iu devas zorgi.
Se la doktoro estus rakontinta al mi, ke li sidas tie jam kvarcent jarojn kaj estis alveninta kun la unuaj blankuloj, mi estus akceptinta tion sen plia pruvo.
Tradukis Donjo, Frank & Cezar en klubovesperoj el la B.Traven-rakontaro „La vepro“ (Der Busch), unua eldono Librogildo Gutenberg, Berlino en la jaro 1930 (Büchergilde Gutenberg, Berlino 1930)

Lingve kontrolis Vladimir Türk
PS: La daŭrigoj iom post im sekvos.
PSS: Jen du Traven-fotoj el Meksiko

0 komentoj:
Kommentar veröffentlichen